Mark Twain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Twain (1835-1910) en 1895 fare de Napoleon Sarony
Poŝtmarko pri Samuel L. Clemens, 1940
Mark Twain (1909)

Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] ['sæmjul 'læŋhoɹn 'klemənz] (naskiĝis en Florido, Misurio, Usono, la 30-an de novembro 1835[1] - mortis en Redding, Konektikuto, la 21-an de aprilo 1910), pli konata sub pseŭdonimo Mark TWAIN [mark tŭejn] ['mɒɹk 'tweɪn], estis usona verkisto kaj humuristo. Li elstaris per siaj romanoj La Aventuroj de Tom Sawyer (1876) kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn (1885),[2] tiu lasta ofte nomata "la Granda Usona Romano."

Twain kreskiĝis en Hannibal, Misurio, kiu havigis la etoson por Huckleberry Finn kaj Tom Sawyer. Post metilernado ĉe presisto, li laboris kiel kompostisto kaj kontribuis per artikoloj al ĵurnalo de sia pli aĝa frato Orion Clemens. Li poste iĝis riverboata piloto ĉe la rivero Misisipo antaŭ iri okcidenten por aliĝi al Orion en Nevado. Li menciis humore sian singularan mankon de sukceso ĉe minado, turnante sin al ĵurnalismo per la ĵurnalo de Virginiurbo Territorial Enterprise.[3] En 1865, lia humora historio, "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County," estis publikigita, baze sur historio kiun li estis aŭdinta ĉe la Hotelo Angels en Angels Camp (Kalifornio), kie li estis pasigante iome da tempo kiel ministo. Tiu mallonga historio alportis al li internacian atenton, kaj estis eĉ tradukita en klasikan grekan.[4] Li estis tre populara en sia epoko pro lia sprito kaj talento por satiro, proze kaj parole, kaj estis amiko de usonaj prezidentoj, artistoj, grandaj entreprenistoj kaj membroj de la eŭropa reĝaro.

Kvankam Twain enspezis grandan kvanton da mono el siaj verkoj kaj prelegoj, li investis en adventuroj kiuj perdigis al li ankaŭ grandan kvanton da mono, ĉefe por mekanika kompostilo, kiu malsukcesis ĉar estis komplika kaj malpreciza. Pro tiuj financaj problemoj, li devis seĉi protektadon el siaj ŝulditoj tra bankroto, kaj kun la helpo de Henry Huttleston Rogers eventuale luktis kontraŭ siaj financaj problemoj. Twain elektis pagi al siaj antaŭ-bankrotaj ŝulditoj, kvankm li ne havis leĝan respondecon fari tion.

Twain estis naskiĝinta tuj post vizito de la Kometo Halley, kaj li antaŭavertis, ke li ankaŭ "foriros kun ĝi,". Li mortiĝis la tagon post la venonta reveno de la kometo. Li estis laŭdita kiel "plej granda usona humoristo de sia aĝo,"[5] kaj William Faulkner nomigis Twain "la patro de Usona literaturo."[6]

Vivo

Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Misisipo, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon.

Verkado

Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikcia rolulo Tom Sawyer. Jam klasikaĵas liaj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn.

Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per la aventuroj de Huckleberry Finn li kombinis riĉan humuron, potencan rakontan teknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.

Sekseco

Lia altiro al infaninoj kondukis lin krei en siaj lastaj jaroj klubon por knabinoj, nomata Angel Fish Club. Tiu ĉi kreaĵo estas dokumentita en lia korespondado, eldonita de John Cooley; tiun ĉi fakto estas ankaŭ pritraktata en la verko de Colley The Mississippi Quarterly. En Mark Twain and sexuality, de Alexander Jones, aperinta en 1956, ankaŭ estas diskuto pri la platona amo de la verkisto al infaninoj. Mark Twain mem skribis pri siaj periodaj revoj pri virgaj knabinoj kaj en kunlaboraĵo por gazeto li eĉ petis la nuligon de la aĝo de konsento. Alia pruvo pri lia pedofilio reflektiĝas en lia verkaĵo Averto al la etaj knabinoj, aperinta en 1865, en kiu la aŭtoro konsilas la knabinojn, ke ili kondutu bone kun la plenkreskaj viroj por ne ruinigi ilian infanecon.[7]

