María Blanchard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Blanchard
Persona informo
Naskonomo María Eustaquia Adriana Gutiérrez-Cueto Blanchard
Aliaj nomoj María Blancardette
Naskiĝo 6-an de marto 1881 (1881-03-06)
en Santandero
Morto 5-an de aprilo 1932 (1932-04-05) (51-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Académie Vitti
Familio
Frat(in)o Aurelia Gutiérrez-Cueto Blanchard
Parencoj Germán Cueto
Concha Espina
Antonio Quirós
Matilde de la Torre
Okupo
Okupo pentristo
vdr

María Gutiérrez BLANCHARD (erare vortumita kiel denaska María Gutiérrez Cueto, sed tiuj estis la patraj familinomoj,[1]do, ĉiuokaze María Gutiérrez-Cueto Blanchard, Santandero,[2] 6a de marto 1881-Parizo, 5a de aprilo 1932)[3] estis hispana pentristino konata per persona stilo de kubismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

María Blanchard naskiĝis en familio de nova burĝaro nordhispana, filino de Enrique Gutiérrez-Cueto, el Cabezón de la Sal, kaj de Concepción Blanchard y Santiesteban, el Biarritz. La familio Gutiérrez-Cueto Blanchard, havis jam du filinojn kiam naskiĝis María, nome Aurelia kaj Carmen; poste naskiĝos alia filino Ana. Temis pri familio riĉa kaj klera. María naskiĝis kripla, eble konsekvence de la falo de sia patrino graveda. Tiu misformo rezultinta de kifoskoliozo kun duobla devojiĝo de spino, kondiĉigos grandan parton de ŝia vivo.[4][5][1]

Kuraĝigita de sia familio, en 1903 ŝi veturis al Madrido por edukiĝi en la studo de Emilio Sala,[1] kies precizeco en desegnarto kaj kolorriĉo influos sur siaj unuaj komponoj. La venontan jaron mortis lia patro kaj la tuta familio translokiĝis al Madrido, kaj fiksigis sian loĝejon en la strato Castelló n.º 7.

En 1906 ŝi venis al la studio de Fernando Álvarez de Sotomayor kaj partoprenis en la ekspozicio de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando. Du jarojn poste ŝi partoprenis denove, kaj atingis la trian medalon de pentrarto per la verko "Los primeros pasos" (La unuaj paŝoj). Tiun jaron ŝi translokiĝis al la ateliero de Manuel Benedito. La lokaj aŭtoritatoj havigis al ŝi stipendion por studi en Parizo.[1]

En Parizo[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekveturis al Parizo en 1909, kie ŝi tuj aprezis la liberecon. Ŝi venis al la Akademio Vitti ricevi la instruadon de Hermenegildo Anglada Camarasa kaj Kees van Dongen[6] kiuj orientigis ŝian laboron al la koloro kaj la esprimpovo, forgesante la limigojn de la akademiisma pentrarto en kiu ŝi komencis sian karieron. En la akademio ŝi konis kaj amikiĝis kun Angelina Belova, juna rusa artistino, kun kiu somere samjare ŝi veturis al Londono kaj Belgio, kie ili koincidis kun Diego Rivera.

Kubisma kompono, 1916-1919. Oleo kaj kolaĝo sur tolo, 154 x 114 cm. Madrido, Muzeo Reĝino Sofia.

Reveninte, ŝi kunloĝis en loĝejo kaj studio en la nº 3 de la Rue Bagneux kun Angelina kaj Diego. La venontan jaron (1910), ŝi venis al la akademio de María Vassilief, rusa pentristino kiu konigis al ŝi la kubismon, kaj kun kiu ŝi poste kunloĝos. Ŝi prezentiĝis al la nacia ekspozicio de Belarto per Ninfas encadenando a Sileno (Nimfoj katenante Silenon), kaj akiris duan medalon, kio markis la agnoskon al ŝia talento. Post tiu restado en Parizo, ŝi loĝis iom en Granado, sed ŝi ricevis por reveni al Parizo alian stipendion de 1500 pesetoj por du jaroj. Reveninta al Parizo en 1912, ŝi instaliĝis en la kvartalo Montparnasse, en la nº 26 de la Rue du Départ kaj kunhavis domon kaj studion kun Diego Rivera kaj Angelina Belova. En tiu dua pariza restado María kontaktis kun la cirklo de la kubisma avangardo, speciale kun Juan Gris kaj Jacques Lipchitz.[7]

La komuniantino, 1914. Oleo sur tolo, 180 x 124 cm. Madrido, Nacia Muzeo Reĝino Sofia.

En 1915, inter la 5a kaj 15a de marto, Ramón Gómez de la Serna organizis en Madrido la ekspozicion Pintores íntegros en la Salono de Moderna Arto de la strato Carmen, en kiu ekspoziciis ankaŭ Diego Rivera, Agustín Choco kaj Luis Bagaría; tiu ekspozicio ricevis mokojn kaj protestojn el la publiko kaj el kritikistoj.[1] Poste, la pentristino dum ioma tempo estis instruistino de desegno en Salamanko, kio rezultis en malakcepto kaj humiligo fare de la lernantoj, kio kondukis María Blanchard al definitiva setlado en Parizo (ŝi neniam revenos al Hispanio).[1][4]

Ŝi revenis en Parizo al studioj abandonitaj de artistoj disigitaj de la milito kaj ekpentris sur feloj, hejmaj iloj kaj ujoj, eĉ kafmueliloj. María ekspoziciis en la venontaj jaroj por gravaj galeriistoj kun Jean Metzinger kaj Lipchitz.

