Luis Recasens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Recasens
Persona informo
Luis Recasens
Naskiĝo 19-an de junio 1903 (1903-06-19)
en Gvatemalurbo
Morto 4-an de julio 1977 (1977-07-04) (74-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco MeksikoHispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoUniversitato de VienoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Barcelono vd
Partio Liberal Republican Right vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • filozofoadvokatopolitikistojuristo vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis Pedro Alejandro Recaséns Siches​ (Gvatemalurbo, 19a de junio 1903 - Meksikurbo, 4a de julio 1977) estis hispana advokato, juristo kaj filozofo de hispan-gvatemala juro. Li sekvis influojn de novkantismo kaj fenomenologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante dujaraĝa, liaj hispanaj gepatroj revenis kun li en Hispanion, li edukiĝis en Barcelono kaj doktoriĝis en Madrido pere de disertacio La filosofía del Derecho de Francisco Suárez (Barcelono, 1927; Meksiko, 1947). Pere de stipendioj li sutudis en la Universitato de Romo "La Sapienza" kun Giorgio del Vecchio. De novembro 1925 ĝis novembro 1926 en la Universitato de Berlino kun Rudolf Stammler, Rudolf Smend, Heinrich Maier kaj Romano Guardini. De novembro 1926 ĝis aprilo 1927 en la Universitato de Vieno, kun Hans Kelsen, Fritz Schreier, Felix Kaufmann kaj R. Reininger.

Li estis deputito en la Konstitucifara Asembleo de la Dua Hispana Respubliko kaj plenumis altajn postenojn. En la komenco de la Hispana Enlanda Milito li ekziliĝis en Meksikon. Li estis profesoro en diversaj universitatoj de Meksiko kaj de aliaj landoj de Centrameriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Recasens en la hispana Vikipedio.