Maroua
Maroua | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 35′ N, 14° 20′ O (mapo)10.58232194444414.327545Koordinatoj: 10° 35′ N, 14° 20′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 385 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Maroua estas grandurbo kaj diocezo en Kameruno en okcidenta Afriko. La urbo estas la administra kaj ekonomia centro de la regiono Ekstreme norda Kameruno.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 10° 35′ N, 14° 19′ O (mapo)10.58333333333314.316666666667
- Areo: km²
- Loĝantaro: 436.715 en 2010
- Supermara alteco: 384 m
- Horzono: UTC + 1
Geografio[redakti | redakti fonton]
Maroua situas inter 2 riveroj en norda parto de la lando.
Historio[redakti | redakti fonton]
Maroua estis jam administra centro en la 18-a jarcento. En 1893 germana esploristo vizitis la urbon. En 1901 komenciĝis la germana koloniado, kiu finiĝis post la 1-a mondmilito.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Maroua estas centro de kotonoindustrio kaj famas pri metiistoj kaj bazaradoj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Maroua havas flughavenon ĉe urbeto Salak kaj landovojojn.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Maroua tropika klimato regas, kiu estas varma kaj seka (preskaŭ duon-dezerto). La temperaturo varias inter 19-41 C'. Jare pluvas po 850 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- etnografia muzeo
- moskeoj (tri kvaronoj de la loĝantaro apartenas al Islamo)
- katolika katedralo de Ĉieliro de Maria
- en la proksimeco (120 km) Nacia parko
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Angla, franca kaj germana Vikipedioj