Marianna Bottini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianna Bottini
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1802 (1802-11-07)
en Luko
Morto 25-an de januaro 1858 (1858-01-25) (55-jaraĝa)
en Luko
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Marianna BOTTINI (1802-1858) estis itala harpisto, instruisto kaj komponistino. Ŝi estis filino de la nobelo Sebastiano Motroni-Andreozzi kaj lia edzino Eleonora Flekestein.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi kantis, ludis harpon kaj pianon, kaj de frua aĝo ankaŭ estis fekunda komponistino de diversaj muzikĝenroj, inkluzive de muziko por salonoj kaj sanktaj verkoj.

Kvankam ŝi estas ĝenerale konata kiel Marianna Bottini, ŝi uzis la inicialojn de sia fraŭla nomo MMA por subskribi siajn verkojn kaj notojn, ĉar multe de ŝia muziko estis skribita antaŭ ol ŝi edziniĝis (1823) kaj prenis la nomon de sia edzo, la markizo Lorenzo Bottini, elstara politika figuro. La plej multajn el siaj verkoj ŝi komponis inter la aĝoj de 13 kaj 20.

Ŝi studis kontrapunkton ĉe la majstro Domenico Quilici, grava muzika personeco en ŝia naskiĝurbo Lucca, kaj la unua direktoro de la Nova Kortega Kapelo de la urbo. La ligo inter la juna Marianna kaj ŝia instruisto etendiĝis ankaŭ al interpretado. Fakte, kelkaj el la sanktaj pecoj de Marianna, ekzemple ŝia “Moteto por soprano kaj orkestro” (1818) kaj “Qui Tollis” kaj “Quoniam” por baso kaj orkestro (1819), estis inkluditaj en pli grandaj verkoj fare de ŝia instruisto. La titolpaĝo de la partituroj inkluzivas ĉi tiujn vortojn: "uzota en la Meso fare de Quilici". Samtempe, el la komentarioj sur la manuskriptoj de la verkoj de Quilici, oni povas konstati, ke ili estis verkitaj por esti luditaj de Marianna mem.

Marianna Bottini estis akceptata kiel "honora majstra komponisto" ĉe la Accademia Filarmonica di Bologna (1820), prestiĝa kaj ekskluziva muzikunuiĝo kaj institucio, al kiu ĉiu muzikisto kaj komponisto aspiris.

Unu el la komponaĵoj kiujn ŝi alsendis por la agnosko de la Akademio estis ŝia Rekviema Meso (1819) komponita memore al ŝia patrino. Du jarojn poste, ŝi prezentis novajn verkojn al la Akademio, pro kiuj ŝi ricevis laŭdon "pro tia inspira muziko”.

Inter ŝiaj komponaĵoj estas almenaŭ unu klarnetkonĉerto kaj pluraj ĉambraj verkoj por diversaj instrumentoj, inkluzive de kvarteto por du violonoj, klarneto, kaj baso.

Krom la Rekviema Meso, unu el la plej gravaj sanktaj verkoj de Marianna Bottini estas la “Meso por kvar voĉoj kaj plena orkestro”, verkita en 1822, kune kun la “Moteto” kaj la “Simfonio por plena orkestro”, por la Festo de Sankta Cecilia. Fakte, Marianna elstaras kiel la sola virino komponisto kiu havis la honoron vidi siajn verkojn prezentitaj en tri solenaj diservoj festitaj de la Frateco de Santa Cecilia honore al la sanktulino.

En sia taglibro, Marianna sugestas ke ŝiaj intensaj muzikaj interesoj ombris ŝiajn pliajn studojn, kaj pro tio ŝi havis sentojn de neadekvateco.

Marianna iĝis edzino, kaj poste patrino, kaj evidentiĝas pro la malpliiĝanta nombro da verkoj en ĉi tiuj jaroj, ke ŝia atento iom post iom turniĝis al la administrado de la familia biendomo.

Ŝia bopatrino Tereza estis talenta kantistino kaj harpisto. Marianna kaj ŝia bopatrino amasigis, tra la jaroj, imponan kolekton da manuskriptoj kaj partituroj de diversaj komponistoj kaj de diversaj ĝenroj. La tuta kolekto troviĝas ĉe la biblioteko de la Istituto Musicale “Luigi Boccherini en Lucca.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 136 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elena kaj Gerardo, nesurscenigita opero, 1822
  • In sacred hymns por tri voĉoj, blovinstrumentoj, basso continuo, 1819
  • Briseis (C. Moscheni) cantata pfor tri voĉoj, ĥoro, orkestro, 1820
  • Cantiamo Pastori cantata por 5 voĉoj, orkstro
  • Motet por unu voĉo, orkestro, 1818
  • Qui Tollis por unu voĉo, ĥoro, orkestro, 1818
  • Messa da Requiem por 4 voĉoj, orkestro, 1819
  • Motet por unu voĉo, orkestro, 1819
  • Quoniam por baso kaj orkestro, 1819
  • Qui Tollis por baso kaj orkestro, 1819
  • Stabat Mater por 3 voĉoj, 1819
  • Te Deum por 3 voĉoj, 1819
  • Stabat Mater por voĉoj 3, 1820
  • Mass por Saint Cecilia por 4 voĉoj, orkestro, 1822
  • Motet por Saint Cecilia por unu voĉo, orkestro, 1822
  • Mag por 4 voĉoj, orkestro, after 1823
  • Miserere por 3 voĉoj, basso continuo, 1824
  • Crucifixus por 2 voĉoj, continuo
  • Dixit Dominus por 5 voĉoj, orkestro
  • Domino ad adjuvandum por 4 voĉoj, orkestro
  • Symphonie por orkestro, 1818
  • Symphonie por blovinstrumenta bando, 1819
  • Clarinet concerto
  • Piano concerto "Concertone", 1822
  • Quartet por harpo, piano, klarineto kaj korno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]