Mátyás Pál Aradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Pál Aradi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1929 (1929-02-02)
en Kalocsa
Morto 5-an de aprilo 1969 (1969-04-05) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo muzeologo
vdr

Mátyás Pál Aradi [mAtjAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Aradi Mátyás Pál estis hungara muzeologo, entomologo. Lia pli mallonga nomo estis Pál Aradi, foje Mátyás Aradi.

Mátyás Pál Aradi[1] naskiĝis la  2-an de februaro 1929(nun 1929-02-02) en Kalocsa, li mortis la 5-an de aprilo 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Pál Aradi akiris muzeologan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951. Post la diplomo li estis muzeologo 4 jarojn en Győr, poste laboratoriestro en hospitalo en Budapeŝto 2 jarojn. En 1957 li akiris licencon pri desinfektado per gaso kaj li estis laboratoriestro en centra laboratorio en Budapeŝto ĝis sia frua morto. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1964, en la sekva jaro li partoprenis en protekto de granda inundo ĉe Danubo, poste li ricevis medalon. Li mortis pro koratako. Komence li okupiĝis pri insektoj, poste pri muŝoj kaj similaj, kiuj kaŭzas infekton sur manĝaĵoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Hanság élővilága. (1954)
  • Revision der Tabaniden-Fauna des Karpathenbeckens. – Das erste Vorkommen von Bdellonyssus bacoti Hirst, Acarina, Gamasoidea in Ungarn. (1957)
  • A Kárpát-medence drosophilidái. (disertaĵo, 1964)
  • The Frequency of Infections by Oral Protozoa in Budapest. (1968)
  • Szemétgyűjtési hiányosságok összefüggése Budapest légyhelyzetével. (1968)
  • Nyitott űrgödrű árnyékszékek légypopulációinak vizsgálata. (kunaŭtoro, 1972).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.