Saltu al enhavo

Ludoviko Györy Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludoviko Györy NAGY (naskiĝis la 12-an de marto 1892, en Hungara reĝlando en Gömörmihályfalva (nuntempa Gemerské Michalovce en Slovakio), mortis la 19-an de februaro 1980) estis delegito de UEA en Miskolc, Hungario. Nagy havis grandajn meritojn pri la atingoj sur la tereno de la lerneja instruado de Esperanto kaj li ricevis pro tio distingon de la hungara ministerio pri instruado.[1]

Lia patro estis fervoja oficisto. La bazlernejajn studojn Nagy finis en kelkaj lokoj de Supra Hungarujo, kie la fervoja kompanio translokis lian patron por labori. Li komencis la gimnaziajn studojn sur tereno de la nuna Slovakio, sed post la translokigo de la patro en Miskolc, li daŭrigis ĝin en la kalvinana gimnazio „Lévay, József". En la gimnazio li konatiĝis kun sia sambenka samklasano; estis la pli posta d-ro Kálmán Kalocsay, kiu restis lia amiko ĝis vivofino. Nagy abiturientiĝis en 1909. Li finis siajn universitatajn studojn en Budapeŝto. Dum akiro de sia diplomo por fariĝi advokato, li finis ankaŭ la Muzikartan Konservatorion en la violon-fako, tamen li iĝis advokato. Poste li finis ankaŭ ekzamenon kaj akiris diplomon de advokat-juĝisto.

Frua esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Dum la 1912-a somera instrupaŭzo li ekvidis Esperanto-lernolibron en iu montrofenestro de librovendejo, kaj en aŭtuno, kune kun Kalocsay, li jam ellernis la lingvon. En 1913 ambaŭ organizis la unuan miŝkolcan Esperanto-lingvokurson. Al du grupoj dividante la 50 anoncantojn, ili instruis la lingvon. La kurson inaŭguris la papa prelato d-ro Sándor Giesswein, en solenejo de la Urbodomo de Miskolc, per apogo de la urbestro Hodobai. La loko de la kurso estis la Deák-strata komerca lernejo. Pli poste Nagy verkis rememoron pri tiu „Kiel komenciĝis" titolan. Bedaŭrinde tiu-ĉi rememora verketo, kune kun la ceteraj Esperanto-dokumentoj – garditaj ĉe la Kulkturdomo „Sándor Rónai" – malaperis post lia morto, sed ties ekziston pruvas la verketo de Stefano Pál (István Pál): „Elektaĵoj el historio de la esperanto-movado de Miŝkolco".

Rolo en la Hungara Sovetrespubliko (1919)

[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la unua mondmilito li devis militservi. En 1918, pro vundiĝo sur la itala milit-tereno, oni malarmis lin. Dum la Hungara sovetrespubliko en 1919, li iĝis notario, poste akuzkomisaro de la revolucia tribunalo, ĉar li estis konvinkita, ke la Habsburga monarkio estis kontraŭa kaj malhelpa al la politika kaj ekonomia evoluo de la tiama Hungario. Post falo de la Konsilantara Respubliko, oni ekzilis lin pro lia agado en la vilaĝon Mezőcsát en 1920. De tie li havis rajton revenien al Miŝkolco nur en 1925.

Donaco por la Avaŝ-monta sonorilturo

[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en historion de la Avas-monta kampanilo Nagy enskribis sian nomon. Novotny, Gyula skribas en sia preĝej-historia verko: "Az Avasi Templom Története" (Julio Novotni: Historio de la Preĝejo de Avaŝ):

„Pli frue la sonorilturo havis horloĝon, sed ĝi malboniĝis ofte. En la turo oni gardis ĝian mekanismon artobjektan … Post plurjardeka muteco, la turhorloĝo denove montris la tempon la 19-an de majo 1941, per alia mekanismo kaj tekniko … Tiu denove montras la horojn, kaj kronometras la paseman tempon … Al la horo apartenas kvaronhorojn batanta kariljono, kiun oni agordis sur la batojn de Westminster kaj Wiittington, kaj pro ĝiaj tri diversaj melodioj ĝi estas unika en la lando. La donac-letero de la en Miŝkolco loĝantoj kaj eklezianoj; D-roj Ludoviko kaj Stefano Győry Nagy (ambaŭ esperantistoj) estas skribita: „La bonecon de la dia providenco, ke ni povis ĝisvivi la 50-an geedziĝan datrevenon de niaj gepatroj, por danki ni ne havas sufiĉe da forto, kaj se ni pensas pri videbla esprimdono pri nia danksento pro la Ĉiopova, al nia eklezio tiu-ĉi estas nur modesta elmontriĝo de la dankemo plenigata nian animon." La memoron de la havigo, gardas la teksto de la blanka marmortabulo, metinta sur la orientan muron de la turo: „La 19-an de Majo 1941, Ludoviko kaj Stefano la fidelaj filoj starigis la Avaŝ-montan kariljonan turhorloĝon je gloro de Dio kaj je memoro de 50-a geedziĝ-datreveno de siaj gepatroj Ŝamu Győry Nagy kaj Irma Mihályfalusi Forgon." Tiu-ĉi kariljonludo aŭdeblas en la urbo kvarloke: 1-e la Miŝkolca Studio de la Hungara Radio, per tiu muziko anoncas kaj komencas sian Programon. 2-e Tie, sur la Sonorilturo de monto Avaŝ, apud la kalvinana preĝejo. 3-e Kiel paŭzo-signo en la teatro Déryné, kaj 4-e kiel muziko de la stratangula horloĝo ĉe kruciĝo de stratoj Széchenyi kaj Kazinczy. (Veras, tamen la fakto, ke pli frue la eklezio, pli poste mem la urbo renovigis la dume malboniĝintan turhorloĝon.)

