Liberty (tendaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tendaro Liberty
(Camp Victory)
(Camp Hurriya)
(Camp Al-Tahreer)
Defense.gov photo essay 080911-A-0000D-006.jpg
Memorceremonio pri la Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Septembro 2008
Situo: Bagdado, Irako
Geografia situo 33° 18′ 1″ N, 44° 14′ 48″ O33.30026111111144.246577777778Koordinatoj: 33° 18′ 1″ N, 44° 14′ 48″ O
Tipo: rifuĝejo, ĝis 2012 usona militbazo
okupata de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (ekde 2013)
v  d  r
Information icon.svg

Tendaro Liberty (araba transliteraĵo: Tendaro Hurriya) estas iama usona militbazo en Bagdado (Irako), nun uzata kiel rifuĝejo por membroj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP), antaŭe loĝintaj en Tendaro Aŝrafo. Irano plu konsideras OMIP-anojn teroristoj, kvankam Usono kaj Eŭropa Unio jam ne plu enlistigas OMIP inter terorismaj organizaĵoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Usona militbazo[redakti | redakti fonton]

Usona ministro pri defendo Robert Gates en Tendaro Liberty. Decembro 2006

La tendaro Liberty aperis dum la Invado de Irako 2003 sub nomo Victory Norda (araba transliteraĵo: Camp Al-Tahreer) . En septembro 2014 ĝi estis alinomita kiel tendaro Liberty (araba transliteraĵo: Tendaro Hurriya)[2] Aliaj tendaroj, kiuj formis la Tendararon Viktory: Tendaro Viktory (antaŭe konata kiel Tendaro Viktory Suda), Tendaro Striker, Seitz, and Tendaro Slayer. La aninomado celis plibonigi reputacion de la usonaj militejoj ĉirkaŭ Bagdado kaj fini problemojn pri plurfojaj nomŝanĝoj.

Dum la Iraka milito la bazo estis la plej granda instalaĵo de la Plurnacia Korpuso Irako lokita en nord-orienta parto de la Internacia Bagdada flughaveno kaj iĝis parto de la usona Tendararo Viktory. Ĝi estis duoble pli granda ol Bondsteel en Kosovo kaj unu el plej grandaj eksterlandaj usonaj militbazoj post la Vjetnama milito.[2]

La 11-an de majo 2009 serĝento de la usona armeo John M. Russell pafis kontraŭ siaj kunservantoj en tendara kliniko, murdinte kvin homojn antaŭ li estis kaptita.

Rifuĝejo[redakti | redakti fonton]

La nova iraka registaro ĉiam pli insistis, ke la OMIP-anoj forlasu Irakon kaj unuapŝe ĝi postulis fermon de tendaro Aŝrafo, ilia plurjara rezidejo.

Memorceremonio pri la Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Tendaro Liberty. Septembro 2008

La 18-an de februaro 2012 unuaj kelkcent tendaranoj estis translokitaj de Aŝrafo en Liberty.[3] La tendaro Aŝraf estis nomita ankaŭ Nova Irako kaj la tendaro Liberty estis nomita Hurija.[4] En aprilo 2012 translokiĝis jam 1200 tendaranoj.[5] Usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton diris, ke kunlaboro de OMIP rilate fermon de la tendaro Aŝrafo estos decida argumento por forigi ĝin el la listo de teroraj organizaĵoj.[6] En aŭgusto 2012 Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj alvokis ĉirkaŭ mil restintajn tendaranojn translokiĝi al la nova tendaro. Destinita por tio tempo elĉerpiĝis la 20-an de julio.[7]

En 2012 preskaŭ ĉiuj 3400 tendaranoj de Aŝrafo estis translokitaj al tendaro Liberty.[8] Tio parte instigis Usonon forigi OMIP de la listo de terorismaj organizaĵoj.Citaĵa eraro Ferma </ref> mankas por <ref>-etikedo; $2

En marto 2014 dum la kunsido de la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj reprezentanto de Irako dankeme rimarkigis ke Irano amnestiis centojn da OMIP-anoj, loĝantaj en tendaro Hurija, kio ebligis ilian revenon en la naskiĝlandon. Samtempe li petis helpon de la internacia komunumo por transloki al aliaj landoj restintajn anojn de la organizaĵo kaj tiele «fini ilian neleĝan ĉeeston en Irako dum pli ol du jardekoj».[9]

