Maderaner-Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rigardo al la Maderaner-Valo nordorienten, vidita de la aliro al Brunnivalo. Dekstre en la nuboj Gross Düssi.

Maderaner-Valo (germane: Maderanertal) estas orienta flankvalo de Reuss-Valo en Kantono Urio, Svislando. En la kaŝita kaj ne tre konata montarvalo kaŝiĝas belega netuŝita naturo kaj ekzistas projekto, krei en la regiono novan nacian naturparkon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Maderaner-Valo situas ĉe la norda flanko de la Gotard-Masivo kaj havas direkton de nordoriento al okcidento. Tra la valo fluas la rivero Chärstelenbach, laŭ kiu la valo en mezepoko nomiĝis kaj kiu fontas en alteco de 1634 m s.m. el la Hüfi-Lago, kiu estas nutrita de la lango de Hüfi-Glaĉero. Chärstelenbach fluas sudokcidenten kaj alfluas post proksimume 12 km apud Amsteg je alteco de 500 m s.m. al Reuss. Norde limigas la valon Gross Ruchen kun alteco de 3138 m s.m. kaj Gross kaj Chli Windgällen kun alteco de 3187 m s.m.. Sude de ĝi situas Oberalpstock, kun alteco de 3328 m s.m. Oriente ĝin flankas Gross Düssi kun alteco de 3256 m s.m. Je la norda valflanko sur suna teraso situas la Lago de Golzeren sur alteco de 1409 m s.m.. La valo estas regiono de netuŝita naturo en la Svisaj Alpoj kaj ŝatata fericelo por migrantoj.

Flankaj valoj[redakti | redakti fonton]

La du plej gravaj flankvaloj de Maderaner-Valo estas Etzlital kaj Brunnital (ne miksu kun la samnoma flankvalo de Schächen-Valo).[1]

Etzli-Valo[redakti | redakti fonton]

Etzli-Valo (germane: Etzlital) deflankiĝas ĉe Cholplatz en Bristen de la Maderaner-Valo al direkto de sudo kaj havas longecon de proksimume 8 km. Ĉe la valfino de Eztlit-Valo situas la Etzli-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC), de kie oni tra la Chrützli-Pasejo atingas Strem-Valon en Grizono.

Brunnigletscher am oberen Ende des Brunnitals - Seitental des Maderanertals

Brunni-Valo[redakti | redakti fonton]

Tra Brunni-Valo (germane: Brunnital) kun longeco de proksimume 12 km fluas la rivero Brunni, kiu fontas el . En ĉi-tiu valo situas ankaŭ la Hinterpalm-Kabano kaj tra la valo kondukas la grimpvojo al Cavardiras-Kabano. Tiu vojo ĝis antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ pasis super Brunni-Glaĉero, sed hodiaŭ pro la retirĝo de la glaĉero somoere estas glacilibera.

Aliaj flankvaloj[redakti | redakti fonton]

Inter Etzli-Valo kaj Brunni-Valo troviĝas ankoraŭ kvar aliaj pli malgrandaj valoj: Lungen-Valo, Grieseren-Valo, Stalden-Valo kun Stalden-Glaĉero kaej Chäs-Valo. Rimarkinda estas, ke ĉiuj flankvaloj de Maderaner-Valo situas sude de ĝi.

La seteljoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la eniro al la valo situas la vilaĝo Amsteg. Tra la kurboriĉa montarstrato oni atingas post forta grimpado la ĉefan vilaĝon en la valo mem, nome Bristen. Post Bristen sekvas en la valo Cholplatz, Tal (kie situas la vala haltejo de la Golzeren-Aertelfero), Schattig Berg, Längi, Stössi kaj en la valfundo Balmenschachen. Sur la suna teraso en nordo situas la alpopaŝtejo Golzeren (ankaŭ skribita Golzern, en la loka alemana lingvo Golzärä) kun la setlejoj Hüsere kaj Seewen, krome en la valo ekzistas diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bienoj.

Aliro[redakti | redakti fonton]

De Amsteg mallarĝa strato kondukas al Bristen, la tiel nomita Bristen-Vojo. Ĝi estas la sola veturebla aliro al la montara valo. Ĝia larĝeco estas malpli ol 4 metrojn kaj estas nur malmultaj lokoj, kie eblas kruci kun aŭtomobiloj venantaj el la kontraŭ direkto. La strato finiĝas ĉe la vala haltejo de la aertelefero al Golzern. De tie la cetera valo atingeblas nur piede aŭ per aparta kamparvojtaksio.

