Azzone Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azzone Visconti
(1302-1339)
Senjoro de Milano inter 1329 kaj 1339
Senjoro de Milano inter 1329 kaj 1339
Persona informo
Naskiĝo 7-a de decembro 1302
en Ferrara,  Italio
Morto 16-a de aŭgusto 1339
en Milano,  Italio
Tombo San Gottardo in Corte Church vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Galeazzo la 1-a Visconti vd
Patrino Beatrica d'Este vd
Gefratoj Riccarda Visconti vd
Edz(in)o Caterina di Savoia-Vaud vd
Parencoj Luchino Visconti vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Milano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Azzone Visconti (1302-1339) (naskiĝis en Ferrara, en la 7-a de decembro 1302 - mortis en Milano, en la 16-a de aŭgusto 1339) estis Li estas konsiderita la fondinto de la ŝtato de Milano, kiu pli malfrue fariĝis duklando Milano. Li estis la sola legitima filo de Galeazzo la 1-a kaj Beatrica d'Este (1268-1334).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1322, li fariĝis Senjoro de Piacenza, tamen li estis devigata fuĝi, kune kun sia patro. En 1325, li partoprenis el na venka Batalo de Altopascio[1] kontraŭ la gelfoj.

En 1329, li aĉetis je la kosto de 60 mil florenoj (aŭ 125 mil florenoj) la imperian titolon kiel vikario de Milano, de Ludoviko la 4-a, kontraŭante la volon de la papo, kiu leĝe havis la rajton pri tiaj nomumoj. Azzone pagis nur 12 mil el la totala kosto, kaj la malfortika reĝo Ludoviko ne sukcesis perforte ricevi la pagon. En la sama jaro, li aperas kiel unu el la murdintoj de sia onklo Marko Visconti, tamen, li neniam estis kondamnita. En la 15-a de marto 1330 li estis nomumita porĉiama Senjoro de Milano. Tiam estingiĝis la ekskomunika dekreto kiu pendis sur lian familion ekde la tempoj de sia avo Mateo.

En 1331, li edziĝis al Katerina de Savojo. En tiu sama jaro, Karlo el Bohemio, filo de Johano de Luksemburgio (1296-1346) kaj estonta reĝo de Hungario, preskaŭ mortis venenita dum bankedo en Pavio. Azzone ree estis konsiderita suspekte. En la monato de aŭgusto de la sama jaro li alianciĝis al Teodoro la 1-a, Markizo de Monferrato, ree kontraŭ Roberto de Anĵuo, por kapti siajn teritoriojn en la nordokcidenta parto de Italio. En 1332, li ankaŭ konkeris la urbojn Bergamo kaj Pizzighettone. En 1335 li sieĝis Lodion, Krema-on kaj aliaj partoj de Lombardio, kiuj estis ceditaj al la Papaj Ŝtatoj, same kiel Vercelli kaj Kremono.

Lodrisio Visconti, kiu estis fuĝinta, starigis kompanion da soldulaj trupoj kun la helpo de la Scaliger-oj el Verono, kiuj deziris venĝi la apogon de Azzone al Venecio dum la milito kun Verono. Tamen, li estis malvenkita de milanaj trupoj en la Batalo de Parabiago, al kiu Azzone, ĉar li suferis pri podagro, ne partoprenis. Lodrisio arestiĝis en la kastelo de San Colombano al Lambro.

Li mortis en 1338, kiel viktimo de la podagra atako, kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Sankta Gotardo, kiun li estis konkerinta antaŭ kelkaj jaroj. Li ne lasis virajn heredantojn, kaj havis nur unu filinon, Luchina. Li estas memorigata dank'al siaj grandaj konstruaĵoj en Milano kaj en aliaj urboj de Lombardio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj