Ludwig Gies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Gies
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1887 (1887-09-03)
en Munkeno
Morto 27-an de januaro 1966 (1966-01-27) (78-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Königliche Kunstgewerbeschule München
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto • medalisto
vdr

Ludwig Gies (naskiĝinta la 3-an de septembro 1887 en Munkeno; mortinta la 27-an de januaro 1966 en Kolonjo) estis germana skulptisto, medalisto kaj artprofesoro.

Tombŝtono fasonita de Gies por Hans Böckler en Kolonjo

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1887 ĝis 1918[redakti | redakti fonton]

Ludwig Gies alkreskis kiel pli aĝa de du filoj de Philipp Gies kaj lia edzino Johanna, denaska Grieb, en Munkeno. Tria ido de familio Gies mortis infanaĝa, [1] la patro jam mortis en 1915.

La lerneja edukado de Ludwig Gies estas nur mankohave dokumentita. Estas necerte, ĉu li vizitadis la reallernejon aŭ nur la okjaran popollernejon. [2] Gimnazion Gies neniam vizitis.

Ankaŭ lia plua edukiĝo ne senmanke dokumenteblas. La urban metiolernejon en Munkeno li vizitadis laŭ letera korespondaĵo kun Bruno Paul ekde 1902 ĝis 1904. [3] En ĉi tiun tempon, parte ankaŭ pli frue, estas datigeblaj studofolioj, kiuj deduktigas sur (preparan) desegnokurson. Krom ĉe la lernejo Ludwig ankaŭ metilernis ĉe la firmao Winhart & Co., kie li lernis de Johann Vierthaler metalĉizadon. Paralele li vizitadis vesperajn kaj dimanĉajn kursojn pri modelado kaj lignoĉizado. En la malfrua 19-a jarcento la historiismo ankaŭ influis la metalprilaboradon, estis tamen anstataŭigata komence de la 20-a jarcento de la secesio resp. „sudgermanaj tendencoj“[4]. Firmao Winhart & Co. sekvis progresemajn tendencojn el ambaŭ direktoj, [5]kio baldaŭ kontaktigis Gies-on kun Richard Riemerschmid kaj Bruno Paul.

Post kiam Ludwig Gies estis fininta la urban metilernejon post la duono de sia edukotempo ĉe Winhart, li vizitadis ĝis julio de 1907 paralele la Reĝan Artmetio-Lernejon , kie li lernis de Fritz von Miller, Anton Pruska, Maximilian Dasio kaj Heinrich Waderé metalĉizadon, emajladon, ĉizadon kaj ornamentan kaj figuran modeladon. Aparte lin stampis la influo de Waderé, kiu konatigis lin kun la medalarto.

Post kiam Gies en somero de 1906 finis sian edukiĝon ĉe la artmetia lernejo kaj ĉe Winhart kaj ankaŭ pasigis kelkajn monatojn en en Mindelheim, por aparte eduki sin pri martelreliefigo de kupro, li daŭrigis sian laboron kiel metalĉizisto ĉe Winhart ĝis 1908. Majon de 1908 li enskribis sin ĉe la Akademio de la Bildartoj je Munkeno. Supozeble Gies studis ĝis 1910 tie dum kvar semestroj skulptadon.[3] Necerte estas la kialoj por la hasta derompo de sia studo. Estas dokumentite, ke li jam en 1909 denove laboris ĉe Winhart kaj tien transiris en 1912 ankaŭ kiel liberprofesia desegnisto. En la jaroj ĝis 1914 li komencis trovi propran stilon kaj gajnis kelkajn premiojn, kiuj plejparte estis alskribitaj por la progresigo de la nova medalevoluo. Kunlaboro kun la Porcelana Manufakturo je Nymphenburg plilarĝigis liajn eblecojn pri ceramikaĵoj kiel ekzemple majoliko. Ekestis ceramika forno, kiu trovis atenton je la Svisa Landa Ekspozicio je Berno en 1914. Mallonge poste eksplodis la Unua Mondmilito, kiun Gies pro sankaŭzoj ne partoprenis kiel soldato, sed li estis devigata al laborservo. En siaj verkoj tiutempaj li sin distancigis de la patrujismo kaj prezentis la militkaŭzitan mizeron, kio kondukis al parta cenzurado de liaj verkoj.

