Massoud Barzani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Massoud Barzani
Massoud Barzani
Massoud Barzani
Persona informo
Naskiĝo 1946 ( 74-jara )
en Mehabad, Irano
Lingvoj kurdaaraba
Etno Kurdio
Ŝtataneco Irako
Familio
Patro Mustafa Barzani
Frat(in)oj Idris Barzani • Ubaidullah Barzani
Infano Masrour Barzani
Okupo
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo
Politika partio Partio Demokratia de Kurdio(PDK)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Massoud BARZANI (en kurda مه‌سعوود بارزانی) estas iraka Kurda politikisto kaj eksa prezidanto de Aŭtonoma Regiono Kurdistano (2005-2017). Li estas la nuna gvidanto de la Partio Demokratia de Kurdio (PDK) ekde 1979.[1]

Barzani estas la filo de Mustafa Barzani, la fama kurda naciisma estro kaj kiu fondis la partion PDK en 1946. Dum la Iran-Iraka milito, kiu daŭris de 1980 ĝis 1988, li batalis kontraŭ Irakaj Registaraj Fortoj kaj li gvidis la kurdan ribelon kontraŭ Irako en 1991.[2] Post tio sekura rifuĝejo estis establita en Iraka Kurdio de Usono, Britio kaj Francio. Oni malpermesis, ke irakaj trupoj funkcias ene de la regiono, kaj kurdoj komencis aŭtonoman regadon, kie PDK gvidas la nordon kaj PUK gvidas la sudon.[3]tamen PUK kaj KDP-membroj okupiĝas pri armita konflikto de 1994 ĝis 1998 post packontrakto sponsorita de Usono en Vaŝintono en 1998.[4]

Barzani estis elektita kiel Prezidanto de Iraka Kurdio fare de la Parlamento de Iraka Kurdio en junio 2005 [5] kaj kiel prezidanto li ludis gravan ludon en la milito kontraŭ la Islamŝtata grupo. En 2017 li gvidis la referendumon por la sendependeco de la Kurdia regiono de Irako sed ĝi malsukcesis post kiam Iraka registaro malakceptis la voĉdonon kaj la Kurdoj perdis teritoriojn precipe la naftoriĉan Kirkuk, kiun prenis la Iraka registaro. Post tio li rezignis kiel prezidanto de Iraka Kurdio sed tamen li gvidas la partion PDK.[6] Lia filo Masrour Barzani estas la nuna ĉefministro de Aŭtonoma Regiono Kurdistano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. [5]
  6. [6]