Martin O'Malley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Martin O'Malley en julio, 2015

Martin Joseph O'MALLEY (naskita la 18-an de januaro 1963) estas usona advokato kaj politikisto. De 2007 ĝis 2015, li servis kiel estro de la usona subŝtato Marilando. Antaŭe, de 1999 ĝis 2007, li estis la urbestro, kaj de 1991 ĝis 1999 magistratano de Baltimoro. La 30-an de majo 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por la usona prezidenteco en la balotado de 2016, sed post malvenko en Iovao, li malaktivigis sian kampanjon je la 1-a de februaro 2016.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la artikolo pri la koncerna persono en la angla Vikipedio.