Manuel Juan Diana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Manuel Juan Diana (Sevilo, 18-a de oktobro de 1814 - Madrido, 27-a de majo de 1881), estis hispana romanisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto de la Romantismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li translokiĝis juna al Madrido. Li estis funkciulo dum 35 jaroj en la Militministerio ĝis emeritiĝo en 1877. Atingis rangon de kapitano. Li kultivis teatran kaj romanan literaturon. Li kunlaboris grandnombre en gazetaro, inter ili Semanario Pintoresco Español kaj La Ilustración, uzante foje la pseŭdonimon "El Curioso Impertinente".

Inter liaj teatraĵoj troviĝas kelkaj verkitaj kunlabore: kun Juan Eugenio Hartzenbusch ¡Es un bandido! o juzgar por las apariencias (1843) kaj Receta contra las suegras (1862);[1] kun Francisco Navarro Villoslada la komedio Los encantos de la voz (1844); kun Gregorio Romero Larrañaga Receta sobre los sueños kaj La cruz de la torre blanca; kunlabore kun Gregorio Romero Larrañaga kaj kun Francisco González Elipe La vieja del candilejo, pri Pedro la 1-a (Kastilio). Aliaj liaj verkoj estas la teatraĵoj Dos españoles en Flandes (1860) kaj El toque de oración (1860), kaj la komedioj Yo no me caso (1840), No siempre el amor es ciego (1841), Casualidades (1843), Cuánto vale una lección (1848) aŭ Los trapisondistas (1863). Menciiindas inter liaj romanoj El rostro y la condición (1873), premiita de la Real Academia Española; sed ankaŭ La calle de la amargura (1841) kaj Una y tres (1843). Li verkis historian Capitanes ilustres y revista de libros militares (pri militistoj, 1851). Li aperas en la fama pentraĵo de romantikaj verkistoj fare de Esquivel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El kio faris unuan tradukon Johannes Fastenrath, poste fama en Munĥeno kiam ĝi estis ludata en traduko de la reĝo Ludoviko la 1-a (Bavario). Vidu koncernan korespondadon inter Johannes Fastenrath kaj Manuel Juan Diana en:La Ilustración Española y Americana, 1873, n. 46, sup., p. 758.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z, Madrid: Espasa, 2005.
  • Manuel Ossorio y Bernard, Ensayo de un catálogo de periodistas españoles del siglo XIX, Madrid, 1904.
  • Julián Marías y Germán Bleiberg, Diccionario de Literatura, Madrid, Revista de Occidente, 1964.
  • Jesús Bregante, Diccionario Espasa de Literatura española. Madrid: Espasa, 2005.