Misilaj atakoj en 2013[redakti | redakti fonton]

La 9-an de februaro 2013 la tendaro estis bombardita per misiloj kaj bombokanonoj, kio kaŭzis pereon de ok kaj vundiĝon de almenaŭ 100 personoj. Pro tio tendaranoj kaj iliaj reprezentantoj kaj advokatoj petis Sekretarion de la Unuiĝintaj Nacioj revenigi ilin al Aŝrafo kiu, laŭ iliaj vortoj, estis 80-oble pli vasta, havas betonajn konstruaĵojn kaj bunkrojn, do estas pli sekura. Ili konsideris tion des pli grava, ĉar laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj kaj la usona ambasadorejo en Irako, plena translokado de ĉiuj tendaranoj al aliaj landoj okupos tri ĝis 10 jarojn.[10]

La 20-an de aprilo 2013 en la tendaro okazis 20 eksplodoj. La tendaranoj kulpigis la irakan registaron pro malhavigo al ili de adekvataj protektado kaj medicina asistado.[11]

La 26-an de decembro 2013 okazis alia misila atako, mortiginta kvar kaj vundinta ĉirkaŭ sep tendaranojn.[12] Tio estis la lasta el kvar atakoj okazintaj en 2013[13] kaj la plej forta el ili.[14]

Irakaj aŭtoritatoj tradicie refutis ajnan komplicon je tiuj agoj. Tamen ĉi-kaze respondecon pri la atako prenis al si Wathiq al-Batat, komandestro de la al-Mukhtar Armeo, relative nova ŝijaisma militgrupo, laŭdire fondita kaj subtenata de Irano. Antaŭe Wathiq al-Batat estis komandestro de la pli konata iraka ŝijaisma grupo Kata'ib Hezbollah.[15]

Post tio la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj alvokis irakajn aŭtoritatojn garantii sekurecon de la tendaranoj kaj petis la internacian komunumon trovi lokon por 1400 loĝantoj de tendaro Liberty, kiuj estas translokataj ekde 2011, sed dume nur 311 homoj foriris al triaj landoj.[16]

Vivkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

En 2012 la Laborgrupo pri arbitraj detenoj de la Konsilio pri homaj rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj pritraktis la vivkondiĉojn en tendaro Liberty reference al nenomita informfonto kaj trovis ke ili tre similas al tiuj en prizono kaj rompas homajn rajtojn de la tendaranoj.

Interalie oni sciigis, ke 400 anoj de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado decidis forlasi Aŝrafon kaj konsentis translokiĝi al Liberty, kie unuapaŝe okazu ilia identigado kaj konfirmado de la rifuĝinta statuso. Post atingi la tendaron ili estis envicigitaj kaj vokitaj kvazaŭ prizonuloj. Multaj el ili estis senigitaj je privataj posedaĵoj. Parencoj kaj advokatoj ne rajtis viziti ilin.

Oni diris, ke la tendaro estas ĉirkaŭita de kvar metrojn alta betona muro kaj ĉiuj enirejoj estas gardataj de iraka polico. Stabejo de la polico troviĝas ĉe la unua sekcio, kie loĝas la tendaranoj, dum policejoj situas ĉe norda kaj suda pordegoj kaj ĉe la nord-orienta parto de la tendaro. Policpatroloj regule frekventas loĝareojn kaj kondutas kvazaŭ prizongardistoj. Loĝareo estas ĉirkaŭita de vicoj da sablosakoj kaj de betona muro. Laŭ la tendara perimetro staras gvatkameraoj kaj sonsensoroj. La nenomita fonto asertas, ke la vivkondiĉoj en la tendaro malkongruas al internaciaj normoj por rifuĝejoj. Mankas pluraj higienaĵoj, akvoprovizado estas malsufiĉa kaj elektroprovizado ofte rompiĝas.

