Saltu al enhavo

Marie-Joseph Cassant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Joseph Cassant
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1878 (1878-03-06)
en Casseneuil
Morto 17-an de junio 1903 (1903-06-17) (25-jaraĝa)
en Lévignac
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marie-Joseph CASSANT (naskiĝinta la 6-an de marto 1878 en Casseneuil/Lot-et-Garonne mortinta la 17-an de junio 1903 en Bellegarde-Sainte-Marie/Haute-Garonne) estis franca trapisto kaj beatulo (festotago estas la 17-a de junio).

Estante nevo de du monaĥinoj li frekventis en sia naskiĝloko religian lernejon kaj sentis jam en la aĝo de 14 jaroj la deziron iĝi pastro. Laŭ instigo de la loka paroĥestro li eniris en la 5.12.1894 la trapistan konventon je Bellegarde-Sainte-Marie akceptante la ordenan nomon Marie-Joseph. La solenan duan religian voton li faris en la 24.5.1900. En la 22.2.1902 li iĝis diakono kaj en la 12.10.1902 li ordinitis pastro. Nur ok monatojn pli poste li mortis je tuberkulozo. Pri sia sanecstato li ne devis soldati.

Gravegis por la spirita kuro de Cassant lia novicadmajstro André Malet, kiu poste iĝis abato. Cassant ankaŭ tre ŝatitis fare de la kunfratoj kiel ulo ekvilibra kaj ridetanta. Estis lia idealo vivi en la nuno pacience, espere, karitate laŭ la moto Tout pour Jésus, toŭt par Marie (ĉion por Jesuo, ĉion pere de Mario). Laŭdire li asertis ke monaĥa vivo signifas ĉiam plia kaj plia memrezigno.[1]). La kruelan tuberkulozan suferojn li eltenis kiel personan krucvojon.

Publika antaŭsciigo

[redakti | redakti fonton]

En 1926 oni atentiĝis unuafoje pri li post eldono de libreto fare de lia klostro (Deux fleurs du Désert: pri li kaj Pierre Vigne). Aperis en 1938 samledoniste L’âme cistercienne du Père Marie-Joseph Cassant (d’après ses notes inédites) de Marie-Étienne Ĉenevière . En 1950 publikigis Marguerite Dufaur Sous le signe de Dieu. Le Père Joseph Cassant, trappiste (Paris, Spes, 1950, kun antaŭparolo de kardinalo Jules Saliège). Proceso pri beatuliĝo ekis en 1956 post diversaj realigitaj perpetoj kaj en 1961 dediĉis la li patro Ĉenevière la viografion L’Attente dans le silence. Le Père Marie-Joseph Cassant, O. Cist. S.O. (Paris/Loveno, Desclée de Brouwer, 1961/1981, kun antaŭparolo de Thomas Merton). La virtecon de Cassant agnoskis en 1984 lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a kiu ankaŭ beatigis lin en la 3.10.2004. Sed intertempe surmerkatigis alia skribaĵo pri li, nome: Robert Masson, Joseph Cassant. Les inaperçus de Dieu (Saint-Maŭr, Parole et silence, 2001). En 2006 wurde Klostro Bellefontaine eldonis lian leteran komercon (fare de Robert Balayé, Pierre-André Burton kaj Jean-Christophe Christophe). En 2008 verkis por li patro Jean-Christophe Christophe (post la unua libro Frère Marie-Joseph Cassant. L’instinct du bonheur, Mesnil-Saint-Loup, Éditions du Livre ouvert, 2001) la jenan libron Demeurer dans le coeur de Jésus. Bienheureux Marie-Joseph Cassant (Flavigny-sur-Ozerain, Traditions monastiques, 2008; kun antaŭparolo de Jean-Marie Couvreur).

Jean-Marie Couvreur, abato de la monaĥejo Sainte-Marie du Désert (1987-2013) ankaŭ laŭdegis la karakteron de Cassant.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Je me rappellerai toŭjoŭrs que la vie religieŭse doit être un renoncement à soi-même, du matin aŭ soir, de plus en plus grand.
  2. Il nous est bon de regarder le P. Cassant dans sa faiblesse, avec ses failles et ses manques humains. Il a pu y faire vraiment face et développer le meilleur de lui-même grâce à l’amour de Jésus qui brûlait son cœur. Il est devenu un homme totalement tourné vers Dieu, ne vivant que de Lui et pour Lui. Il est l’un de ces petits pour lesquels nous pouvons rendre grâces à Dieu car sa vie nous laisse entrevoir que le Royaume de l’Amour nous est aussi proposé, dès à présent, quelles que soient nos faiblesses, notre fragilité, notre petitesse.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christoph Elsen: Stilles Heldentum eines jungen Trappisten. Der Diener Gottes P. Maria Joseph Cassant, eldonejo Steffen, Limburg (Lahn) 1940
  • Bernard Peugniez: Le guide routier de l’Europe cistercienne. Esprit des lieux. Patrimoine. Hôtellerie, Editions du Signe, Strasburgo 2012.
  • Ferdinand Holböck: Die neuen Heiligen der katholischen Kirche. Von Papst Johannes Paul II. und Papst Benedikt XVI. in den Jahren 2003–2006 kanonisierte Selige und Heilige, Christiana-Verlag, Stein am Rhein 2011, ISBN 9783717112082, p. 107–111

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]