Madono de Monto Karmelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Maria de l'Karmelo en Purgatorio, Beniajan (Hispanio)

Madono de Monto Karmelo estas unu el la titoloj, aŭ "alvoknomoj", de Sankta Maria en katolikismo. La honorado de la Madono de l’ Karmelo komenciĝis proksimume en la jaro 1207, kiam ermita grupo kuniĝis ĉirkaŭ preĝejo, kiun ili mem konstruis sur Monto Karmelo, en Palestino, patrolando de Jesuo kaj Maria. Ilia programo estis tiu, vivi «laŭ la ordonoj de Kristo» kaj «laŭ la ekzemplo de la elstara filino de Ciono, Patrino de Dio kaj Patrino Nia». Monto Karmelo, jam de antikvo estis rigardata kiel sanktejo de regionaj popoloj. Multaj paganaj temploj estis konstruitaj en ĝi kaj judoj adoris ĝin kiel loko ligita al profeto Elija, romianoj konstruis tie templon al Saturno. Post kristanoj, kaj eĉ islamanoj rigardis la monton kiel sanktejo, bahaismo havas sian templon tie hodiaŭ.

Laŭ tradicio datumanta de la 16-a jarcento, la Virgulino kunligis kun religia objekto nomata skapulario ŝirmadon kontraŭ la Infero, kaj rapida liberigon el la Purgatorio, por tiuj kiuj, dumvive, inde surmetis ĝin.

En 1726, Papo Benedikto la 13-a plivastigis la feston de la Madono de l’ Karmelo al la tuta latin-rita Eklezio. La liturgia celebrado, tamen, ekzistas ankaŭ en kelkaj orientaj ritoj, ekzemple en tiu maronita kaj en tiu alban-itala. Ĝi estas tre disvastiĝinta en Eŭropo kaj en Ameriko, kie la Reĝino de l’ Karmelo estas Patronino de tutaj landoj (Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Peruo). Sed ĝi ankaŭ troviĝas en Azio, en Afriko kaj en Oceanio: sanktejoj ekzistas en Mikronezio, en Keralo (Hindio), en Kuvajto (kie ŝi estas honorata sub la nomo «Nia Sinjorino de Arabio»).