Masud Raĝavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masud Raĝavi
perse مسعود رجوی
Masud Raĝavi kun Saddam Hussein
Masud Raĝavi kun Saddam Hussein
Persona informo
مسعود رجوی
Naskiĝo la 18-an de aŭgusto 1948
en Tabas, Irano
Religio islamoDekduimamismo vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato
Partio Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
Subskribo Masud Raĝavi
Familio
Gefratoj Kazem Raĝavi • Saleh Rajavi vd
Edz(in)o Mariam Raĝavi
Profesio
Okupo politikistopartizano • cult leader • militestro vd
kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Masud RAĜAVI (perse مسعود رجوی; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1948, Tabas, Irano) estas kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP), kiun li estras kune kun sia edzino Mariam.

Li lernis en Teherana universitato, kie aniĝis al OMIP kaj post tri jaroj iĝis inter 12 anoj de la Centra komitato de la organizaĵo. En 1971 Raĝavi estis arestita de la ŝaha sekreta servo SAVAK kaj kondamnita al mortopuno. Post enmiksiĝo de franca prezidanto François Mitterrand kaj Amnestio Internacia la kondamno estis anstataŭigita per ĝismorta puno.

Post la irana revolucio de 1979 Raĝavi estis liberigita. En 1980 li deziris partopreni prezidantan balotadon, sed Ruhollah Ĥomejni vetois tion. Baldaŭ Raĝavi komencis kritiki novan reĝimon kaj ekde 1981 daŭrigis terorisman agadon de sia organizaĵo. Sub forta premado de la «mulaa reĝimo» OMIP translokiĝis eksterlanden — al Francio kaj Irako. En Irako estis fondita ĉefa bazo de la organizaĵo — la tendaro Aŝrafo. La 24-an de aprilo 1990 antaŭ la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo estis murdita lia frato Kazem Raĝavi, advokato kaj reprezentanto de la organizaĵo.[1] Post 2003 Masud Raĝavi malaperis de sur publika politika areno kaj rolon de la gvidanto de OMIP plenumas lia edzino Mariam. Laŭ sciigoj de eksaj anoj de OMIP, Masud Raĝavi havas inter anoj de la organizaĵo sendisputeblan aŭtoritaton, proksiman al persona kulto.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Экспорт терроризма под лозунгами ислама» (ruse). Время новостей (2002-04-04). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  2. Ардешир Моэвени. Рейд французских полицейских привлекает внимание к находящимся в изгнании иранским боевикам (ruse). Eurasia.net. Arkivita el la originalo je 2012-04-17. Alirita 2013-01-04.