De 1918 ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 1917 Bruno Paul, estro de la instruejo de la Artmetia Muzeo je Berlino, entreprenis laborvojaĝon al Munkeno, por rigardadi diversajn skulptistajn verkojn. Ĉe la instruejo ĵus pro la eksiĝo de Joseph Wackerle estis malokupata posteno, kiu aparte okupiĝis pri la medalarto. Dum ĉi tiu vojaĝo Paul renkontiĝis kun Gies. Kial ĝuste ĉi tiu renkontiĝo kaŭzis, ke Paul vokis Gies-on postsekve al la instruejon, ne estas finfine klarigite: Eblas kaj ke Bruno Paul jam en la antaŭo estis ricevinta la rekomendon, pli intense observi Gies-on, precipe ĉar ankaŭ la munkena medalarto tenis aparte bonan famon, kaj ankaŭ ke li per publikaĵoj el ĉi tiu fako trafis sur lin. Teorie penseble estus, ke Paul memoris pri Gies ankoraŭ el la tempo, en kiu li mem laboris ĉe Winhart & Co. (proks. 1902), kio tamen koncerne la mallongecon de la tempo kaj la jaroj, kiuj interas la du okazaĵojn, estus pli malverŝajna. [6]

En Berlino li estris la klason por stampilĉizado kaj modelado por oraĵistoj kaj metalĉizistoj kaj ekde 1924 ĉe la Unuiĝintaj Ŝtatlernejoj por Libera kaj Dekora Artoj (nun Universitato de Artoj Berlino) la klason por plastiko. Post la potencopreno de la nazioj li eniris pro sia lojaleco al reĝimkritikaj kaj judaj studantoj sub premo; en 1937 li estis forpelata el la Prusa Akademio de Artoj, en 1938 maldungita el la instruistoposteno.[7] Tamen Gies ankaŭ kreis por la plivastiga konstruaĵo de la Regna Banko konstruata de 1935 ĝis 1939 interalie regnan aglon kun kverkfolia krono kaj hokokruco el malpezmetalo.[8] La nazioj konfiskis dek unu el liaj verkoj.[7] Lia kruco en la katedralo de Lübeck, origine mendita de la estro de la Muzeo de Lübeck Carl Georg Heise por la Maria-Preĝejo jam en la momento de sia estiĝo (en 1922 por la Germana Metio-Ekspozicio je Munkeno) estis fifamigata kiel „troesprimisma“ kiel ankaŭ „kultur-bolŝevisma“ kaj estis pli malfrue unu el la malamataĵoj de la ekspozicio degenerita arto de 1937 en Munkeno kaj defie ekspoziciata en la ŝtuparejo al la unua etaĝo. Ĝi estis postsekve supozeble detruata.[9] Antaŭ tio la krucifikso jam en marto de 1922 estis fariĝinta viktimo de atako en la katedralo de Lübeck, je kiu la kapo de Kristo kaj unu el la radioj estis laŭfake forbatataj. La kapo estis retrovita en la proksima mueleja lageto kaj la skulptaĵo tiel rekonstruata.[10]

De 1945 ĝis 1966[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito li laboris liberprofesie en Berlino. De 1950 ĝis 1962 li estis profesoro por skulptado ĉe la Kolonjaj Verkolernejoj kaj ekde 1953 honormembro de la Akademio de Bildartoj je Munkeno.

Inter 1959 kaj 1962 Gies konceptis la bildfenestrojn de la ĥorejo en la katedralo de Essen kaj ricevis por tio la „Grandan Artpremion de la Federaciero Nordrejn-Vestfalio“.

En 1957 la konfesa katoliko ricevis el la mano de federacia prezidanto Theodor Heuss das federacian meritkrucon de okcidenta Germanujo.

Ludwig Gies estis entombigata en Kolonjo.

