Luchino Visconti (1287-1349)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luchino Visconti
(1287-1349)
Senjoro de Milano inter 1339 kaj 1349
Senjoro de Milano inter 1339 kaj 1349
Persona informo
Naskiĝo 1287
en Milano
Morto 24-a de januaro 1349
en Milano
Mortokialo poisoning [#]
Familio
Patro Mateo la 1-a Visconti [#]
Patrino Bonacossa Borri [#]
Gefratoj Galeazzo la 1-a ViscontiStefano Visconti • Marco I Visconti • Giovanni Visconti [#]
Edz(in)o Isabella Fieschi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Luchino Visconti (1287-1349) (naskiĝis en 1287 - mortis en la 24-a de januaro 1349) estis Senjoro de Milano inter 1339 kaj 1349, kondotiero kaj Senjoro de Pavio ekde 1315.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1320 li fariĝis Podestà[1] de Vigevano, kie li erektis la kastelon ankoraŭ ekzistanta. En 1323, kune kun sia tuta familio, li ekskomunikiĝis akuzita pri herezio. La akuzoj pri herezio kaj la ekskomunikoj pli malfrue nuliĝis kaj li fariĝis papa vikario en 1341.

Li kun-regis en Milano flanke de sia nevo Azzone Visconti (1302-1339) kaj frato Giovanni (1290-1354) ĝis la morto de Azzone, en 1339. Li ankaŭ venke partoprenis en la Batalo de Parabiago kontraŭ sia alia nevo Lodrisio Visconti (1280-1364)[2], kiu komponis armeon da soldularo por kapti Milanon.

Helpate de armeo da solduloj el la norda Eŭropo, kiun li komisiis al la filoj de sia frato Stefano Visconti, ki ampleksigis la duklandon, sieĝante Pizon kaj aĉetante Parmaon el Obizzo la 3-a, Markizo de Ferrara (1294-1352)[3].

Luchino Visconti estis patrono de la muziko kaj beletro, krom esti invitinta Petrarko al Milano.

Li trifoje edziĝis: unue kun Violante de Saluzzo, filino de Tomazo la 1-a, Markizo de Saluzzo (1239–1296)[4]; due al Katerina Spinola, filino de Obizzo Spinola, kaj trie, en 1349, kun Izabela Fieschi (antaŭ 1320 - post 1356), nevino de la papo Adriano la 5-a, kiu donis al Luchino lian solan legitiman filon, Luchino Novello, kvankam aliaj de la familio Visconti disputis lian parencecon. Li estis lerta milita komandanto kaj senjoro, sed li ankaŭ famiĝis dank'al sia kruela konduto. En januaro 1349 li malkovris malfidelan agomanieron en sia edzino, kaj ordonis ke si estu teruran punon. Post malmultaj tagoj li troviĝis mortinta, la homoj kromnomis lian edzinon: Izabela, la venenigantino.

Lin sukcedis liaj nevoj: Bernabò, Galeazzo kaj Mateo la 2-a, al kiu li ekziligis el Milano en 1346. La malfideleco de Izabela estis uzata de li kaj lia parencaro por forigi Luchino Novello el la heredaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Podestà: speco de ĉefjuĝisto.
  2. Lodrisio Visconti (1280-1364) estis itala kondotiero.
  3. Enciclopedia Italiana
  4. Family Search
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj