Majstro Gerhardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Majstro Gerardo, statuo

Majstro Gerardo (naskiĝinta proksimume 1210/1215 supozeble en Reil; mortinta la 24-an aŭ 25-an de aprilo proksimume 1271 en Kolonjo[1], latinigite kiel Meister Gerardus) estis la unua katedralkonstruestro de la katedralo de Kolonjo. De Gerardo verŝajne devenas la tuta plano de la katedralo de Kolonjo. Memortabulo pri li troviĝas en Valhalo en Donaustauf.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Ĉar en la nuntempa loko Reil ĉe mozelo ekzistis dum la mezepoko nobela familio "von Ryle", oni supozas, ke Majstro Gerardo devenus de ĉi tiu gento. Ekster Kolonjo vivis krom tio ekde 1173 la gento Schillinge de Ryle (Rile), el kiu kelkaj estis administrantoj de la ĉefepiskopo. Tiuj ĉi Schillinge de Ryle posedis urban domon kun kampara bieno, de kiu onidire ekzistas malnova desegnaĵo. Apude Majstro Gerardo ricevus vitejon en la regiono, en kiu pastre respondecis por de Ryle la abatopreĝejo Sankta Kuniberto. La tezo, ke tiu ĉi Gerardo de Ryle estas identa kun la katedralkonstrua Majstro Gerardo, tial ne estas tute esceptenda. Ankaŭ oni supozas lian kunlaboron je la ekesto de la katedralo de Altenberg. La kortego de Altenberg ĉe Johano-Strato jen ankaŭ allasas diskuton. Ĉu la gento de Ryle (Bornheim) tenis posedaĵon en Reil ĉe Mozelo, ĝis nun oni ne esploris.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eble Gerardo vizitus dum siaj lernomigraj jaroj la kontruejoj de la katedraloj de Troyes kaj de la Sankta Kapelo en Parizo. La konstruestro de la baziliko Sankta Denizo, Pierre de Montereau, Doctor lathomodorum, eble povas estis instrua majstro de Gerardo. Ankaŭ li vigle kontaktus kun Jean de Chelles, estro de la konstruejo de la katedralo en Parizo.

La vivo de Gerardo ĝis 1247 estas rekonstrueba preskaŭ nure per lia verkaro. Supozeble li laboris kiel konstruestro en norda Francujo, antaŭ ol la kolonja katedrala kapitulo vokis lin kiel konstruestro. La 25-an de marto 1247 oni decidis la novkonstruon de la katedralo de Kolonjo, la unuan fundamentan ŝtonon oni metis la 15-an de aŭgusto 1248. Unuafoje en 1257 Gerardo estis nomata, kiam la katedrala kapitulo translasis al li, la magistro gerardo lapicide rectori fabrice ipsius ecclesie, „pro liaj meritoj pri ĉi tiu preĝejo“ terpecon ĉe lia domo en Marcelo-Strato je hereda farmo, por konstrui sur ĝi grandan ŝtondomon.[2][3] Hans Jürgen Rieckenberg[4] identigas katedralkonstruestron Gerardo kun la katedrala kanoniko, en 1268 ankaŭ nomata magister operis (konstruestro) Gerardo, kaj supozas, ke Gerardo proksimume 1260 fariĝis katedrala kanoniko de Kolonjo.

Mallonge post 1248 li geedziĝis kun Guda, filino de la vinkelestro de la katedrala dekano. Li falegis dum kontrliro aprilon de 1271 je misteraj cirkonstancoj de sur la skafaldo de la konstruata katedralo kaj morte vundiĝis. Majstro Gerrdo postlasis tri filojn: Vilhelmon, Petron, Johanon kaj filinon Elizabeta, kiuj ĉiuj fariĝis klerikuloj.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Printempon de 1247 la katedralaj kanonikoj de Kolonjo decidis, anstataŭi la karolidan katedralon per nova, pli moderna katedralo. Dum Ĉieliro de Maria en 1248 ĉefepiskopo Konrado de Hochstaden solene metis la Unuan Fundamentŝtonon por la novkonstruaĵo.