María Blanchard, 1916–18, Aĵpentraĵo kun ruĝa lampo, oleo sur tolo, 115.6 × 73 cm.

María Blanchard neniam alvenis al la totala malkompono de la formo, karaktera de la analiza kubismo, sed ŝi ricevis la kubisman influon kaj asimilis ĝin en sia pentromaniero de buntaj koloroj[1]. Famas kelkaj el ŝiaj tiamaj pentraĵoj, kiel "Virino kun ventumilo" (1916, Muzeo Reĝino Sofia), "Aĵpentraĵo" (1917, Fundación Telefónica) aŭ "Virino kun gitaro" (1917, Muzeo Reĝino Sofia), kiuj montras ekzemplojn de la intensa studado kiun ŝi faris pri la "anatomio de aĵoj" kaj de la pezo de la koloro en sia pentraĵo. Post tiu etapo ŝi revenis al figurativaj teknikoj sen abandoni la influon de la avangardoj.

La efikoj de la Unua Mondmilito okazigis ian revenon "al ordo" dekomence en Italio, tra la grupo "Valori Plastici", en Germanio tra la movado "Nova Objektiveco" kaj en aliaj eŭropaj landoj, tra unuopaj kontribuoj. La grupo de artistoj kiuj aperis en Francio estis nomitaj La fuĝintoj el kubismo (en Tabarant en Vauxcelles). María Blanchard, same kiel la aliaj kubismaj pentristoj, sekvante tiun tendencon ekspoziciis en la Salono de la Sendependuloj de Parizo tri verkojn: Nature morte, Nature morte kaj L'Enfant au berceau, jam posedaĵoj de Léonce Rosenberg, komercisto de la artistino, sed en tiu jaro, 1920, ili rompis rilatojn.

Ŝi ekspoziciis en la kolektiva montro Kubismo kaj Novkubismo organizita de la gazeto Seléction en Bruselo, kie ŝi kontaktas kun la grupo de komercistoj nomita Ceux de Demain formita de Jean Delgouffre, Frank Flausch kaj Jean Grimar, kiuj zorgis pri ŝia verkaro kelkajn jarojn poste kaj konstituos la cirklon de amikoj en kies familieca etoso ŝi sentos sin sekura. Ŝi prezentis en la Salono de la Sedependuloj de Parizo en 1921[8] tri pentraĵojn kaj du desegnojn. Sendube unu de la tiam titolitaj FigureIntérieur, estas tiu nun konata kiel La komuniantino, verko konsiderata komencita en 1914 dum sia restado en Madrido, sed eble temas pri kopio, labormetodo kutima ĉe la artistino.

Nature morte, 1922. Oleo sur tolo, 63 x 81 cm. Madrido, Muzeo Reĝino Sofia.

Diego Rivera foriris definitive al Meksiko, kio okazigis al Angelina Belova profundan depresion kiu apartigis ŝin el María. Ŝi instaliĝis en malgranda domo, en la numero 29a de la Rue Boulard, proksime al la loĝejoj de André Lhote kaj de la familio Rivière. Gerardo Diego konis ŝin dum sia restado en Parizo. Ŝi prezentiĝis denove en la Salono de la Sendependuloj de Parizo en 1922 per du verkoj nome La femme au chaudron kaj La femme au panier, kaj same akiris grandan sukceson de kritiko.

Ŝi ekspoziciis dudek unu verkojn en la Galerio Centaure de Bruselo inter la 14a kaj 25a de aprilo 1923, organizita de Ceux de Demain; la prezentado de la katalogo estis zorgita de ŝia amiko kaj pentristo André Lhote; la kritikoj estis laŭdaj, pro kio oni malfermis al ŝi gravan merkaton en Belgio. Ŝi kontraktis kun sia komercisto Lheon Rosemberg, kio okazigis ian ekonomian sekurecon. Ŝi ekspoziciis por la lasta fojo en la Salono de la Sendependuloj de Parizo montrante kvar pentraĵojn, Portrait , Portrait, Femme assise kaj Le buveur.

Juan Gris, Portreto fare de Amedeo Modigliani. Juan Gris faris fortan influon super la vivo kaj verkaro de Marie Blanchard.

Distancita de Juan Gris de antaŭ jaroj, lia morto en 1927[1] okazigis al ŝi grandan doloron, kiu rezultis en forta depresio.[4] Ŝi serĉis konsolon en la religio kun apogo de la pastro Alterman, kiun li konis tra komunaj amikoj. Estis etapo de mistikismo, de religia dediĉo, kiu eĉ konsdukis ŝin al la ideo monaĥiĝi, kion la propra Alterman kontraŭis. Spite tiujn religiajn personajn krizojn, María plue pentris senlace.

