María de Jesús Zepeda y Cosío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María de Jesús Zepeda y Cosío
Persona informo
Naskiĝo la 8an de julio 1821
Morto la 19an de marto 1857
Okupo
Okupo kantisto
vdr

María de Jesús ZEPEDA y COSÍO (la 8an de julio 1821, en Meksikurbo - la 19an de marto 1857, samloke) estis meksika komponistino kaj kantisto de la 19a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en riĉa familio de la ĉefurbo. Ĉi tio, kiu povus esti granda avantaĝo, baldaŭ fariĝis tragedio kiam, post grava akcidento, la familio perdis sian ekonomian stabilecon. En situacio de granda ekonomia streĉiĝo la patrino dediĉis sin al la plej bona edukado kiun ŝi mem povis doni al sia filino. María de Jesús montris frumaturan guston kaj tre rapidan progreson en muziko, kio pensigis ŝian patrinon pri la estonta dediĉo de la knabino al tia studo. Eble, estis malproksime en la penso de la patrino ke María de Jesús kreskos por esti la unua artistino en Meksiko.

La knabino ricevis siajn unuajn lecionojn de profesiulo ĉe José María Oviedo. Baldaŭ la talenta instruisto kaptis la bonajn naturajn dotojn kaj la grandan dediĉon de la lernantino. Li prezentis ŝin en familiaj kaj privataj kunvenoj en kiuj la voĉo de María de Jesús ravis la ĉeestantojn per sia harmonio.

Tamen, en Meksiko ankoraŭ ne venis la tempo en kiu tia ĉi kapablo ĉe (meksikaj) virinoj montriĝu sur la scenejo de la granda teatro. Kiam sinjorino elstaris inter siaj kunulinoj, ŝia voĉo brilis nur ĉe pliaj privataj funkcioj aŭ en religiaj festoj.

Ĝuste tiam en la urbo iris granda projekto por formi kompletan orkestron kaj koruson por la solenaĵoj okaze de Kristnasko. En la elekto de voĉoj ili ne forgesis fraŭlinon Cepeda, kiu estis jam dekok-jara. En la granda evento ŝi kantis akompanita de la fama irlanda pianisto, violonisto kaj komponisto Williams Vicent Wallace. La komentoj pri la prezentado estis ke “la dolĉa voĉo de María de Jesús Cepeda igis la volbojn de la templo sonori per sia harmonia kaj delikata kanto”…”ŝi inspiris en la animo de la spektantoj subliman senton de la granda mistero”.

La fama kontralto Adela Césari de Roca aŭdis Marían de Jesús, enamiĝis al ŝia belega voĉo kaj decidis pligrandigi ŝiajn meritojn, perfektigante ŝiajn elstarajn naturajn dotojn.

Tiam (1841) María de Jesús Cepeda jam publikigis la unuan el siaj valsoj titolitan “Vals de los Lamentos”, “kiu montras la ekziston de simpla kaj baza harmonio, kie regas la transiro inter la toniko kaj la dominanto”. La sekvan jaron ŝi publikigis la duan Valson speciale “dediĉitan al mia amikino kaj instruistino Adela Césari de Roca”. “En tiu ĉi dua valso oni observas pli grandan harmonion”.

Dum tiu ĉi artisto “estis naskita”, alia bato al la ekonomia vivo de la familio forprenis la ceteron de ilia havaĵo. Eble tio decidigis ŝin komenci instrui knabinojn.

La fama pariza kantistino Anaide Catellan-Gianpietro de la Itala Opero, tiutempe instalita en Meksiko, donis kelkajn instruojn al María de Jesús Cepeda kaj invitis ŝin aliĝi al la Operkompanio. Ŝi akceptis kaj havis grandan sukceson en sia interpreto de Lucrezia Borgia de Donizetti, kaj Beatrice di Tenda de Bellini, opero, ĉi tiu lasta, kiu ĝenerale ne estis ŝatata en premieroj de alia sezono, sed “estis merito de fraŭlino Cepeda fari ĝin ne nur agrabla, sed vere populara”.

María de Jesús Cepeda daŭre prezentiĝis en spektakloj kaj koncertoj, ĉiam akompanita de aplaŭdoj, laŭdoj kaj nomumita kiel la “unua meksika artistino”. Gorĝa malsano tenis ŝin for de la scenejoj ĝis kiam surprize kaj tute neatendite ŝi forpasis je sia 36 jaraĝo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 191 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pareyón, Gabriel (2001). Diccionario Enciclopédico de Música en México Tomo 2. Jalisco: Universidad Panamericana. p. 1128. ISBN 968-5557-82-9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]