Margarita Manso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margarita Manso
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1908 (1908-11-24)
en Provinco Valadolido,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 28-an de marto 1960 (1960-03-28) (51-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Margarita MANSO Robledo (Valadolido, 26-a de novembro 1908 - Madrido, 28-a de marto 1960) estis hispana pentristino de la Generacio de la 27-a kaj membro de la virina grupo konata kiel Las sinsombrero (La senĉapelulinoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia familio instaliĝis en Madrido, kie ŝia patrino laboris kiel kudristino.[1] Ŝi estis moderna junulino, artostudenta kaj kosmopolita. Li studis en la Akademio de Sankta Fernando de Madrido, kie estis ŝia profesoro Julio Romero de Torres. En la Akademio studis ankaŭ Maruja Mallo, kun kiu amikiĝis kaj Alfonso Ponce de León. Ŝi apartenis al amikara grupo de Mallo, Federico García Lorca, kiu dediĉis al ŝi romancon Muerto de amor de sia Romancero gitano kaj Salvador Dalí. Famas anekdoto de la vizito de tiu grupo al la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Ĉar estis malpermesita enirejo de virinoj, Mallo kaj Manso maskiĝis kiel viroj kaj tiel ili povis viziti la monaĥejon.[2]

Ŝi apartenis al virina grupo konata kiel Las sinsombrero (La senĉapelulinoj), nomo per kiu oni konas la virinojn kiuj ludis gravajn rolojn en la Generacio de la 27-a. Ŝi edziĝis en decembro 1933 al scenejisto de la teatra trupo La Barraca kaj pentristo Alfonso Ponce de León, kolego en la Akademio San Fernando, kiu fakte portretis ŝin. Ponce de León aliĝis al Falange Española kaj mortis murdita en Madrid post la puĉo de la 18-a de julio 1936. Jarojn poste ŝi edziniĝis al kuracisto Enrique Conde Gargollo, aliĝinta al la diktatura reĝimo. Sekve, ankaŭ Manso aliĝis al la falangista partio, iĝis bigota virino kaj kaŝis sian pasintecon, tiel ke eĉ ŝiaj filoj ne konis la junulinecon de sia patrino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Manso estis pentristino de la Generacio de la 27-a, muzo por Dalí kaj Alfonso Ponce de León inter aliaj. Krome, ŝi partoprenis en la agitado de "sinsombrerismo" (senĉapelulismo) kun aliaj naŭ virinoj. Las sinsombrero (La senĉapelulinoj) estas nomo kiu devenas de anekdoto protagonistigita de Maruja Mallo, Margarita Manso, Salvador Dalí kaj Federico García Lorca, kiuj opoziciis al tradicia kutimo de burĝulinoj vesti ĉapelon kaj per improvizado senĉapeluĝis meze de la Sunpordo okazigante gapadon al preterpasantaj normaluloj.

Manso ege suferis pro la Hispana Enlanda Milito. Unue la insurekciintaj dekstruloj murdis Federico García Lorca, kiun Margarita ege admiris. Poste ekziliĝis ŝia fratino Carmen kaj ŝia nevo Carlos al Meksiko, kaj tien venis ankaŭ ŝia patrino. Kaj finfine, la 20an de septembro 1936 ŝia edzo estis arestita ĉe la hejma pordo kaj enkarcerigita. Naŭ tagojn poste, lia kadavro estis trovita ĉe ŝoseo de Vicálvaro. Kelkajn tagojn poste, ankaŭ la patro kaj du fratoj de Alfonso estis murditaj en Madrido.

Ĉio tio okazigis al Margarita fortan nervozan krizon, ŝi fuĝis el Hispanio al Italio, precize al banloko Salsomaggiore proksime de Parma, kun sia pli juna fratino María Luisa, edzino de la pentristo Francisco Maura, kiu mortis kelkajn jarojn poste. En 1938, Margarita revenis al Hispanio kaj instaliĝis en la zono kontrolita de la frankisma tendaro, nome en Burgoso, kie ŝi estis akceptita de la etoso de la poeto kaj intelektula falangisto Dionisio Ridruejo, amiko de Ponce de León. Dum sekvaj jaroj Margarita desegnis kaj ilustris afiŝojn kaj dekoraciojn por teatraĵoj kiujn Ridruejo reĝisoris en Burgoso.

Sed Margarita estis emocie kaj vive venkita. En 1940, ŝi edziĝis al kuracisto Enrique Conde Gargollo, de forta frankisma sinteno, kiu poste zorgis pri la publikigo de la kompletaj vekoj de la faŝista estro José Antonio Primo de Rivera. Manso iĝis virino bigota kaj falangista. La ceteron de sia vivo ŝi kaŝis sian pasintecon. sian amikecon kun Lorca, Dalí kaj Mallo, kaj sian deziron ŝanĝi la mondon. Ŝi mortis en 1960, 51jaraĝa, pro mamkancero.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gibson, Ian: Lorca-Dalí: el amor que no pudo ser. pp. 146-149.
  • kolektiva: Escritoras y figuras femeninas (literatura en castellano). ArCiBel Editores.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. López Sobrado, Esther: Las pasiones de Santiago Ontañón. Burgos: Gran Vía, 2007; p.66.
  2. Historia de España: Vol. 40 República y Guerra Civil. Madrid: Espasa Calpe, 2004, p. 481.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Margarita Manso en la hispana Vikipedio.