Lia kuzo, Germán Cueto, skulptisto, instaliĝis je instigo de la pentristino en Parizo kun sia edzino, Dolores Velázquez kaj du infanaj filinoj. Tiu familio estos konsolo por ŝia soleco kaj María ege aprezos siajn nevinojn Ana kaj Mireya, kiujn ŝi portretis en kelkaj verkoj. Tiam loĝis en Parizo ankaŭ alia kuzino, nome Julia kromnomita La Peruana (La peruanino). Tiel ŝi sukcesis krei ian familian etoson. Ŝi ekspoziciis denove en la Galerio Centaŭro de Bruselo, kaj faris tiam bonana analizon de ŝia verkaro la kritikisto Waldemar Georges.

María laboris senlace, spite malsanon, kaj fizike ege elĉerpita kaj laŭ Isabel Rivière tre malzorga pri sia aranĝo. Ŝia fratino Carmen translokiĝis kun sia edzo Juan de Dios Egea, diplomato kaj kun tri infanaj filoj al Parizo en 1929, kio konstituis neelteneblan pezon por María. Krome ŝiaj fratinoj Ana kaj Aurelia pasigis longajn tempoperiodojn kun ŝi. Tiu familia ŝarĝo, kvankam okazigas aman etoson al la artistino, okazigis al ŝi ankaŭ troan ekonomian postulon, kio damaĝis ŝian menson kaj sanon.

La bretonne (La bretonino), 1928-1930. Paŝtelo sur papero sur kartono sur tolo. Madrido. Museo Nacional Centro de Arte Reina Sofía.

María vivis angorajn momentojn pro la pezego de la malsano kaj la familian ekonomian postulon; ŝiaj fratinoj tute malkonsciaj eĉ intencis sendi tien la patrinon, kion tute malakceptis la artistino. [9] María devis lombardi la familiajn arĝentaĵojn por fronti la novan familian situacion. Spite sian malsanan staton, ŝi veturis al Bruselo kaj poste al Londono. Ŝi ekspoziciis en la galerio Vavin de Parizo. Pentris San Tarcisio, de profunda kaj aŭtenta religia sento. La 26an de majo 1930, Paul Claudel vizitis ŝian studion, kaj li kortuŝiĝis pro tiu religia pentraĵo al kiu li dediĉos en 1931 poeziaĵon.

María estis elektita por partopreno en montro de franca arto kiu turneis tra urboj de Brazilo kaj estis elektita ankaŭ por la ekspozicio Pintores Montañeses okazigita en la kultura asocio Ateneo de Santandero (de sia naskoloko) ekde aŭgusto. María estis elĉerpita fizike kaj psike.[10] Ŝi mortis la 5an de aprilo 1932 estante 51-jaraĝa[1] kaj ŝia entombigo estis malsolena, en la tombejo de Bagneux, akompanata de Francisco Pompey, André Lhote, César Abín, Angelina Belova, Isabel Rivière kaj parto de sia familio; kaj kun ili senhejmuloj kiujn la artistino estis helpinta laŭlonge de multaj jaroj. Kiam Federico García Lorca konis ŝian morton, dediĉis al ŝi en tiu sama jaro prelegon en la Ateneo de Madrid, nome Elegía a María Blanchard.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Profile, spanish-art.org; alirita la 11an de majo 2020.
  2. "Speaking of Maria Blanchard (Diane Kendig)". www.wordgathering.com. alirita la 19an de aprilo 2016.
  3. López Sobrado, Esther. "María Gutiérrez-Cueto Blanchard". Diccionario biográfico España (hispane). Real Academia de la Historia; alirita la 11an de majo 2020.
  4. 4,0 4,1 4,2 "Spanish Painters: María Blanchard (1881–1932)". www.spanish-art.org. Alirita la 11an de aprilo 2020.
  5. Phaidon Editors (2019). Great women artists. Phaidon Press. p. 64. ISBN 0714878774.
  6. María Blanchard profile, Oxford Art Online; alirita la 4a de aŭgusto 2015.
  7. M.R. (2012). "M., R. María Blanchard. (Spanish)". Arte y Parte (in Spanish). 99: 74. ISSN 1136-2006.
  8. S.L., Intro Works. "María Blanchard · Biography · Historical Avant-Garde, Modern Art Artist · Leandro Navarro". www.leandro-navarro.com. Alirita la 11an de aprilo 2020.
  9. "...Tengo cuatro bocas que alimentar, yo enferma, son cinco, ¿Quieres más?..."
  10. Gómez de la Serna rakontis tiun momenton: «María, fuerte en su estatura contrahecha, ha minado su naturaleza, que cae enferma con una enfermedad de consunción que no hay quién pueda atajar». "Si vivo voy a pintar muchas flores", estis ŝiaj lastaj vortoj de arta deziro, "pero el 5 de abril de 1932, cuando los trenes azules del Sur llegaban llenos de flores, murió la más grande y enigmática pintora de España".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Condesa de Campo Alange (María Laffitte), María Blanchard, Madrid, Hauser y Menet, 1944.