Manuel Maynar
Manuel MAYNAR (majnar) (1875-1961) estis hispana advokato, esperantisto.
Li esperantistiĝis en 1909, kaj estis dum longa tempo prezidanto de la Esperanto-grupo "Frateco" en Zaragozo.
Li favoris la organizadon de la hispana movado pere de konfederacio, kaj li havis fortajn diskutojn kun la partianoj de pli centrigita strukturo, notinde kun Julio Mangada Rosenörn. Maynar estis prezidanto de la Hispana Esperantista Konfederacio. Li estis membro de la Hispana Esperanto-Instituto.
Li plu aktivis post la civila milito, kaj prezidis la hispanan kongreson de 1954 en Zaragozo.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Manuel MAYNAR (majnar), hispano, advokato. Propisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gastón alvenigi post la milito la aŭstriajn infanojn pere de Esperanto |