Manuskripto Beza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
PERGAMENAJ MANUSKRIPTOJ
“KODEKSO BEZA”
Apartaĵo de la latina teksto de la Kodekso Beza.
numero kaj simbolo = 05 aŭ Dea
kategorio = IV
tekstoj = la kvar Evangelioj, la Agoj de la Apostoloj jah la tri-a epistolo de Johano
datado = 4-a aŭ 5-a aŭ 6-a jarcentoj
tipo = oncialo (aleksandria skribformo)
nomo = Beza
lingvo = greka kaj latina (Kodekso diglota)
malkovro = monaĥejo de Sankta Ireneo en Liono
konvervata = Kemgriĝa universitato
folioj = 406 folioj, kiuj origine estis 534
dimensioj = 26 26 x 21.5 cm
mano = almenaŭ naŭ
noto = agrafaĵo kaj variantoj kun skolioj

La manuskripto BezaKodekso Beza (latine, Codex Bezae Cantabrigensis) (Gregory-Aland n. D05) aŭ Kembriĝa kodekso Beza, estas grava pergamena kodekso de la Nova Testamento datebla ĉe 380-420 (laŭ aliaj, iom pli malfrue, nome ĉe la 5-a kaj 6-a jarcentoj). Latinlingve kaj greklingve skribite sur pergamena materio, ĝi sin prezentas kun la karaktroj oncialaj (majusklaj) kaj enhavas, fragmente, la kvar vangeliojn, la Agojn de la Apostoloj, kaj la 3-an epistolon de Johano.

Formo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

La manuskripto estas skribita nur fronte kun unusola kolumno. Aktuale en ĝi nombriĝas 406 folioj, kiuj origine estis 534, kun la greka teksto maldekstre kaj la latina dekstre. La paĝoj dimensias je 26 x 21,5 cm. La unuaj tri linioj estas ruĝkoloraj, poste inko nigra kaj ruĝa alternigas la liniojn ĝis la fino de la libro.[1]

La kodekso konservas la Evangeliojn laŭ la okcidenta ordo (antaŭe la apostoloj, Mateo kaj Johano, poste la kunlaborantoj de la apostoloj, Luko kaj Marko). Nur Luko estas perfekte kompleta.

Post kelkaj mankantaj paĝoj, en la kodekso aperas la 3-a Epistolo de Johano kaj eroj de Agoj de la Apostoloj.

Almenaŭ naŭ korektantaj manoj aranĝis tiun biblian tekstojn ekde ĝia redakto, en la 5-a jarcento.

Priteksta kritiko[redakti | redakti fonton]

La kodekso enhavas la perikopon de la virino adulta (Joh 8,1-11): temas pri la atesto plej antikva pri tiu perikopo. En tiu kodekso troviĝas ankaŭ la pidiskutata Mt 16,2b-3.
La kodekso Beza estas la unika kiu enŝovas la versegojn 6,5 kaj 6,6 de la Evangelio laŭ Luko, nome la jena agrafaĵo:
«Kiam, en la sama tago, li vidis homon laboranta sabate, li al li diris: ”Homo! Se vi scias kion vi estas faranta, vi estas benata! Sed se vi tion ne scias vi estas malbenata kaj malobeanta al la leĝo"».[2]

La greka teketo montras iujn variantojn nekonstatitajn en aliaj manuskriptoj, precipe rilate la Agojn de la Apostoloj. Elstaras iuj preterlasoj kaj la emo parafrazi la tekston. Pro tio iuj fakuloj konsideras la kodekson Bezan iom nefidinta.

Paralele de la greka teksto oni lokigis tiun latinan kiu ne ĉiam estas la traduko de la greka teksto sin similigante foje al versioj pravulgataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Johano 14 21 de papiruso 66. Greka oncialo

La origino de la manuskripto Beza estas nekonata: oni provis proponi sudan Gaŭlion aŭ nordan Italion, Sicilion, Palestinon, Konstantinopolon, Egiption kaj nordan Afrikon. La lingvo de la skribisto estis la latina, kiu aperas skribita ege pli fluida ol la greka.

Estas opinio preskaŭ unuanima ke la teksto estas kopio de pli antikva greka testo citita ankaŭ de Justino Martiro kaj de Ireneo de Liono. Angla esploristo Frédéric Scrivener hipotezas ke Ireneo, atinginte Lionon el Izmiro 170 ĉirkaŭ, kunportis la originan tekston el kiu poste estis kopiita la kodekso Beza.

La kodekso estis en Liono en la 9-a jarcento kiam oni ĝin restaŭrigis. Dum diversaj jarcentoj ĝi restis en biblioteko de la monaĥejo de Sankta Ireneo de la sama franca urbo; sed dum la religiaj militoj de la 16-a jarcento, pliprecize en 1562, la monaĥejo estis disrabita kaj la manuskripto forigita de francaj kalvinistoj kaj fine finiĝis tramanen de Teodoro Beza amiko kaj posteulo de Kalvino. Tiu ĉi finfine komentis ke la kodekso estis delongatempe neutiligita en la monaĥejo. Ŝajnas, tamen, ke la kodekso estis uzita en 1546 dum la Koncilio de Trento: tio, laŭ fakuloj, pro la fakto en la Konciliaj tekstoj estas latine citata versego de la greka ĉapitro 21 de Johano, ĉeesta nun en tiu kodekso. Teodoro Besa donacis la kodekson al la Universitato de Kembriĝo en 1581, kie nun estas konservata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1995) The Text of the New Testament: An Introduction to the Critical Editions and to the Theory and Practice of Modern Textual Criticism. Grand Rapids: William B. Eerdmans Publishing Company, 109. ISBN 978-0-8028-4098-1. 
  2. Hans-Josef Klauck, Apocryphal Gospels: An Introduction, Continuum International Publishing Group, 2003, ISBN 978-0-567-08390-6, pp. 9-10.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]