Malplej evoluigitaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Least Developed Countries)
Mondmapo de la malplej evoluigitaj landoj laŭ la stato de 2006, la Maldivoj ekde la jaro 2011 ne plu konsideriĝas malplej evoluigita lando

La termino malplej evoluigitaj landoj - angle least developed countries, LDC) signas sociekonomikan ŝtatan statuson difinitan per la Unuiĝintaj Nacioj, kiun laŭ stato de majo 2006 havas tutmonde 48 el la evolulandoj. Tiuj ekonomike aparte malfortaj ŝtatoj ofte ankaŭ nomatas Kvara Mondo.

Termino[redakti | redakti fonton]

La nocio malplej evoluigitaj landoj aŭ least developed countries foje erare uzatas sinonime al la nocioj malpli evoluigitaj landoj (angle less developed countries), evolulandoj (angle developing countries) aŭ triamondaj ŝtatoj. Atentindas tamen ke malplej evoluigitaj landoj signife pli malfortas kaj multe pli dependas de ekstera subteno ol less developed countriesdeveloping countries. La ekonomie malpli precize difinita termino de "triamondaj ŝtatoj" ampleksas multe pli vastan gamon da ŝtatoj.

La kategoriigo de malplej evoluigitaj landoj forte orientiĝas laŭ la indico de homa disvolviĝo, angle nomata human development index (HDI), kiu ĉiujare kreiĝas kadre de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, por mezuri la evoluon de lando rilate al ekonomiaj kaj sociaj kriterioj. Ĉi-kontekste la malplej evoluigitaj landoj estas la grupo de landoj fine de la indica listo. Tamen ekzistas disputoj ĉu la kriterioj de la indico de homa disvolviĝo entute pravigas grupigon en tia listo, aŭ ĉu tia elkalkulo de indico entute havas sencon, kaj sekve ankaŭ la kategoriigo de ŝtatoj en grupo de "malplej evoluigitaj landoj" estas pridisputata.

Komune kun la malmaraj evolulandoj kaj la insuletaj evolulandoj (angle small island developing states, SIDS), la malplej evoluigitaj landoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS ("Office of the High Representative for Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States", oficejo de la alta reprezentanto por malplej evoluigitaj landoj, malmaraj evolulandoj kaj insuletaj evolulandoj). Sekve de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en Novjorko, por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj. Internacia politika temaro, en kiu la landaroj aparte atentatas, estas la internacia politiko cele al limigo de la tutmonda varmiĝo. Jam en la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle mallongigita UNFCCC) fiksiĝis la decido ke la membroŝtatoj en financado kaj teknologia transdono aparte konsideru la bezonojn de la malplej evoluigitaj landoj, kaj tion realigas apartaj programoj kaj specifa financiga fondaĵo.[1]

Aktualaj malplej evoluigitaj landoj[redakti | redakti fonton]

Azio Afriko
 Afganio*  Angolo  Malio*
 Bangladeŝo  Ekvatora Gvineo  Maŭritanio
 Butano*  Etiopio*  Mozambiko
 Jemeno  Benino  Niĝero*
 Kamboĝo  Birmo*  Ruando*
 Laoso*  Burundo*  Zambio*
 Demokratia Respubliko Kongo  Santomeo kaj Principeo**
 Birmo  Ĝibutio  Senegalo
 Nepalo*  Eritreo  Sieraleono
 Orienta Timoro**  Gambio  Somalio
Oceanio  Gvineo  Sudano
 Kiribato**  Gvineo-Bisaŭo**  Tanzanio
 Salomonoj**  Sud-Sudano  Togolando
 Samoo**  Komoroj**  Ĉado*
 Tuvalo**  Lesoto*  Ugando*
 Vanuatuo**  Liberio  Centr-Afrika Respubliko*
Karibio  Madagaskaro ankaŭ en la grupo de malmaraj evolulandoj [2]
** ankaŭ en la grupo de insuletaj evolulandoj [3]
 Haitio**  Malavio*

Notoj[redakti | redakti fonton]