Ĝermolisto de rumanaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marta Frollo)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


C[redakti | redakti fonton]

Speranța-Eugenia Corâciu[redakti | redakti fonton]

Speranța-Eugenia CORÂCIU (19372002) estis delegito kaj fakdelegito en Turda, Rumanio; mortis komence de 2002.

F[redakti | redakti fonton]

Petro Firu[redakti | redakti fonton]

Petro FIRU, pseŭdonimo de Henriko RABINOVICI, rumano, arkitekto. Naskita je la 10-a de julio 1907 en București. Esperantisto de 1924. Liaj tradukoj el la rumana literaturo aperis en diversaj Esperanto-gazetoj (19281932); en kunlaboro kun Pragano aperis de li en libroformo: Rumana Bonhumoro, 1932. Verkis la unuan rumanan-Esperantan vortaron, 1932. EdE-F

Marta Frollo[redakti | redakti fonton]

Marta FROLLO, rumanino. Mortis kiel monaĥino. E-isto de 1889, kiam verkis vortareton, la unuan rumanan E-presaĵon.

K[redakti | redakti fonton]

Saul Kimel[redakti | redakti fonton]

Saul KIMEL (1875-1930) estis rumana esperantisto kaj kuracisto. Esperantistiĝis en 1907. Kunfondinto de RES, gvidis la unuan publikan kurson en București, 1907, verkis la unuan rumanan lernolibron, 1908.

__ Verko:

  • Curs complect si practic pentru invâtarea limbii Esperanto in putine lectiuni. Eld. Edituri Esperantista Româna, Galatz, 1908 (18X11) VIII+124 paĝoj, 2 volumoj.
Citaĵo
 Tiu verko pritraktas, kiel la titolo montras, la plenan gramatikon de Esperanto. Ĝi estas verkita laŭ la plano de "L'Esperanto en dix leçons", sed estas iom pli ampleksa. El la esperanta parto de la libro mi ekvidis, ke la multnombraj ekzercoj estas bone elektitaj. La reguloj, rumane esprimitaj, estas klarigitaj de multaj, tre taŭgaj ekzemploj. La libro enhavas plie malgrandan krestomation kaj vortareton esperanta-rumana. 
— Belga Esperantisto n.13 (nov 1909)

M[redakti | redakti fonton]

George Mahalu[redakti | redakti fonton]

George MAHALU esperantistiĝis en 1971. Fondinto de A.S.T.R.O.(asocio de sindikataj tutmondaj rondoj kaj organizoj) en Kineskopa Entrepreno București kaj la unua prezidanto de ESPEMONT (esperanto-turismo rondo) en 1985 București kaj Ploiești. Militanto por esperantistaj rajtoj antaŭ 1989.

S[redakti | redakti fonton]

George Savopol[redakti | redakti fonton]

George SAVOPOL estis rumana armea kapitano kaj esperantisto. Li mortis en 1916 kadre de la Unua Mondmilito, okaze de pulveja eksplodo en Bukareŝto. Esperantisto ekde 1906, li laboris multe por Esperanto kaj interalie estis vicprezidanto de Rumana Esperanto-Societo.

T[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo Timuș[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo TIMUȘ, rumano, instr. Esperantistiĝis en 1907. Kunlaboris je la organizo de l' unua E-kongreso en R. Fond. de la Societo de la R. Instruistoj E-istaj „Homaro“. Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.

Rodica Anișoara Todor[redakti | redakti fonton]

Mihai Trifoi[redakti | redakti fonton]

Mihai TRIFOI (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1944) estas rumana esperantisto. Membro de SAT, li interalie kontribuis en la tema programo de la 83-a SAT-Kongreso 2010.

Alexandre Teodorescu[redakti | redakti fonton]

Alexandre Pr. TEODORESCU (teodoresku) estis rumana advokato kaj esperantisto, kiu mortis kiel soldato en 1916 kadre de la Unua Mondmilito. Esperantisto ekde 1907, estis daŭriginto de la laboro de Gabrielo Robin ĝis la komenciĝo de la mondmilito.

V[redakti | redakti fonton]

Marian Vochin[redakti | redakti fonton]

Marian VOCHIN (naskiĝis la 7-an de junio 1950) estas rumana esperantisto. Li lernis Esperanton en 1967, loĝas en Bukareŝto kaj tie funkcias kiel vicdelegito de UEA.