Mariann Fischer Boel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mariann Fischer Boel [maˈri̯an ˈfɪʃɐ ˈboːl], naskiĝinta la 15-an de aprilo 1943 en Aasum sur la insulo Fyn, estas dana politikistino. Ŝi inter alie estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidas la fakojn agrikulturo kaj kampara progresigo. Mariann Fischer Boel estas membro de la liberala partio Venstre de Danio.