La Laborgrupo ne ricevis iun respondon de la iraka registaro, do memorigis al ĝi ke la loĝantoj de tendaro Liberty havas statuson de «protektatoj» laŭ la Konvencio de Ĝenevo la Kvara. Ili petas azilon, ne estas akuzitaj pri io, nek juĝataj pri iuj krimoj.[17]

Daŭraj minacoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado informis kaj avertis pri aktivado en Irako de la iranaj Quds Fortoj (parto de Pasdarano) subestre de Qasem Soleimani, kun celo estas masakri la loĝantojn de tendaro Liberty dum komunaj operacoj kun la Iraka armeo.[18]

En aŭgusto 2014 la iraka registaro blokadis liveradon de manĝaĵoj, fuelo kaj akvo al la tendaro.[19] Ad Melkert, iama ĉefo de la Asista Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Irako (AMUNI), kiu en 2009 klopodis trovi solvon por sekurigi la vivon de OMIP-anoj en tendaro Aŝrafo, postulis de AMUNI respondecigi la irakan registaron pri kreado de dignaj vivkondiĉoj en la tendaro kaj pri ĝia provizado per bezonataĵoj.[20]

En oktobro 2014 la Komitato pri politikaj aferoj kaj demokratio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo ripetis sian maltrankviliĝon pri la situacio. Interalie la parlamentanojn zorgigis deklaro de iraka ministro pri justico, ke eventuala peto de Irano pri ekstradicio de la loĝantoj de tendaro Liberty estus kontentigita.[21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012-09-21)Iranian Dissidents Convince U.S. to Drop Terror Label (angle). New York Times. Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  2. 2,0 2,1 Abu Ghurayb Presidential Site (angle). GlobalSecurity.Org. Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2014-12-19.
  3. В Ираке несколько сот иранских беженцев покинули лагерь Ашраф (ruse). Radio Svoboda (2012-02-18). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  4. Совет Безопасности ООН. 6747-е заседание. S/PV.6747 (ruse), p. 5-6. Unuiĝintaj Nacioj (2012-04-12). Alirita 2013-01-31.
  5. Совет Безопасности ООН. 6747-е заседание. S/PV.6747 (ruse), p. 10. Unuiĝintaj Nacioj (2012-04-12). Alirita 2013-01-31.
  6. Более половины жителей лагеря "Ашраф" в Ираке покинули его (ruse). Radio Svoboda (2012-05-17). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  7. Пан Ги Мун просит иранских беженцев в Ираке переселиться в новый лагерь (ruse). Radio Svoboda (2012-08-02). Arkivita el la originalo je 2013-01-02. Alirita 2013-01-02.
  8. BOUMEDRA, Tahar. (2013) The United Nations and Human Rights in Iraq. The Untold Story of Camp Ashraf. ISBN 978-1-909740-64-8.
  9. Совет Безопасности ООН. 7149-е заседание. S/PV.7149 (ruse), p. 10. Unuiĝintaj Nacioj (2014-03-27). Alirita 2014-12-19.
  10. Attack on Camp Liberty : Death toll rises to 7 as one of the many injured succumbs to his wounds (angle). International Committee For the Third Opinion (2013-02-12). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  11. Urgent: Camp liberty attacked with rockets (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2013-04-29). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  12. Video: December 26 missile attack on Camp Liberty (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2013-12-27). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  13. Updated Friday 21:30 GMT: Camp Liberty Iranians attacked with rockets, 3 killed, 71 wounded - Breaking news (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2013-12-26). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  14. Missiles used in Camp Liberty attack had 10 times explosive power (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2013-12-27). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  15. Iranian dissidents say rockets hit their Baghdad camp, kill two (angle). Reuters (2013-12-26). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  16. UNHCR shocked by another attack affecting Camp Hurriya in Iraq, renews calls for safety and immediate relocation of residents (angle). Unuiĝinta Nacioj (2013-12-27). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  17. Совет по правам человека. Рабочая группа по произвольным задержаниям. Мнения, принятые Рабочей группой по произвольным задержаниям на ее шестьдесят третьей сессии (30 апреля − 4 мая 2012 года). A/HRC/WGAD/2012/16 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2012-07-17). Alirita 2014-12-19.
  18. Iraq: Qasem Soleimani asks Maliki to attack Camp Liberty disguised as DAESH militants (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2014-01-07). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  19. New fears for Iran opposition residents (angle). Fox News (2014-08-30). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  20. Speech by Ex - UNAMI chief Adrianus Melkert on Iranian opposition members in Iraq (angle). Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (2014-09-04). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.
  21. Statement on the situation of Iranian refugees in Camp Liberty (angle). Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (2014-10-04). Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2014-12-20.