Manfred Oettl Reyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Oettl Reyes
kun altaj manoj sub la perua flago en 2010
kun altaj manoj sub la perua flago en 2010
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1993 (1993-10-23) (30-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco PeruoGermanio
Okupo
Okupo alpa skianto
vdr

Manfred Oettl Reyes (naskiĝis la 23-an de oktobro 1993 en Munkeno) estas germana-perua alpa skiisto. Ankaŭ lia 2 jarojn pli aĝa fratino Ornella Oettl Reyes estas skiisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Manfred Oettl Reyes naskiĝis en suda Germanio kaj ĉar lia patrino estas el Peruo, krom la germana civitaneco ekde 2009 li havas ankaŭ peruan pasporton. Sen antaŭe esti iam partopreninta en mondĉampionado, li aliĝis kaj konkuris ĉe la 2010 Vintraj Olimpikoj en Vankuvero nome de la perua nacia teamo. En la aĝo de 16 jaroj li estis la plej juna partoprenanta atleto. La 23-an de februaro 2010 li finis 67-a el sume 103 partoprenintaj skiistoj en la Giganta Slalomo (slalomego).[1]

La knabo, pri kiu en la olimpiko la amaskomunikiloj tre atentis, konkuris en la giganta slalomo en vetkura kostumo farita de itala firmao kaj presita kun lama dekoro, kiel referenco al la anda lando Peruo. Kvankam li dum la giganta slalomo perdis bastonon, li tamen sukcese, tre engaĝite kaj imprese rapide - tute ne lame - finis la konkurson, kaj finis ĝin 33,64 sekundojn malantaŭ la svisa olimpika ĉampiono Carlo Janka. Elstarigi ke li sukcese atingis la celon, ne signifas troigite laŭdi ion tute normalan: el la 102 aliaj, plenaĝaj skiistoj en la Giganta Slalomo, kiuj ĉiuj estas escepte brilaj sportistoj, pli ol 20 ne atingis la celon.

Ĉe la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio, li finis la slalomegon 35.67 sekundojn malantaŭ la usona olimpika ĉampiono Ted Ligety, postlasante du konkurantojn kaj denove pli ol 30, kiuj ne atingis la celon.[2] En intervjuo li klarigis, ke sola obstaklo antaŭ lia partopreno en Vankuvero estis, ke la perua skiada asocio estis mortinta kaj la familio devis refondi ĝin. Kiam tio estis farita, la resto ne estis problemo. Ke ambaŭ gefratoj pasigis sian infanecon en la antaŭalpa regiono de Supra Bavario sude la Munkeno, nun vivas en Innsbruck kaj nur ferie vidis Peruon dufoje en la vivo ĝis 2010, ne estis kontraŭargumento. Gravas ke ambaŭ bone skias, ekde la 3-a vivjaro, kaj tion oni povas pli facile en Innsbruck ol en Limo, Peruo.

Sporta rekordo[redakti | redakti fonton]

Olimpiaj Ludoj[redakti | redakti fonton]

FIS-vetkuroj[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona lokigo 14-a loko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]