Marco Lucchesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marco Lucchesi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1963 (1963-12-09) (60-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalaEsperanto vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federacia Universitato Fluminense vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • poeto • romanisto • esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marco Americo LUCCHESI, pli konata kiel Marco Lucchesi aŭ esperantigite kiel Marko Lukezi, (naskiĝis la 9-an de decembro 1963 en Rio-de-Ĵanejro[1])estas brazila verkisto, esperantisto kaj profesoro de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro.[2]

Lucchesi havas vastan konon pri pli ol 20 lingvoj kaj kreis artefaritan lingvon nomatan Laputar. Kiel verkisto li havas laborojn kiel poeto, romanisto, memoristo, eseisto, tradukisto kaj eldonisto kaj ricevis multajn gravajn premiojn.

En 2011 li fariĝis membro de la Brazila Beletristika Akademio[3] kaj en 2018 li estis elektita kiel ĝia prezidanto[4], kun renovigitaj mandatoj en 2019, 2020 kaj 2021[5].

Li estas aparte konata pro sia defendo de homaj rajtoj. Sub lia gvido konstante okazas edukaj kaj literaturaj projektoj en malriĉaj kvartaloj kaj prizonoj. En sia parolado dum la enposteniĝa ceremonio kiel prezidanto de la Brazila Beletristika Akademio por 2021, li diris:

Citaĵo
 La brazilaj institucioj bezonas malfermi siajn pordojn kaj fenestrojn. Kaj fariĝu ili pli koloraj kaj diversaj, per la ĉeesto de afrikdevenintoj kaj anoj de la originalaj popoloj. Agnoski la diferencon signifas vastigi la emancipiĝon, batali la rasismon kaj demokratiigi la Respublikon. Ni ne volas la entropion de la Samo: ĉiuj ni estas brazilanoj. La nostalgio de la Plio ne retroiras. La estonteco kreskas en la spegulo. Kun mistera vizaĝo kaj abunda sino. Plene femina. Ekas doloroj de la akuŝo. Ni sentas ekde nun ĝian belecon. 

Kiel profesoro. Lucchesi instruas komparan literatursciencon kaj teorion de literaturo.

Brazila Beletristika Akademio[redakti | redakti fonton]

Marco Lucchesi estas la sepa okupanto de la Seĝo n-ro 15 de la Brazila Beletristika Akademio. Li estis elektita por tiu seĝo la 3-an de marto 2011, kiel posteulo de la verkisto Fernando Bastos de Ávila. Li estis enpostenigita en la 20-a de majo 2011, akceptita de la akademiano Tarcísio Padilha. En 2018 li fariĝis prezidanto de la Akademio kaj estis ripete reelektita por la mandatoj de 2019, 2020 kaj 2021.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lucchesi lernis Esperanton dum sia junaĝo. Li publike subtenas Esperanton, kvankam neniam aktivis en la Esperanto-movado. Lian scipovon pri la lingvo, konservitan tra jardekoj, li esprimis per dudekminuta diskurso verkita kaj legita de li en 2021[6].

Dum la fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 24-an de julio 2021, estis anoncita la akcepto de Lucchesi kiel nova membro en la Honora Patrona Komitato de UEA.[7]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  1. Bizâncio (1997), finalulo de la Premio Jabuti 1999
  2. Alma Venus (2000)
  3. Poemas reunidos (2001), finalulo de la Premio Jabuti 2002
  4. Sphera (2003), gajninto de la Premio de Poezio Da Costa e Silva 2004, dua loko de la Premio Jabuti 2004, antaŭfinalulo de la Premio Portugal Telecom 2004
  5. Meridiano celeste & bestiário (2006), gajninto de la Premio Alphonsus de Guimarães 2006, finalulo de la Premio Jabuti 2007
  6. Clio (2014), dua loko de la Premio Jabuti 2015
  7. Hinos matemáticos (2015)
  8. Rebis. Brasília: Poexílio (2017), elektitaj poemoj en speciala eldono, 2-a eldono en 2018 kiel bitlibro
  9. Antologia de Marco Lucchesi (2018), eldonita kiel sonlibro
  10. Mal de amor (2018)
  11. Domínios da insônia. Novos poemas reunidos (2019)

Poemoj en la itala[redakti | redakti fonton]

  1. Poesie (Roma: 1999), gajninto de la Premio Cilento 1999 kaj de la Premio Marcello Binacchin 2000
  2. Lucca dentro (Lucca: 2002)
  3. Hyades (San Marco in Lammis: 2004)
  4. Irminsul (Lucca: 2014)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  1. O dom do crime (2010), gajninto de la Premio Machado de Assis 2011, dua loko de la Premio Brasília 2012, finalulo de la Premio São Paulo 2011
  2. O bibliotecário do imperador (2013), gajninto de la Premio Machado de Assis 2013, finalulo de la Premio São Paulo 2014

Ludecaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazati dir Härstä Laputar/Rudimentos da língua laputar (proposta patafísica) (2015), reviziita eldono kiel bitlibro en 2018 (artefarita lingvo)
  2. Catálogo da Biblioteca do Excelentíssimo Senhor Marquês Umbelino Frisão (2017), reviziita eldono kiel bitlibro en 2018 (pseŭdobiblio)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2021 aperis en Esperanto kolekto de tradukitaj poemoj kaj originala parolado kun titolo "Alivorte". Ĝi estis publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org (uea.org/teko/libroj).[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]