Malaja insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malaja insularo
insularo • grupo • regiono [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj2° 56′ 0″ S, 107° 55′ 0″ O (mapo)-2.9333333333333107.91666666667Koordinatoj: 2° 56′ 0″ S, 107° 55′ 0″ O (mapo)
Areo2 000 000 km² (200 000 000 ha) [+]
Map
Malaja insularo
Vikimedia Komunejo:  Malay Archipelago [+]
vdr
Lokigo de la Malaja Insularo aŭ Insulhindio.

Malaja InsularoInsulhindio (de la latina insula, "insulo", kaj Hindio), estas la malnovaj nomoj per kiuj oni konas la insularon lokita inter Malajzio kaj Aŭstralio, nuntempe okupita de la ŝtatoj nome Indonezio, Filipinoj, la insula parto de Malajzio, Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo. Antaŭ la alveno de eŭropanoj al tiu mondoregiono, ekzistis en ĝi kelkaj civilizoj kaj imperioj, precize la Imperio Sriviĥaja kaj la Imperio Mohopahit.

Aktuale la toponimo Insulhindio estas neuzata; anstataŭe oni uzas IndonezionIndonezian Insularon, kio estas malĝusta, ĉar ĝi identigas nur la ŝtaton kiu ekzistas en tiu teritorio. Tamen Malaja Insularo rilatas troe al ŝtato Malajzio, sed ne tiom, ĉar la adketivo malajo estas diferenca de malajzia kaj povas esti uzata for de la ŝtato mem. La insularo ricevis ankaŭ la nomon de Orientaj Hindioj, sub la nederlanda dominado.

Foje oni konsideras, ke la insulo Nov-Gvineo kune kun la najbaraj insuletoj estas enhavataj de la malaja insularo kaj foje oni konsideras, ke ĝi formas apartan blokon kun Aŭstralio.

Krome devas esti enkalkulataj du etaj ŝtatoj, ne tre gravaj pro ties amplekso, sed ja pro ties ekonomia gravo, nome Singapuro kaj Brunejo.

La Malaja Insularo okupas la plej sudorientan parton de Sudorienta Azio kaj temas pri tre grava mondoregiono ekde multaj vidpunktoj, ekzemple pri demografio temas pri la loĝejo de pli ol 300 milionoj de loĝantoj, pri ekonomio jam ekde la mezepoko oni klopodis trovi la vojon el Eŭropo tien precize por komerci aŭ rekte atingi diversajn riĉaĵojn sen kalkuli pri moderna ekonomio de petrolo, multekosta ligno, mineraloj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]