Malsekema veroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malsekema veroniko
Malsekema veroniko
Malsekema veroniko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Veroniko Veronica
Veronica beccabunga
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malsekema veroniko (Veronica beccabunga) estas sukulenta herbo apartenanta al la familio de la plantagacoj. Ĝi vegetas en la randoj de rojoj kaj fosaĵoj en Eŭropo, Nordafriko kaj norda kaj okcidenta Azio. Tiu palearktisa specio estas trovebla en aliaj kontinentoj kiel enmetita planto. Ĝi havas glatajn disvastiĝantajn tigojn, malakrajn oblongajn foliojn kaj malgrandajn klarbluajn aŭ rozkolorajn florojn.

La scienca nomo beccabunga estas de necerta origino, sed ĝi verŝajne devenas de la gemana bachbunge (rojo + amaso), aŭ de la nederlanda beekpunge (rojo + akra) pro la akra gusto de la folioj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]