Les Ponts-de-Martel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martel-Dernier)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Ponts-de-Martel (stacidomo).
Les Ponts-de-Martel
Blazono de Les Ponts-de-Martel
Blazono de Les Ponts-de-Martel
Blazono de Les Ponts-de-Martel
Les Ponts-de-Martel
Les Ponts-de-Martel
Aerbildo de Les Ponts-de-Martel
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 6° 44′ 0″ O / 47.00000 °N, 6.73333 °O / 47.00000; 6.73333 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 6° 44′ 0″ O / 47.00000 °N, 6.73333 °O / 47.00000; 6.73333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1264
Areo 18,23 km²
Alteco 1009 m super marnivelo
Poŝtkodo 2316
Komunumkodo 6437
Mapo de Les Ponts-de-Martel
Mapo de Les Ponts-de-Martel
Mapo de Les Ponts-de-Martel
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Les Ponts-de-Martel estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1264 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Ponts-de-Martel situas en altmontara valo en la Neŭŝatela Ĵuraso 16 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. Oriente de la vilaĝo fluas la rojo Le Bied, kie en sudo malaperas subtere. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 1337 m s.m. sur la kulmino de la monto Grand Som Martel. Krom la vilaĝo Les Ponts-de-Martel al la komunumo apartenas la vilaĝetoj Martel-Dernier, Le Voisinage kaj Petit Martel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,23 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Ponts-de-Martel limas en nordo al Le Locle, en nordoriento al La Sagne, en sud oriento kaj sudo al Brot-Plamboz, en sudokcidento al Val-de-Travers, kaj en okcidento al La Brévine.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Les Ponts-de-Martel kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 170 de Le Locle trans La-Tourne-Pasejo al Neŭŝatelo. La konekto al la publika transportreto funkcias unuflanke per poŝtaŭtolinio de Le Locle al Neŭŝatelo kaj aliflanke per mallarĝspura linio de la Neŭŝatelaj Fervojoj kondukas de Les-Ponts-de-Martel tra La Sagne al La Chaux-de-Fonds.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Les Ponts-de-Martel datiĝas el la jaro 1360 kiel Martel. La loĝigo de la regiono estas dokumentita en lukontraktoj de la Grafoj de Neŭŝatelo el la jaro 1444 kaj 1473. En la jaro 1652 Les Ponts-de-Martel fariĝis aparta paroĥo kaj en la jaro 1786 politika komunumo. En la jaro 1920 la vilaĝo Le Joratel estis disigita de la komunumo Les Ponts-de-Martel kaj atribuita al la komunumo Brot-Plamboz.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]