Mangalagiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mangalagiri
City in India
Administrado
Poŝtkodo 522503
Demografio
Loĝantaro 73 613  (2011) [+]
Loĝdenso 4 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 26′ N, 80° 33′ O (mapo)16.4380.55Koordinatoj: 16° 26′ N, 80° 33′ O (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 17,53 km² (1 753 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mangalagiri (Andra-Pradeŝo)
Mangalagiri (Andra-Pradeŝo)
DEC
Mangalagiri
Mangalagiri
Situo de Mangalagiri
Mangalagiri (Barato)
Mangalagiri (Barato)
DEC
Mangalagiri
Mangalagiri
Situo de Mangalagiri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mangalagiri [+]
vdr


Mangalagiri (telugue మంగళగిరి) estas urbego en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en Distrikto Guntur. Ĝi estas grava antaŭurbo de la Vijayawada kaj parto de la urbaro de Vijayawada.

Ĉefvojo en Mangalagiri

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mangalagiri etendiĝas sur ebenaĵo en alteco de 29 metrojn de la marnivelo proksime al rivero. Distrikta ĉefurbo Guntur kaj Tenali troviĝas po 24, Kakinada 188, Hajderabado 245, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 365 (supozeble malĝusta informo), Mumbajo 862, Kolkato 1084, tutlanda ĉefurbo Delhio 1412 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Mangalagiri havis populacion de 107 197. La legopovo estas 76,16 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire Mangalagiri ekzistis ekde 225 antaŭ Kristo. Dum la historio pluraj dinastioj regis. En la 1970-aj jaroj ekzistis granda akvomanko en la urbo, tial oni alportis akvon tra akvoduktoj al la publiko. Dek vilaĝoj estas kunfanditaj en Mangalagiri Municipon. La temo de la fuzio nun estas pritraktata en la tribunalo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La produktado de manfaritaj tinkturfarbitaj ŝtofoj estas la plej grava okupo de la urbanoj jam dum 500 jaroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mangalagiri situas en tropika klimato kun influo de musono. La urbego ricevas sudokcidentan musonon inter julio-oktobro kaj nordorientan musonon meze de decembro. La meza jara pluvo estas 50-60 cm. La someraj temperaturoj varias inter 44-46 °C kaj la vintraj temperaturoj inter 22-23 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mangalagiri situas ĉe aŭtovojo Kolkato-Ĉenajo, krome estas ankaŭ malpli gravaj vojo ĉiudirekte (ekzemple al Tenali). Tra la rivero 2 vojaj kaj fervoja ponto funkcias. La plej proksime flughaveno estas ĉe Vijayawada.

Edukado[redakti | redakti fonton]

2 universitataj kampusoj funkcias en Mangalagiri.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mangalagiri