Markizinsula kanbirdo
Aspekto
Markizinsula kanbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Markizinsula kanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus mendanae (Tristram, 1883) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Markizinsula kanbirdo aŭ Komako en indiĝena lingvo (Acrocephalus mendanae) estas paserina birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Franca Polinezio nome en la Markizinsuloj.
Tiu specio estas oliveca supre kaj helflaveca sube kun pli malhela plumaro en flugilplumoj kaj vosto, kie ankaŭ la eksteraj plumoj estas flavecaj. En la vizaĝo, kiel kutime inter kanbirdoj, estas malhela traokula strio kaj hela superokula strio. La beko estas sufiĉe longa kaj rozkoloreca; la supra makzelo estas pli malhela ol la suba.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Acrocephalus mendanae aquilonis Eiao-kanbirdo
- Acrocephalus mendanae consobrina
- Acrocephalus mendanae consobrinus
- Acrocephalus mendanae dido
- Acrocephalus mendanae fatuhivae
- Acrocephalus mendanae idae
- Acrocephalus mendanae mendanae
- Acrocephalus mendanae percernis
- Acrocephalus mendanae postremus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Acrocephalus mendanae[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|