Makula forkovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula forkovostulo
Makula forkovostulo
Makula forkovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Enicurus
Specio: E. maculatus'
Enicurus maculatus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makula forkovostuloPunktita forkovostulo (Enicurus maculatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.

Tiu specio anstataŭ tutnigrajn suprajn partojn montras la plej buntan supran bildon el la genro kiu plie kontrastigas la kolorojn blanka kaj nigra. Nome nur la kapo kaj brusto estas tute nigraj, krom tre markata blanka fruntareo simila al tiu de la Blankakrona forkovostulo, la nuko estas blanka, sed iom skvameca, la dorso nigra, sed tute markita de tre rimarkindaj blankaj punktoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie maculatus signifas “kun makuloj” alude al tiuj dorsaj. La flugiloj estas nigraj sed tre markataj de tre blankaj flugilstrioj kaj pugo. La ventro estas blanka kaj la vosto nigra, sed tre markataj de la blankaj plumofinoj.

Tiu ĉi specio troviĝas en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Pakistano kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]