László Szőgyény-Marich (1840)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szőgyény-Marich
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1841 (1841-11-12)
en Vieno
Morto 11-an de julio 1916 (1916-07-11) (74-jaraĝa)
en Csór
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Szőgyény-Marich
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Grafo László Szőgyény-Marich (pli juna) [lAslO sOdjEn-mariĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőgyény-Marich László estis hungara juristo, politikisto, ministro, diplomato, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1903). Lia nobela antaŭnomo estis magyar-szőgyéni kaj szolgaegyházi. Lia patro estis László Szőgyény-Marich (1806).

László Szőgyény-Marich (pli juna)
Familio de László Szőgyény-Marich (pli juna)

László Szőgyény-Marich [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1840? (1841?) en Vieno. Li mortis la 11-an de junio 1916 en Csór.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szőgyény-Marich frekventis mezlernejon en Székesfehérvár, poste li lernis juron en Vieno. En 1861 li eklaboris en la departementa administrado de Fejér (historia departemento) kiel subnotario. Post 2 jaroj li laboris jam en juĝejo en Pest (urbo). En 1864 li studvojaĝis al Svislando, Francio, Hispanio, Italio. En la sekva jaro li revenis por labori al la departemento. En 1869 li estis elektita parlamenta deputito, baldaŭe li ricevis gravajn diplomatiajn kaj ministeriajn taskojn, li estis eĉ ministro. En 1890 li membriĝis al la supera ĉambro, krome li estis ministro. Post 2 jaroj li estis nomita ambasadoro en Berlino, kiun li plenumis ĝis 1914, dume en 1910 li ricevis la rangon grafo.

Li ricevis eĉ eksterlandajn premiojn. Lia edzino naskis 4 gefilojn.

Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), Vilhelmo la 2-a (Germanio) kaj Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kronprinco) apartenis al lia amika rondo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]