La domo kie loĝis Mark Twain dum la infaneco en Hannibal (Misurio)

Mark Twain kaj Esperanto

Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“ (Laŭ Bohema esperantisto, 10-11/1908, p. 176 - ĉeĥlingve)

La verkoj de Mark Twain

Kovrilo de brita eldono de "Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo" el 1889.
Kovrilo de la unua eldono de La Aventuroj de Huckleberry Finn el 1884.
Kovrilo de eldono de La Aventuroj de Tom Sawyer el 1876.
  • The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
  • The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
  • Roughing It (1872)
  • The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)
  • The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
  • The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
  • Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
  • The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1884)
  • A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo, 1889)
  • The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
  • The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)

Esperantlingvaj specimenoj

En Esperanto aperis ankaŭ:

  • Singardema komuniko (tr. S. Borovko, Esperantisto, No 12, decembro 1894, p. 190-192, sub Bagateloj)
  • Kvin donacoj de l' vivo (tr. Jozefo Németh, Budapest, 1911)
  • La £ 1.000.000 Banka Bileto. 1907 Trad.: Muschamp
  • Kiel mi fariĝis direktoro de agrikultura gazto, Esperanto 1916, p. 84-85
  • Sinjorino Mac Williams kaj la fulmo, Esperanto 1918, p. 100-101
  • Lojala Poŝtisto (el "Tom Sawyer eksterlande", Esperanto, 1927, n-ro 6, p. 114-115, tr. Edmond Privat)
  • Mart Twain kaj la trustoj - La Tri Muŝoj (Argentina Esperantisto, 144-145/1938)
  • La militpreĝo (tr. Karl Pov, Fonto 22, julio 1982, p. 22-24)
  • La aventuroj de Tom Sawyer (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1981)
  • La aventuroj de Huckleberry Finn (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1982)
  • La aventuroj de Toĉjo Saŭjero (1999, 22 p.)
  • Mark Tven en Israellando (Israela Esperantisto, 129, junio 1998, p. 8-11, kompilis Aleks Kerbel - fragmento el la libro "Naivuloj eksterlande)

Referencoj

  1. The Mark Twain House Biography. Arkivita el la originalo je 2006-10-16. Alirita 2006-10-24.
  2. "Mark Twain remembered by Google with a doodle", 30a Novembro 2011. Kontrolita 30a Novembro 2011.
  3. Thomson, David, In Nevada: The Land, The People, God, and Chance, New York: Vintage Books, 2000. ISBN 0-679-77758-X p. 35
  4. Mark Twain, The Jumping Frog: In English, Then in French, and Then Clawed Back into a Civilized Language Once More by Patient, Unremunerated Toil, ilustraciita de F. Strothman, New York and London, Harper & Brothers, Publishers, MCMIII, pp. 64–66.
  5. Obituary (New York Times). Alirita 2009-12-27.
  6. Jelliffe, Robert A.. (1956) Faulkner at Nagano. Tokyo: Kenkyusha, Ltd.
  7. Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004.

