Marcel Boubou
Aspekto
Marcel Boubou | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1892 en Beaugency |
Morto | 18-an de septembro 1942 (49-jaraĝa) en Aŭŝvico |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)o | Henri Boubou (en) |
Okupo | |
Okupo | lerneja majstro |
Marcel BOUBOU (Marcelo BUBU), naskiĝis en Beaugency (franca departemento Loiret) la 22-an de septembro 1892, mortis la 18-an de septembro 1942 en la koncentrejo Aŭŝvico, estis franca instruisto, aktiva en la laborista esperantista movado ĝis la dua mondmilito.
Ekde 1921 Boubou estis tre aktiva en SAT, kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj en Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO). Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado.
En 1931 li forlasis SATon okaze de la komunista skismo por agadi en la kadro de la IPE-movado.
Pro sia partumo al la kontraŭnazia rezistado li estis arestita jam en oktobro 1940. La 6-an de julio 1942, li estis sendita al la koncentrejo de Aŭŝvico, kie li pereis la 18-an de septembro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Cours rationnel et complet d'espéranto (kun Jozefo Habert), 1921
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Historio de SAT 1921-1952. Paris: SAT 1953, 152 p.
- Lins, Ulrich. La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. 1988, 568 p. ISBN 5-01-003136-1
- Schwarz, Adolf. Survoje al Internacia de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Sofio 1992, 223 p.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Slipo en arĥivoj pri franca rezistantoj Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio (en la franca), listo de politikaj malliberuloj en Aŭŝvico
- Biografia vortaro "Le Maitron" (en la franca) pri laborista movado