En la jaro 2000 la Bristenvojo estis minacita de montofalo. Estiĝis plano konstrui novan tunelon. Sed tiam en aŭtuno 2002 la situacio de la vojo draste malboniĝis kaj fariĝis necese urĝe ripari la endanĝerigitan vojon. La 31-an de marto 2003 la glitantaj rokoj estis per kontrolita eksplodigo faligitaj al la valo kaj sekve la vojo rekonstruita kaj sekurigita. Rezulte la kostoj de la laboroj kun 9,6 milionoj da frankoj pli ol duoble superis la buĝeditan sumon de 3,6 milionoj kaj maksimuman limon de 4,5 milinoj, kio kaŭzis grandan financskandalon en la kantono en kies sekvo la respondeca membro de la registara konsilio estis malelektita.[2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la Bistenvojo poŝtaŭtolinio kondukas de Amsteg tra la vilaĝo Bristen ĝis al la aertelfera haltejo en Tal. Al la alpopaŝtejoj de Golzeren de la valfundo en Tal kondukas aertelfero. Al la malantaŭa valo privata taksio kondukas ĝis Balmenschachen kaj al la kuraca gastejo en la valfundo.

Ekonomio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La Maderaner-Valo ofertas al sia loĝantaro tri ĉefajn eblojn por pergajni sian vivon. Tradicie la ĉefa enspezofonto estis la alpopaŝtado kun fromaĝo kaj laktoproduktado pere de bredado de bovoj, ŝafoj kaj kaproj. Tiam la valo estas riĉa je ercoj kaj mineraloj kaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj ekzistis mineja industrio en la valo. Ankoraŭ nuntempe la mineralserĉado precipe por montaraj kvrackristaloj estas enspezofonto en la valo. Ek de la 19-a jarcento la turismo estas grava enspezofonto en la valo, kvankam pro la malfacila alveturo al la valo la amasa turismo neniam konkeris la valon. La valo tamen estas mirinda loko por ripozado kaj migrado kaj elirloko al diversaj altmontaraj migradoj kaj grimpado de la ĉirkaŭaj montopintoj. Nuntempe en la valo ekzistas kvin gastejoj, nome Gastejo Alpenblick en Bristen, Restoracio Legni kaj Hotelo Maderanertal malantaŭe en la valo kaj Gastejo Edelweiss kaj Gastejo Golzerensee en Golzeren. Krome ekzistas diversaj luantoj de privataj loĝejoj kaj la altmontaraj kabanoj Windgälle, Hüfi, Hinterbalm, Cavardiras kaj Etzli, kiujn funkciigas la Svisa Alpismo-Klubo.[3]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Origine la Maderaner-Valo nomiĝis Chärstelen-Valo respektive Kerstelen-Valo, laŭ la rivero, kiu ĝin trafluas. La unua historia mencio de la nomo datiĝas el la jaro 1291 kiel Chersolon kaj el la jaro 1321 estas mencio keil Kersellon. La hodiaŭa nomo devenas de la nomo de la familio Madran, kiu elmigris el la vilaĝeto Madrano en la komunumo Airolo en la distrikto Leventino en la 15-a jarcento al Altdorf. La nomo Maderaner-Thal estis dokumentita la unuan fojon en la jaro 1788 en la tria aldona volumo de la enciklopedio de Joahnann Jakob Leus. La nomo Maderaner-Valo tamen unue estis uzita nur ekstr Kantono Urio, kaj la klarigo estis, ke la nomo devenas de la viro, kiu komencis konstrui la ferminejojn en la valo.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la unuaj homoj ekloĝis en la Maderaner-Valo ne estas konata. La fakto, ke en Amsteg kaj Silenen jam en la bronzepoko en la 2-a jarmilo antaŭ Kristo setlis homoj, permesas la konkludon, ke tre verŝajne jam en tiu epoko ĉasistoj alvenis al la valo. Ek de la 14-a jarcento ekzistas informoj pri alpopaŝtejoj en la valo. En la jaro 1576 Jakob Madran el la tiĉina vilaĝo Madrano ricevis 100-jaran permeson por minado en la Maderaner-Valo. En la sekvaj jaroj estiĝis mina industrio en la valo, kiu tamen pro la malfacilaj geologiaj kondiĉoj kaj la malriĉeco de la ercoj post malmultaj jaroj malaperis. En la 17-a jarcento ekzistis provoj revigligi la ekspluatadojn de la minejoj, tamen la projekto ekonomie malsukcesis. Fine de la 19-a jarcento la valo estis malkovrita de montaraj turistoj. Apud la alpopaŝtado la turismo hodiaŭ estas la ĉefa enspezofonto de la valanoj.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Felix Aschwanden: "Düä Bääbä" - Das Maderanertal, Gisler Druck AG, Altdorf 2005, p. 168-179
  3. Por la gastejoj vidu: Listo de la gastejoj en Maderaner-Valo
  4. Fonto: Felix Aschwanden, p. 19-20
  5. Fonto: Felix Aschwanden, p. 20-21

Bildoj[redakti | redakti fonton]