Bibliografio

  • Lucius Beebe. Comstock Commotion: The Story of the Territorial Enterprise and Virginia City News. Stanford University Press, 1954 ISBN 1-122-18798-X
  • Louis J. Budd, eld. Mark Twain, Collected Tales, Sketches, Speeches & Essays 1891–1910 (Library of America, 1992) (ISBN 978-0-940450-73-8)
  • Ken Burns, Dayton Duncan kaj Geoffrey C. Ward, Mark Twain: An Illustrated Biography. New York: Alfred A. Knopf, 2001 (ISBN 0-375-40561-5)
  • Gregg Camfield. The Oxford Companion to Mark Twain. New York: Oxford University Press, 2002 (ISBN 0-19-510710-1)
  • Guy Cardwell, eld. Mark Twain, Mississippi Writings (Library of America, 1982) (ISBN 978-0-940450-07-3)
  • Guy Cardwell, eld. Mark Twain, The Innocents Abroad & Roughing It (Library of America, 1984) ISBN 978-0-940450-25-7
  • James M. Cox. Mark Twain: The Fate of Humor. Princeton University Press, 1966 (ISBN 0-8262-1428-2)
  • Everett Emerson. Mark Twain: A Literary Life. Philadelphia: University of Pennsylvania Press, 2000 (ISBN 0-8122-3516-9)
  • Shelley Fisher Fishkin, ed. A Historical Guide to Mark Twain. New York: Oxford University Press, 2002 (ISBN 0-19-513293-9)
  • Susan K. Harris, eld. Mark Twain, Historical Romances (Library of America, 1994) (ISBN 978-0-940450-82-0)
  • Hamlin L. Hill, ed. Mark Twain, The Gilded Age and Later Novels (Library of America, 2002) ISBN 978-1-931082-10-5
  • Jason Gary Horn. Mark Twain: A Descriptive Guide to Biographical Sources. Lanham, Md.: Scarecrow Press, 1999 (ISBN 0-8108-3630-0)
  • William Dean Howells. My Mark Twain. Mineloa, New York: Dover Publications, 1997 (ISBN 0-486-29640-7)
  • Fred Kaplan. The Singular Mark Twain: A Biography. New York: Doubleday, 2003 (ISBN 0-385-47715-5)
  • Justin Kaplan. Mr. Clemens and Mark Twain: A Biography. New York: Simon and Schuster, 1966 (ISBN 0-671-74807-6)
  • J. R. LeMaster kaj James D. Wilson, eld. The Mark Twain Encyclopedia. New York: Garland, 1993 (ISBN 0-8240-7212-X)
  • Jerome Loving, Mark Twain: The Adventures of Samuel L. Clemens (University of California Press; 2010) 491 pages, ISBN 978-0-520-25257-8; Draws on newly discovered archival materials in a detailed biography
  • Bruce Michelson. Mark Twain on the Loose. Amherst: University of Massachusetts Press, 1995 (ISBN 0-87023-967-8)
  • K. Patrick Ober. Mark Twain and Medicine: "Any Mummery Will Cure." Columbia: University of Missouri Press, 2003 (ISBN 0-8262-1502-5)
  • Albert Bigelow Paine. Mark Twain, A Biography: The Personal and Literary Life of Samuel Langhorne Clemens. Harper & Bros., 1912. ISBN 1-84702-983-3
  • Ron Powers. Dangerous Water: A Biography of the Boy Who Became Mark Twain. New York: Da Capo Press, 1999. ISBN 0-306-81086-7
  • Ron Powers. Mark Twain: A Life. New York: Random House, 2005. (ISBN 0-7432-4899-6)
  • R. Kent Rasmussen. Critical Companion to Mark Twain: A Literary Reference to His Life and Work. Facts On File, 2007. Revised edition of Mark Twain A to Z ISBN 0-8160-6225-0
  • R. Kent Rasmussen, ed. The Quotable Mark Twain: His Essential Aphorisms, Witticisms and Concise Opinions. Contemporary Books, 1997 ISBN 0-8092-2987-0
  • Anonymous. (1873) Cartoon portraits and biographical sketches of men of the day, Illustrated by Frederick Waddy, London: Tinsley Brothers.
  • Radavich, David. "Twain, Howells, and the Origins of Midwestern Drama." MidAmerica XXXI (2004): 25–42.

Eksteraj ligiloj

Verkoj de Mark Twain
Akademiaj studoj
  • The Mark Twain Papers and Project ĉe Bancroft Library, University of California Berkeley. Home to the largest archive of Mark Twain's papers and the editors of a critical edition of all of his writings.
  • Mark Twain Room ĉe Buffalo & Erie County Public Library, kiu havas la manuskripton de Huckleberry Finn
Vivo
Alia