Gerardo fariĝis la unua katedralkonstruestro. Li uzis traĥiton, vulkanŝtonon el la Siebengebirge. Li starigis la ĥorejon laŭ gotika stilo. De la katedralo de Amiens en norda Francujo, kiun Gerardo evidente konis bone, li transprenis la volboformon kaj la murstrukturon je altigita pureco.

Dum lia estrado la ĥorejo estus atinganta konstrualton da 13 ĝis 20 metroj. La katedralkonstrua metiejo vaste fariĝis modelo.[6] Plej klare sin montras lia stilo je la absidokapelaro kaj la malnova sakristio.[7]

Supozeble Gerardo ankaŭ kunkonstruis la abatopreĝejon je Altenberg, por kiu Grafo Adolfo de Berg en 1255 metis la Unuan Fundamentŝtonon. En 1256 Majstro Gerhard ankaŭ fasonis la gotikan ĥorejon de la katedralo de Mönchengladbach, kiun konsekris en 1275 Alberto la Granda.

Postefikoj[redakti | redakti fonton]

La konstruplano de Majstro Gerardo restis gvidlinio ankaŭ por la postaj katedralkonstruestroj. Dum la 19-a jarcento la ĥorejo validis kiel plej grava gotika konstruaĵo. La plukonstruo de la katedralo de Kolonjo en 1842 laŭiris la planojn de Gerardo.

Konstrua Majstro Gerardo eĉ fariĝis legenda figuro.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ NDB (1964) verŝajne proksimume 1271; laŭ ADB (1878) je la fino de la 13-a jarcento; laŭ Merlo, Nachrichten (1850) en 1295; laŭ Hasak, Dom, p. 55 1280.
  2. Noto en la terenregistro de Sankta Lupo (Niederich). Merlo, Nachrichten, p. 133. Represita ĉe Hasak, Dom, p. 58 ff.
  3. Georg Kaspar Nagler, Neues allgemeines künstler-lexicon: oder, Nachrichten von dem leben und den Werken..., 1837, S. 110
  4. Hans Jürgen Rieckenberg: Der erste Kölner Dombaumeister Gerhard. En: Archiv für Kulturgeschichte 44, 1962, p. 335-349.
  5. Merlo, Nachrichten, p.135; Hasak, Dom, p. 62 sj.
  6. NDB Bd. 6, p. 272
  7. Clemen, Der Dom zu Köln, p. 54
  8. Heinrich Pröhle: Rheinlands schönste Sagen und Geschichten. Berlino 1886, pj. 213–216.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sulpiz Boisserée: Meister Gerhard, muthmaßlicher Baumeister des Doms v. Köln. (Geschichte u. Beschreibung des Doms v. Köln). En: Kunstblatt n-ro 13 (1824).
  • Johann Jakob Merlo: Nachrichten von dem Leben und den Werken kölnischer Künstler, Kolonjo 1850, p. 133.
  • Johann Jakob Merlo: Die Dombaumeister von Köln. Meister Gerard. En: Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande 73, 1882, pj. 100-138.
  • Heinrich Pröhle: Meister Gerhard von Rile, des Kölner Domes Baumeister, en: Rheinlands schönste Sagen und Geschichten. Berlino 1886, pj. 213–216 (E-Text).
  • Max Hasak: Der Dom des heiligen Petrus zu Köln am Rhein, Berlino 1911, p. 55sj. (en la reto).
  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2., vermehrte Auflage, Schwann, Düsseldorf 1938. (Represaĵo Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Hans Jürgen Rieckenberg: Der erste Kölner Dombaumeister Gerhard. En: Archiv für Kulturgeschichte 44, 1962, pj. 335-349.
  • Herbert Rode: Gerhard. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 6, Duncker & Humblot, Berlino 1964, ISBN 3-428-00187-7, p. 272