Malako (urbo)
Koordinatoj: 02° 12' N, 102° 15' O
Malako (malaje: Melaka) estas historia marborda grandurbo en Malajzio kaj ĉefurbo de la samnoma federacia subŝtato, Malako. La urbo havas ĉ. 370 000 loĝantojn. La historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
Geografio
Malako situas en la sudokcidenta parto de la malaja duoninsulo ĉe la Malaka Markolo, ĉ. 80 km de la indonezia insulo Sumatro.
Historio
La strategian lokon inter la eŭropanoj la portugaloj okupis, kiuj kontrolis la ŝipadon, sekve ankaŭ komercadon de la spicoj. La sekvaj konkerintoj estis la nederlandanoj, fine la britoj.
Ĝemelitaj urboj
- Lisbono, Portugalio
- Kuala-Lumpuro, Malajzio
- Hoorn, Nederlando
- Valparaíso, Ĉilio
- Nankingo (南京, Nánjīng), Ĉinio
- Janĉĵou (扬州市, Yángzhōu), Ĉinio
- Semarang, Indonezio
Esperanto kaj Malako
Estas kelkaj esperantistoj en la ŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo. [1]
Notoj
Eksteraj ligiloj
greke retejo de la Malaka Vizaĝlibra Esperanto-Grupo greke Oficiala retejo de la registraro (angle) greke 'La forgesita urbo': Malako (angle)