Verkado kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Blazono de Germanujo, alinome Dikega Kokino, ĉe la frontvando de la parlamentejo de la okcidentgermana parlamento en Bonn, 1955

La verkojn de Ludwig Gies karakterizas malprofundaj kaj surfundigitaj, ofte bizare fasonitaj reliefoj kaj parte kubisma, parte malfruesprimisme apera stilo. Krom tio Gies elpaŝis per etplastikoj el argilo kaj medaloj el bronzo. Gies famiĝis precipe pro du skulptaĵoj: li verkis la krucifikson en la katedralo de Lübeck (1921), ligna figuro kiel memoraĵo por la mortintoj de la Unua Mondmilito. Jam baldaŭ post la starigo dekstremaj rondoj nomis ĝin verko de dekadenca arto. Oni debatis la kapon de la figuro kaj ĵetis ĝin en la riveron Trave.[11] Lia plej fama verko estas la blazono de Germanujo (1953), kiu – laŭ popola mokmaniero nomata Dikega Kokino – estis videbla en ĉiuj ĝambregoj uzataj de la parlamento kaj ankaŭ en iom ŝanĝita formo ankaŭ en la nuna parlamentejo Reichstag je Berlino.

Gies validas kiel fondinto de la rejnlanda medalistoskolo. La lasta majstrolernanto de Gies estis Wolfgang Reuter, postanto de Gies je la instruo Hans Karl Burgeff. Ties lernantoj, interalie Agatha Kill, Lucia Hardegen kaj Ulrich Görtz, instruas kiel tria generacio ĉe ĉi tiu lernejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Ernsting: Ludwig Gies. Meister des Kleinreliefs. Fondaĵo Letter, Kolonjo 1995, ISBN 3-930633-02-7.
  • Bernd Ernsting: Ludwig Gies. Werke im Museum Morsbroich. Muzeo Morsbroich, Leverkusen 1989, ISBN 3-925520-22-8.
  • Bernd Ernsting (eldoninto): Ludwig Gies 1887–1966. Leverkusen 1990, ISBN 3-925520-23-6.
  • Toni Feldkirchen: Ludwig Gies. Bongers, Recklinghausen 1960.
  • August Hoff: Plaketten und Medaillen von Ludwig Gies. Scherpe, Krefeld 1962.
  • Christine Fischer-Defoy: Kunst Macht Politik. Die Nazifizierung der Kunst- und Musikhochschulen in Berlin. Elefanten Press, Berlino 1988, ISBN 3-88520-271-9, p. 287sj.
  • Jenns Eric Howoldt: Der Kruzifixus von Ludwig Gies. En: Der Wagen 1988, ISBN 3-87302-048-3, S. 164-174.
  • Wolfgang Steguweit: Hilde Broër. Bildhauerin und Medailleurin – Leben und Werk, Gebr. Mann, Berlino 2004, ISBN 3-7861-2490-6, p. 15sj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Ernsting/Wedewer 1989, p. 7 und p. 19 rim. n-ro 8.
  2. Komparu Ernsting/Wedewer 1989, p. 8 k p. 19 rim. n-ro 14: Sur reallernejo montras persona papero plenigita en 1932 (arĥivo de la Akademio de Artoj je Berlino, dosiero Gies), Bruno Paul tamen diras pri okjara popollerneja edukado (leterskizoj el 1917, arĥivo de la Akademio de Artoj je Berlino, dosiero U la Vol 7).
  3. 3,0 3,1 Komparu arĥivon de la Akademio de Artoj je Berlino, dosiero U la Vol 7
  4. Ernsting/Wedewer 1989, p. 8
  5. Kunst und Handwerk n-ro 56, 1905–1906; p. 340sj.; Ernsting/Wedewer 1989, p. 19, rim. n-ro 22
  6. Komparu Ernsting/Wedewer 1989, p. 11
  7. 7,0 7,1 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 183.
  8. Hans Wilderotter (eldoninto): Das Haus am Werderschen Markt. Jovis, Berlino 2000/2002, p. 101s. ISBN 3-931321-20-7
  9. Stephanie Barron (eldoninto): Entartete Kunst – Das Schicksal der Avantgarde im Nazi–Deutschland, Los Angeles County Museum, Hirmer, Munkeno, 1992, p. 49 ISBN 3-7774-5880-5
  10. Howoldt (1968), p. 170.
  11. Heinrich Lützeler, Christliche Bildkunst der Gegenwart, Herder-Verlag, Freiburg 1962, Seite 10, Abbildung 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]