Martin Bodmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Martin Bodmer, naskiĝinta la 13-an de novembro 1899 en Zuriko kaj forpasinta en 1971, estis svisa intelektulo kaj kolektanto de kulturaj valoraĵoj, kiu por ilin konservi kreis fondaĵon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en patricia industria familio de prilaborantoj kaj komercistoj de silko, li perdis la patron en 1916 kiu lasis al li grandan heredaĵon. Li komencis kolekti rarajn librojn ekde la aĝo de dekses jaroj kaj ekkonceptis la senliman ambicion de la kreado de biblioteko de universa literaturo.

En 1918, Martin Bodmer ektudis literaturon de la germana lingvo, sed trefue tion rezignis kaj ekvojaĝis tra Usono kaj vizitis Parizon. Trefrue li provis krei la plej gravan literaturan premion de Svislando kaj originis kun intelektuloj Eduard Korrodi, Robert Faesi kaj Max Rychner la «Fondaĵon Martin Bodmer por asigni la premion Gottfried Keller». Paralele li lanĉis la dumonatan revuojn «Corona» ĉe kiu gastiĝis la nomoj de la plej gravaj literaturistoj de la epoko, dum ĉe lia luksa vilao de Zuriko arte klubiĝis diversaj tiutempaj verkistoj.

Elektite prezidanta de CICR (Ruĝa Kruco), li forlasis Zurikon por Ĝenevo kaj transigis en 1942 sian kolekton sur la bordoj de la rivero Lemano.

Bodmer rekomencis, postmilite, pliestigi sian malnovan projekton krei «Bibliotekon de tutmonda literaturo», kiu kolektu la plej rimarkajn verkojn de la homaro, ne nur de striktaj sferoj de la arto kaj literaturo sed ankaŭ de areo religia, scienca, filozofa kaj politika ktp. Laŭlonge de kvindek jaroj, li sukcesis amasigi gravegajn verkojn, li etendigis sian projekton al tabletoj kojnoformaj, al papirusoj, al antikvaj moneroj. En la trezoro akumulita elstaras unu el la plej antikvaj manuskriptaj kopioj de la Evangelio laŭ Johano, de la verkoj de Menandro (kiel Dyskolos kaj La Virino de Samo); krome en ĝi kuŝas la eldonaj provoj de la verkoj de Marcel Proust, originaloj de la unuaj eldonoj de Don Quijote de la Mancha, de Faust, manuskriptoj de la verkoj de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio ktp.

Antaŭ sia morto, rifuzinte la proponon de usona milionulo ofertanta 60 milionojn da dolaroj (de 1971) por la aĉeto de ĉio kolektita, Martin Bodmer, kun akordo de siaj gefiloj, dispoziciis ke la biblioteka kolekto estu ero stabila de la Fondaĵo kiu sin honoras per lia nomo, institucio kultura privata internacia, kies sidejo estas Cologny (Ĝenevo), en kiu la katalogitaj elementoj sumas je 150.000.

Inter tiuj pecoj elstaras, inter la elstaraĵoj, la papirusa kolekto (papirusoj Bodmer) iom hazarde akirita kaj savita por la studo kaj plikompreno de la kristanaj fontoj kaj ne nur.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]