Majaa lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skribaĵo en la jukatana majaa lingvo
mapo de lingvoj en Meksiko

La majaaj lingvoj estas lingvofamilio komunike uzata de la majaoj en la kultura regiono de Mezameriko. Inter la lingvoj ekzemple estas la jukatana majaa lingvo (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan), hispane: Maya yucateco), parolata sur la jukatana duoninsulo, en la nordo de Belizo kaj la nordo de Gvatemalo.

Endas diferencigi inter la historia majaa lingvo, trovebla ekzemple en la skribaĵoj de la majaaj ruinoj, kaj la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj aktualaj majaaj lingvoj, kiujn parolas la posteuloj de la eksa majaa altnivela kulturo en Gvatemalo, la sudoriento de Meksiko, en Belizo kaj la okcidento de Honduro.

Origino

La nuntempaj majaoj ne parolas unuecan lingvon, sed diversajn majaajn lingvojn, kiel ekzemple la jukatanan majaan lingvonMayathan jam menciitan, aŭ la lingvon Kekchí, parolatan de la kekĉioj en Gvatemalo, sed ĉiuj tiuj lingvoj estas membroj de sama lingvofamilio. Ili ĉiuj fontas el praa maja lingvo, kiu antaŭ proksimume 4 000 jaroj estis la bazo por la posta evoluo de la unuopaj lingvofamiliaj branĉoj kaj subgrupoj. Simile al la disevoluo de iuj lingvoj de Eŭropo, ankaŭ en la majaa lingvofamilio disevoluiĝis regionaj "majaaj dialektoj", kiuj parte tre similas, sed en iuj ekzemploj ankaŭ signife malsimilas. Antaŭ jam tre longa tempo okazis la baza divido al la du precipaj lingvaj branĉoj "malaltebenaĵaj" (ekzemple Mayathan) kaj "altebenaĵaj majaaj lingvoj" (ekzemple Quiché, Cakchiquel kaj Kekchí en Gvatemalo). Jam antaŭ la armea okupo de la pere de la hispanaj konkeristoj ekzistis multaj diversaj majaaj lingvoj, el kiuj evoluis la nuntempaj variaĵoj. En la plej flora epoko de la majaa kulturo paroliĝis frua formo de la lingvoj Chol kaj Mayathan.

Lingva konstruo

La majaaj lingvoj estas ergativaj lingvoj kaj sekvas la sistemon ergativo-absolutivo, kontraŭe al la akuzativaj lingvoj (kiel ekzemple Esperanto kaj la plimulto de la homaj lingvoj), kiuj sekvas la sistemon nominativo-akuzativo. Ĉar en la majaaj lingvoj ne konatas signado de gramatika kazo ĉe substantivoj, la signado de la gramatika kazo de la frazaj subjekto kaj objekto devas esti parto de la fraza verbo. Por montri la gramatikan funkcion, uziĝas kaj prefiksoj kaj sufiksoj. En iuj el la majaaj lingvoj ankaŭ – simile kiel en la keĉua lingvo – diferenciĝas du formoj de la vorto "ni" laŭ tio ĉu la alparolato estas membro de la grupo aŭ ĉu ne (unua "ni" do estas mi+li+ŝi+vi, dua "ni" estas mi+li+ŝi sen vi).

Fonologio

Principe en la majaaj lingvoj ekzistas la samaj vokaloj kiom ankaŭ en Esperanto: a-e-i-o-u. En kelkaj el la lingvoj aldone kalkuliĝas la longaj vokaloj (kvaaŭ aa-ee-ii-oo-uu). Kelkaj el la majaaj lingvoj aldone havas siblantojn kaj sonojn faritajn per glota halto. La konsonantoj aspektas jene:

  bilabialo alveolaro palatalo velaro uvularo glotalo
normala injektiva normala ejektiva normala ejektiva normala ejektiva normala ejektiva normala
plozivoj p  [p] b'  ['b] t   [t] t'  [t']   k  [k] k'  [k'] q  [q] q'  [q']  '   [ʔ]
afrikatoj   ts  [ʦ] ts'  [ʦ’] ch  [ʧ] ch'  [ʧ’]      
frikativoj   s  [s] x  [ʃ] j  [x]   h  [h]
nazaloj   m  [m]   n  [n]     nh  [ŋ]    
likvidoj   l  [l]/ r  [r]        
duonvokaloj       y  [j]   w  [w]    

La uvulara plozivo [q] respektive [q'] en la majaaj regionoj de Jukatano kaj Chiapas (ekzemple Mayathan kaj Chol) iĝis velara [k] respektive [k'], dum ĝi konserviĝis en la "altebenaĵaj majaaj lingvoj" kiel ekzemple Quiché, Cakchiquel kaj Kekchí. En la jukatana majaa lingvo (Mayathan) ĝi nun identas al [k] respektivo [k'], dum en la lingvo Chol la sono [k] iĝis [ʧ] ("ĉ").