Luterana preĝejo (Gádoros)
Luterana preĝejo de Gádoros | ||
---|---|---|
![]() Luterana preĝejo en Gádoros
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gádoros | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Békés | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1888 | |
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | 5932 Gádoros, Nagy utca | |
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Gádoros (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Gádoros estis refondita en 1826, la luteranoj eklezie apartenis al Orosháza. Ili konstruis eklezian lernejon en 1829, propran tombejon en 1832, malgrandan preĝdomon en 1838. Tiu lasta estis pligrandigita en 1844, samtempe paroĥa rajto alvenis. La nun videbla kirko estis finkonstruita en 1888. En 1958 pro kandelo la altaro cindriĝis. Pro la socialismo la eklezia vivo tre reduktiĝis, ekde 1979 la paroĥa statuso estas komuna kun Nagyszénás. La diservoj okazas ofte en la sakristio aŭ en apartigita loko de la navo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turo havas 3 sonorilojn. La altara bildo prezentas la Ĉieliron.