Malmaraj evolulandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino malmaraj evolulandojangle landlocked developing countries (LLDC) signas sociekonomikan ŝtatan statuson difinitan per la Unuiĝintaj Nacioj, kiun laŭ stato de majo 2006 havas tutmonde 31 evolulandoj sen marbordo, do sen maraliro.

Granda parto de la malmaraj evolulandoj pro manko de marhavenoj havas problemojn bone transporti siajn varojn eksterlanden kaj tial malpli sukcese konkurencas en la tutmondaj merkatoj. La paso de eble pluraj aliaj ŝtatoj kaj de pli-ol-proporcie altaj distancoj aŭ de malfacile paseblaj vojoj ĝis atingo de haveno, nesufiĉaj infrastrukturaj kondiĉoj kaj parte neefika transporta sistemo kvazaŭeksplode grandigas la transportkostojn. Sekvas malaltaj kvotoj de ekonomia kresko - pri tio atestas la fakto ke inter la 31 malmaraj evolulandoj estas 16 el la malplej evoluigitaj landoj laŭ difino de la Unuiĝintaj Nacioj.

Landoj sen maraliro en Eŭropo kontraŭe havas la avantaĝon esti ĉirkaŭataj per ekonomike kompare fortaj ŝtatoj, tiel ke ili malpli dependas de mara interŝtata komerco, kaj krome la distanco al la plej facile atingebla eksterlanda marhaveno de tiom grandas kiom por malmaraj evolulandoj en Afriko kaj parte en Azio. La distanco al la plej proksima marhaveno povas esti pluraj miloj da kilometroj: Kazaĥio per distanco de 3750 kilometroj al la plej proksima marhaveno havas plej longan vojon, dum el Afganio, Ĉado, Nigero, Zambio kaj Zimbabvo estas vojo de proksimume 2000 kilometroj. La plej multaj el la malplej evoluigitaj landoj laŭ difino de la Unuiĝintaj Nacioj estas ĉirkaŭataj per aliaj same ekonomike malfortaj ŝtatoj, kio ne nur signifas malpli da malmara komerco inter tiuj landoj, sed ankaŭ malpli bonan transportan infrastrukturon por plusendado de varoj.

Komune kun la malplej evoluigitaj landoj (LDC) kaj la insuletaj evolulandoj (angle small island developing states, SIDS), la malmaraj evolulandoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS ("Office of the High Representative for Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States", oficejo de la alta reprezentanto por malplej evoluigitaj landoj, malmaraj evolulandoj kaj insuletaj evolulandoj). Sekve de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en Novjorko, por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj.

Aktualaj malmaraj evolulandoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo Azio Afriko
 Nord-Makedonio  Laoso*  Malavio*
 Moldavio  Mongolio  Malio*
Sudameriko  Nepalo*  Niĝero*
 Bolivio  Taĝikio  Ruando*
 Paragvajo  Turkmenio  Zambio*
Azio  Uzbekio  Zimbabvo
 Afganio* Afriko  Svazilando
 Armenio  Etiopio*  Ĉado*
 Azerbajĝano  Bocvano  Ugando*
 Butano*  Birmo*  Centr-Afrika Respubliko*
 Kazaĥio  Burundo* *samtempe en la kategorio de LDC (malplej evoluigitaj landoj)
 Kirgizio  Lesoto*

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]