Malcolm Hartley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malcolm Hartley
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1947 (1947-02-15) (77-jaraĝa)
en Bury
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de Edinburgo
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Malcolm HARTLEY estas brita astronomo naskiĝinta la 15-an de februaro 1947 en Bury (Britio).

Li laboris ĉe la Observatorio de Siding Spring. Li estas ĉefe konata kiel malkovrinto aŭ kunmalkovrinto de 13 kometoj en la 1980-aj jaroj. Bedaŭrinde, en 2002, la Angla-Aŭstralia Observatorio reekipis sian Schmidt-teleskopon por fari plur-objektajn spektroskopiojn, pro tio ĉesigis astrofotografion per tiu instrumento kaj nuligis la eblecon malkovri kometojn.

Li ankaŭ malkovris 3 asteroidojn.[1]

Malcolm Hartley vizitis la instalaĵoj de la Jet Propulsion Laboratory de la NASA en novembro 2010 por spekti la mision EPOXI, kiu preterpasis la kometon 103P/Hartley inter la 2-an kaj la 4-an de novembro 2010.

La asteroido 4768 Hartley[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]