Luziânia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luziânia
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5212501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 208 725  (2022) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 15′ S, 47° 57′ U (mapo)-16.252777777778-47.95Koordinatoj: 16° 15′ S, 47° 57′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 3961,099 km² (39 610 9.9 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Luziânia (Brazilo)
Luziânia (Brazilo)
DEC
Luziânia
Luziânia
Situo de Luziânia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luziânia [+]
vdr

Luziânia estas municipo, diocezo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Gojaso. La loknomo devenas de portugala formo de Lucia el Sirakuzo aŭ "Sankta Lucio".

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Luziânia en la subŝtato (ruĝe)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Luziânia situas en altebenaĵo laŭ rivero en suda kaj meza partoj de la lando. Goiânia troviĝas 196 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Luziânia
Aerpanoramo de Luziânia

Oroserĉantoj fondis Luziânia-n en 1746. Iu trovis oron laŭ la rivero, la famo altiris tiom da homoj, ke en malpli ol unu jaro la tendaro havis pli ol 10.000 personoj. La unua meso okazis en 1746 kun 6.000 ministoj. En 1758 la tiama "Camp de Santa Luzia" ricevis statuson eklezia distrikto. Tiam miloj da nigraj sklavoj laboris en la minejoj. Depost la ora febro en la malfrua 18-a jarcento la ministoj komencis translokiĝi al la bienoj, dediĉante sin al agrikulturo kaj brutobredado. La urbeto iĝis dormema malgranda agrikultura urbeto. En tiu loko okazis la lasta mortpuno de sklavo en 1861. Santa Luzia ricevis pli altajn statusojn en 1833 kaj 1867, fine la hodiaŭa loknomo estas uzata de 1943. Depost fondo de Braziljo loĝantar-eksplodo okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la municipo oni kultivas sojfabojn, fabojn, terpomojn, rizojn, kotonojn, maizojn, tomatojn, fruktojn, legomojn. Menciindas bredado de brutoj kaj kokoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Luziânia havas interŝtatan ŝoseon al Braziljo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Konferencejo de Luziânia

Luziânia situas en tropika zono, kiun forte influas la montara regiono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]