Nagy edziĝis la 15-an de aŭgusto en 1946. Lia sola filino naskiĝis la 16-an de Aprilo en 1950. Lia filino Helena Győry Nagy, sekvas sian patron sur la muzikista kariero.

En 1953, en Miskolc, Nagy kreis la Advokat-Komunumon n-ro 2, kies unua gvidanto li estis ĝis la pensiuliĝo en 1967. Post la reveno en Miŝkolcon Nagy estigis malgrandan orkestron, kaj en siadoma-orkestro li muzikis kun multaj miŝkolcaj fakuloj pri muziko, tute ĝis sia morto. Li muzikis ekzemple kun Ferenc Gombás; muzikĉeflerneja ĉelo-faka profesoro, kaj kun Adalberto Lőkös, mezlerneja instruisto de la hungara lingvo (edzo de la teatra dirigentino Eva Herédi). Sed, en sia libertempo li ne nur muzikis, sed gvidis multajn Esperanto-lingvokursojn (ankaŭ por pedagogoj), ekzamenis, kaj partoprenis plurajn Esperanto-mondkongresojn kiel individua membro kaj delegito de UEA en Miŝkolco, por Hungario. Li estis membro de la Komitato de HEA. Ie ajn li iris, ĉie, al ĉiuj li parolis pri la uzebleco, avantaĝoj, kulturaj valoroj de tiu-ĉi lingvo.

Li estis tre bonvolema homo. Li ŝatintus, se ankaŭ aliuloj vidus – simile al li – la eblecon de transdono de la universala kulturo. Li ŝatis pludoni siajn konojn al aliuloj, kaj li helpis ĉiam, ĉie, tiam, tie, kie tio necesis: foje per jura, sed foje nur per simpla, lian vivkonon pruvanta, konsilo. Post la morto (1960) de Ludoviko Király, kiu prezidis la Esperanto-fakrondon de la Departementa Sindikat-domo de Miŝkolco, Nagy estis elektita ne nur Esperanto-kluba prezidanto, sed ankaŭ same prezidanto de la Borŝod-Abauj-Zeplén Departementa Teritoria Esperanto-Komitato. Pli poste li iĝis direktanto ankaŭ de la Nograd- kaj Heveŝ departementa esperantista kultura kaj movada vivo. Dum lia prezidanteco li invitis multajn elstarajn individuojn. Inter tiuj gastoj de la Esperanto klubo estis, inter ceteraj: la en vilaĝo Varbó naskita verkisto Gergely, Mihály (†2007), la astronomo Aurél Ponori Thewrewk kaj Julio Baghy; la kaj hungare kaj esperante verkanta poeto kaj verkisto de teatraĵoj, kiun oni inde notas ankaŭ nuntage: „poeto Petőfi de Esperantistoj".

Al la nomo kaj agado de Nagy, ligiĝas interalie, dum 1960-1980, la enkonduko de lingvo Esperanto, en la lernejan instruadon en departemento Bars en Nordhungario. En Miskolc-Tapolca li inaŭguris la Esperanto-Parkon (Bedaŭrinde la urbo ĉesigis ĝin, kvankam anstataŭ ĝi prinomis alian lokon same (terenon inter la strato Bársony János kaj la tramrelparoj), dum la samtempa forpreno de la placnomo Esperanto-placo. La urbestraro trabaptis la Placon-Esperanto, al Anna la Sankta, pro peto de la tiea Rom-katolika eklezio. Li sendis proponojn al la urbestraro, por la stratnomoj: Esperanto, Julio Baghy, D-ro Kálmán Kalocsay kaj de Ludoviko Király. (Escepte nomon de Ludoviko Király, la urbo realigis ilin, sed nur post morto De d-ro Ludoviko Győry Nagy). Distingoj per honorinsignoj de d-ro Ludoviko Győry Nagy estis: La 14-an de septembro de 1964, en la Budapeŝta Scienca Universitato: li ricevis „ordiplomon" „Pro la 50 jara valorega faka agado." La 15-an de marto en 1973, „Pro lia laboro farita sur tereno de la popolklerigado" li ricevis.distingon „Pro Socialista Kulturo. En la Scienca Universitato „Eötvös Lóránd", la 5-an de oktobro en 1979; „fero-diplomon" li ricevis „Pro la 65 jara grandvalora advokata agado".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]