Masakro de Munkena Olimpiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masakro de Munkena Olimpiko

Dato 5-a de septembro, 1972
Mortoj 17 entute (12 viktimoj, 5 krimintoj)
vdr

La Munkena Masakro estis mortiga ostaĝsituacio kaj masakro kiu okazis dum la Munkena Somera Olimpiko de 1972 [1][2][3][4]. La agado estis farita de membroj de la milicia grupo Nigra Septembro kaj celis israelajn atletojn kiuj partoprenis la Olimpikon. La celo de la ostaĝprenantoj estis premadi Israelon por liberigi palestinajn gerilanojn kiuj estis en israela kaptiteco. Ĉiuj ostaĝoj kaj kvin el la ostaĝprenantoj estis mortigitaj kiam germana polico lanĉis liberigoperacion [5].

Malgraŭ la multaj jaroj kiuj pasis de tiam, la masakro estas ankoraŭ konsiderata kiel unu el la plej konataj terorismaj agoj, pro la cirkonstancoj de ĝia okazo dum la plej grava sporta evento, kiu alportis ĝin al tutmonda diskonigo kaj fifamo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo kie la israelaj ostaĝoj estis tenitaj estas preskaŭ senŝanĝa ĝis hodiaŭ. La fenestro al la apartamento numero 1 videblas maldekstre, sub la balkono.
La 6-an de septembro 1972, germana prezidanto Gustav Heinemann parolas memore al la viktimoj de la masakro ĉe la Olimpika Stadiono en Munkeno

Nigra Septembro nomis la agon "Operacio Ikrit kaj Biram " [6], laŭnome de du kristanaj vilaĝoj en norda Palestino (Galileo) kies populacio estis perforte translokigitaj al fuĝo fare de la israela militgrupo Haganah en 1948. La vilaĝoj estis detruitaj en 1951 [7][8][9].

La 5an de septembro 1972 ok palestinanoj el Nigra Septembro sukcesis eniri la olimpikan urbon. Du israelaj atletoj estis mortigitaj dum la atenco kaj pliaj naŭ estis kaptitaj. La ostaĝkaptistoj postulis, ke pli ol 200 gerilanoj kiuj estis en israelaj malliberejoj estu liberigitaj.

Shaul Ladany fuĝis kaj alarmis Bill Bowerman en la usona tendaro. Bowerman informis la policon kaj la usonan konsulejon pri la okazaĵo. Ladany, kiu konkuris en turnado, estis la unua se temas pri raporti la okazaĵon. La ostaĝprenantoj vidis ke Ladany fuĝis kaj konkludis ke ili alvenis tro malfrue por preni ostaĝojn en la apartamento n-ro 2 kiel planite. [10][11]. Bowerman informis la konsulejon ke ekzistis judaj atletoj sur la usona teamo (inter aliaj Bill Schmidt kaj Mark Spitz) kaj petis ekstran sekurecon, post kiam mallonga tempo marinfanteriistoj estis deplojitaj ĉe la usona tendaro. La gvidantoj de la IOC estis ĉagrenitaj ke Bowerman aranĝis usonan armean ĉeeston en la tendaro kaj vokis lin enen por renkontiĝo la saman tagon. Bowerman ekaperis kune kun Jesse Owens kaj Bowerman malakceptis la kritikon [12].

En la flughaveno de Munkeno, germana polico ekagis kontraŭ la ostaĝintoj kaj ĉiuj ostaĝoj, same kiel kvin ostaĝintoj, estis mortigitaj. Germana policisto ankaŭ estis mortigita en la ago.

Poste, germanaj aŭtoritatoj sukcesis kapti tri pluvivajn kidnapintojn. Tiu limigita sukceso estis ombrita per la aviadilkapero de Lufthansa jeto nur du monatojn poste. La aviadilkaperistoj postulis ke la tri malliberigitaj palestinanoj estu liberigitaj, kaj tio estis farita.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

emblemo
Memortabulo ĉe la munkena olimpika vilaĝo

Nur du tagojn post la okazaĵo, grandaj israelaj aerarmeoj atakis vilaĝojn en Sirio kaj Libano. La atakoj estis la plej potencaj kiujn la Israela Aera Forto aranĝis en du jaroj kaj estis direktitaj kontraŭ tio, kion la israelanoj kredis esti kaŝejo por palestinaj gerilanoj. La vilaĝoj estis bombitaj. La atako estis konsiderita venĝa ago por la okazaĵo en Munkeno.

Baldaŭ post la okazaĵo, la kontraŭterorisma unuo GSG9 estis kreita, por pli bone trakti ostaĝajn situaciojn en la estonteco.

La sekreta Operacio Kolero de Dio estis lanĉita kontraŭ la homoj malantaŭ Munkeno. En venĝo, israelaj agentoj mortigis 11 esencajn homojn en la OLP, kaj kiel la lasta ago sub tiu ĉi operacio, la marokdevena kelnero Ahmed Bouchikhi estis mortigita en Lillehammer en Norvegio. Bouchikhi estis konfuzita kun Ali Hassan Salameh kiu estis unu el la supozeblaj plancerboj malantaŭ la Munkena masakro (vidu Lillehammer-okazaĵon) [13].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juan Sanchez. (2007) Terrorism & Its Effects. Global Media. ISBN 978-81-89940-93-5. [rompita ligilo]
  2. Aubrey, Stefan M.. (2001) The New Dimension of International Terrorism. vdf Hochschulverlag AG. ISBN 978-3-7281-2949-9.
  3. (2003) Encyclopedia of terrorism. Sage Publications. ISBN 978-0-7619-2408-1.
  4. Simon, Jeffrey David. (1976) The Terrorist Trap: America's Experience with Terrorism. Indiana University Press. ISBN 978-0-253-21477-5.
  5. Doubek, James, "50 years ago, the Munich Olympics massacre changed how we think about terrorism", NPR, 4 September 2022. (angle)
  6. KMMSAM - The Munich Massacre (5.9.2013)
  7. Benveniśtî, Mêrôn (2000). Sacred landscape: the buried history of the Holy Land since 1948. University of California Press. (ISBN 978-0-520-23422-2). pp. 325–326.
  8. "Justice for Ikrit and Biram" Arkivigite je 2017-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, Haaretz, 10 October 2001.
  9. Elias Chacour with David Hazard: Blood Brothers: A Palestinian Struggles for Reconciliation in the Middle East. (ISBN 978-0-8007-9321-0). Foreword by Secretary James A. Baker III. 2nd Expanded ed. 2003. pp. 44–61.
  10. Hunt, J. (2018). University of Nike: How corporate cash bought American higher education. Melville House.
  11. Reeve, S. (2011). One day in September: the full story of the 1972 Munich Olympics massacre and the Israeli revenge operation" Wrath of God". Simon & Schuster.
  12. Vargo, Marc E. (2014). La Mossad: Six Landmark Missions of the Israeli Intelligence Agency, 1960-1990 . McFarland.
  13. Dobson, Christopher (1977). La Karolo Komplekso: Internacia Terorismo en la 1970-aj jaroj . Oslo: Aschehoug. ISBN 8203090141 . (norvege)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]