Ottone Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ottone Visconti
Ĉefepiskopo de Milano
Visconti, Ottone.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1207
en Invorio, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 8-a de aŭgusto 1295
en Chiaravalle, Flago-de-Italio.svg Italio
Tombo Katedralo de Milano [#]
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Milano [#]
Familio
Dinastio Visconti [#]
Patro Uberto Visconti [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ottone VISCONTI (naskiĝis en Invorio, 1207 - mortis en Chiaravalle, en la 8-a de aŭgusto 1295) estis filo de la feŭdestro Uberto Visconti (1170-1267), Senjoro de Masino, kaj frato de Beatrice di Uberto, edzino de Egidio, Grafo de Cortenova. En 1277, li fariĝis Senjoro de la lombarda urbo, do, kun li inicis la regado de la dinastio Visconti sur Milano kiu daŭris ĝis 1447.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post esti serve de la tiama ĉefepiskopo de Milano, Leone da Perego[1], Ottone estis asistanto de la papa legato kaj kardinalo Ottaviano degli Ubaldini (1214-1273)[2], al kiu li akompanis dum pli ol dek jaroj tra pluraj misioj kiel ambasadoro en Italio kaj en Francio. Dum tiu periodo, li oficis kiel prokuratoro de la ĉefepiskopo ĉe la pontifica kortumo kaj ankaŭ fariĝis kanoniko de Desio. En 1260, li fariĝis Podestà[3] de Novara. Post la morto de Leone da Perego, la kardinalo Ubaldini indikis la nomon de Ottone kiel sukcedanto al la ofico anstataŭ Raimondo della Torre[4] aŭ la nobelulo Francesco de Settala[5].

Malgraŭ la opozicio de Manfredi de Sicilio (1232-1266)[6], Martino della Torre, estro de la Societo de Sankta Ambrozio[7], kaj de iu leĝo kiu malpermesis al Milano elekti la propran ĉefepiskopon, Ottone estis nomumita de la papo Urbano la 4-a, en la 22-a de julio 1262. Martino Della Torre, indignita de la elekto de Ottone, postulita de la papo, en la aŭgusta monato, okupas la ĉefepiskopecon. La papa legato Filippo da Pistoia[8] ekskomunikas Martinon kaj deklaris la intervenon de Milano pro rifuzo al la ĉefepiskopo.

Sekve, milito leviĝis inter Ottone kaj tiuj kontraŭantaj lian eklezian karieron, la familion Gelfan Della Torre, subtenitaj de siaj apogantoj: la familio de Napo Torriani[9], kiu neis al li aliron al Milano kaj disbatis armeon sub la komando de Teobaldo Visconti, nevo de Ottone, en Angera, en 1276. Tamen, en la sekvanta jaro, Ottone definitive lin venkis dum la Batalo de Desio, kiu signaligas la komencon de la regado de la familio Visconti sur Milano kaj la Lombardio, kiu daŭris ĝis 1447. Kiel vera Senjoro de la urbo, li plibeligis ĝin kaj plibonigis la ekonomion. Kiam li maljuniĝis, li retiriĝis al la Abatejo de Klaravalo[10], lasinte la regecon al sia nevo Matteo. Tie li mortis en la jaro 1295.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leone da Perego estis itala ĉefepiskopo kaj mortis en la 14-a de oktobro 1257.
  2. Ottaviano Ubaldini (naskiĝis en 1213 kaj mortis en Romo, inter la 5-a kaj la 13-a de majo 1273), estis itala kardinalo.
  3. Podestà: speco de ĉefjuĝisto.
  4. Raimondo della Torre estis episkopo de Como kaj patriarko de Akvilo inter 1273 kaj 1299. Li mortis en la 23-a de februaro 1299
  5. Histoire du pape Urbain IV et de son temps: 1185 - 1264, Étienne Georges
  6. Enciclopedia Italiana
  7. La Societo de Sankta Ambrozio estis popolara asocio en Milano kun la rajto pri partoprenado en la registaraj decidoj.
  8. Enciclopedia Italiana
  9. Napoleone Torriani, pli konata kiel Napo Torriani, estis itala nobelulo kaj efektiva Senjoro de Milano dum la 13-a jarcento. Li estis membro de la familio Della Torre, patro de Corrado della Torre kaj frato de Raimondo della Torre. Li mortis en la 16-a de aŭgusto 1278.
  10. Abatejo de Klaravalo estis fondita de Sankta Bernardo en la 12-a jarcento.
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj