Ludoviko el Bruĝo
Ludoviko el Bruĝo (1427-1492) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Miniatura portreto de Ludoviko el Bruĝo
| |||||
Persona informo | |||||
Lodewijk van Gruuthuse | |||||
Naskiĝo | 1427 en Bruĝo, Belgio | ||||
Morto | 24-a de novembro 1492 en Bruĝo, Belgio | ||||
Tombo | Preĝejo de nia sinjorino, Bruĝo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Graflando Flandrio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Gruuthuse vd | ||||
Patro | Johan IV van Brugge, Seigneur de la Gruythuyze (en) vd | ||||
Patrino | Margaretha van Steenhuyze, Vrouwe van Avelgem (en) vd | ||||
Edz(in)o | Margaretha van Borselen (en) (1455 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Johann von Brügge (en) , Johanna van der Aa van Steenhuyse (en) , Johanna van Brugge (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto mecenato militisto juĝisto ŝtatreprezentanto diplomato bibliophile (en) milita komandisto aristokrato feŭdulo pentristo vd | ||||
Aktiva en | Flandrio • Flandra Regiono vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludoviko el Bruĝo (1427-1492) estis Grafo de Winchester, flandra kortegano, bibliofilo kaj militisto. Li estis sola filo de Johano la 4-a el Bruĝo, Sinjoro de Gruuthuse kaj Princo de Steenhuyse. Li ricevis la titolon kiel Grafo de Winchester el la reĝo Eduardo la 4-a en 1472, kaj estis ŝtata duonreganto el Holando kaj Zelando.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Naskita en 1427 kiel la legitima filo de Lord Johano la 4-a el Bruĝo (n. 1365) el la Gruuthuse-familio, kaj Margriet of Steenhuyse, Senjorino de Avelghem, juna Ludoviko (Ludoviko aŭ Ludovicus) estis trejnita en la artoj de milito kaj en la kortego en la riĉaĵo kaj lukso de Ora epoko de Flandrio. Ludoviko de Gruuthuse partoprenis en la "Mezepoka Turniro de la Blanka Urso" en 1443, 1444, 1447, 1448 kaj 1450, kie li ofte gajnis unu el la premioj. Tio kaptis la atenton de la Duko de Burgonjo kaj Grafo de Flandrio, Filipo la Bona (1396-1467), kiu igis Ludovikon sia varleto kaj oficiala vinservisto, honora titolo donita nur al kelkaj elektitaj viroj.
Kiel kortegano Ludoviko sekvis la dukon ĉirkaŭ sia vastiganta duklando. Konatiĝinte kun la plej altaj nobeloj kaj princoj en Eŭropo, li lernis la arton pri diplomatio kaj certigis sian lokon ene de la burgonja kortego. La 19an de aprilo 1450 Ludoviko de Gruuthuse denove partoprenis en la Turniro de la Blanka Urso kaj denove gajnis unu el la premioj.
Milito
[redakti | redakti fonton]Tio estis lia lasta turniro en Bruĝo, sed nun venis vera milito. La krizo kun la urbo Gento pro la salimposto atingis sian zeniton kaj Gento deklaris senkaŝan militon kontraŭ Filipo la Bona. Dum tiu Salmilito Ludoviko estis nomumita guberniestro de Bruĝo kaj li pruvis sian kuraĝecon kiel lojala aliancano al la duko.
Dum la vintro de 1452–1453 la Sala Milito detruis la kamparon de Flandrio, do kiam printempo venis la duko kolektis sian armeon kaj moviĝis rekte al Gento kun Ludoviko de Gruuthuse kiel unu el siaj komandantoj. Ludoviko estis nobeligita la 23an de julio 1453 sur la batalkampo de Gavere kaj li ricevis ordonon por protektado de la ariergardo.
La batalo kaŭzis perdon por la urbo Gento. Ludoviko timis la ruiniĝon de Gento kaj petis al la duko ŝpari la urbon de rabaĵo. La respondo de la duko estis: "Se mi detruas ĉi tiun urbon, kiu konstruos al mi alian similan?"
Konsilisto
[redakti | redakti fonton]Post la milito Ludoviko iĝis fidinda Konsilisto kaj estis sufiĉe fidinda por aranĝi la edziĝon inter Karlo la Aŭdaca, la filo de la duko kaj Margareta de Jorko (1446-1503), fratino de la reĝo de Anglio. En 1454 li ĉeestis ĉe la "Festeno de la Fazano" en Lilo.
En 1455 li mem edziĝis kun Margaretha, sinjorino de Borssele, el la plej elstara nobelgento de Zelando, parenca al la skotaj kaj francaj reĝaj familioj kaj al la dukoj de Burgonjo. Ili havis plurajn infanojn. Ilia unua filo, Jean V (1458-1512), naskiĝis en 1458.
En 1461 Ludoviko fariĝis "Kavaliro el la Ordo de Ora Ŝaffelo". Li nun portis la titolojn de "Sinjoro de Bruĝo", princo de Steenhuijse, sinjoro de Avelghem, Haamstede, Oostkamp, Beveren, Thielt-ten-Hove kaj Spiere.
Inter 1463 kaj 1477 li tenis la pozicion de generalleŭtenanto (aŭ ŝtata duonreganto) en Hago kiel la plej alta oficialulo de la duko en la provincoj de Holando, Zelando kaj Frizio (kvankam ĉi-lasta ne estis en tiu tempo parto de la burgonjaj teritorioj). Dum la vintro de 1470-1471 Gruuthuse gastigis reĝon Eduardo la 4-a, ekzilito el la "Militoj de la Rozoj". Kiel rekompenco Eduardo pli malfrue donis al Gruuthuse la heredan titolon de Grafo de Winchester, tre escepta honoro por ne-angloj.
Sub Karlo la Brava
[redakti | redakti fonton]Charles de Charolais, pli mlafrue konata kiel Karlo la Brava aŭ la Aŭdaca (1433-1477), sukcedis sian patron en 1467. Gruuthuse iĝis lia fidinda konsilisto ankaŭ. Post la antaŭtempa morto de la Karlo la Brava sur la batalkampo ĉe la pordegoj de Nancio li ankaŭ prizorgis la filinon de Karlo, Maria de Burgonjo, ankaŭ konata kiel Maria la Riĉa.
Danka pro lia subteno en la malfacilaj tempoj post la morto de sia patro, ŝi nomumis lin ĉambelano al sia juna filo Filipo. Maria mortis en la aĝo de 25 en 1482 post tragedia falo de sia ĉevalo kaj ŝia edzo, la ambicia Maksimiliano la 1-a de Habsburgo (1459-1519), baldaŭ konfliktiĝis kun la nobelaro kaj grandurboj en Flandrio kiam li provis pliigi sian potencon ĉe ilia kosto.
Gruuthuse pliafoje venis en gravan konflikton kun la patro de sia Protektito, la knabo kiu devis iĝi Duko Filipo la 1-a de Kastilio la Bela (1478-1506) kaj tio grave obskurigis la lastajn jarojn de lia vivo. Ludoviko de Gruuthuse mortis la 24an de novembro 1492 en sia palaco ĉe Bruĝo. Oni diras ke granda fulmotondro furiozis super la grandurbo dum lia entombigo.