Hillary Clinton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hillary Rodham Clinton)
Saltu al: navigado, serĉo
Hillary Clinton
Hillary Clinton

En funkcio:
21-a de januaro 2009 – 1-a de februaro 2013
Prezidento Barack Obama
Deputito Jim Steinberg
Jacob Lew
Antaŭulo Condoleezza Rice

En funkcio:
3-a de januaro 2001 – 21-a de januaro 2009
Antaŭulo Daniel Patrick Moynihan
Sekvanto Kirsten Gillibrand

En funkcio:
20-a de januaro 1993 – 20-a de januaro 2001
Prezidento Bill Clinton
Antaŭulo Barbara Bush
Sekvanto Laura Bush

Naskiĝo 26-an de oktobro 1947
en Edgewater Hospital
Politika partio Usona Demokrata Partio
Edz(in)o William J. CLINTON
Infanoj Chelsea Victoria
Sidejo Chappaqua, New York
Alma mater Wellesley College
Yale Law School
Okupo Politikistino , Juristino
Religio Metodistika eklezio
Subskribo
Hillary Clinton, subskribo
TTT Senatano Hillary Rodham Clinton
v  d  r
Information icon.svg

Hillary Rodham CLINTON (naskiĝis kiel Hillary Diane RODHAM la 26-an de oktobro 1947) estis la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de Usono ĝis la fino de februaro 2013, anstataŭis ŝin pro ŝia malsano la nova Ministro pri Eksteraj Rilatoj John Kerry, kaj antaŭ tio, ŝi estis usona senatano de Novjorkio. Ŝi estas edzino de Bill Clinton, la 42-a Prezidento de Usono, kaj estis "unua damo" de Usono ekde 1993 ĝis 2001. Antaŭe, ŝi estis juristino. Ŝi estas membro de la Usona Demokrata Partio.

Hillary Clinton (1992)

Malsame ol la tradicia rolo de la unua damo, Hillary Clinton rekte influis politikon dum la prezidenteco de sia edzo.

En 2000, Hillary Clinton elektiĝis al la Usona Senato, iĝis la sola Unua Damo, kiu iam aspiris politikan oficon, kaj la unua virino, kiu reprezentis Novjorkion.

Je la 20-a de januaro 2007, ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la prezidenta balotado en Usono en la jaro 2008, sed malvenkis en la partia nomuma procezo. Barack Obama venkis kaj tion kaj la baloton mem.


La Prezidentaj Balotoj 2016[redakti | redakti fonton]

Je la 12-a de aprilo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por la balotado en 2016.

Mapo kun la rezultoj de la Prezident-balotoj 2016
Hillary Clinton kaj Bill Clinton dum la inaŭgur-parado (1993)
Hillary Clinton kaj Bill Clinton kun ilia filino Chelsea dum la inaŭgur-parado (1997)
Hillary Clinton dum la ĵurigado kiej senatanino, la 3an de januaro 2001 - kun ĉeesto de la vic-prezidento Al Gore, sia edzo kaj filino Chelsea
Hillary Clinton, la oficiala portret-foto el la senata portalo, 2005
Hillary Clinton parolanta dum la prezident-kampanjo en Filadelfio, la 20an de aprilo 2016
Hillary Clinton dum la prezident-kampanjo en Iowa, la januaro 2016.
Chelsea Clinton, filino de geedzoj Clinton

En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 ŝi malvenkis per rezulto 218 ĝis 276 elektist-voĉoj kun la kontrkadidato de Respublikana Partio Donald Trump[1].

La privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi apartenas al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio. Ŝi havas du pi junajn fratojn – Hugh i Tony. Ŝia patro Hugh E. Rodham mortis en la aĝo 82 (pro apopleksio) tio okazis en la jaro 1993. Patrino Dorothy Howell Rodham mortis en la aĝo 92 tio okazis en la jaro 2011.

Ŝi estis edzino de Prezidento de Usono Bill Clinton, dum la jaroj 1993–2001. Ŝi havas filinon Chelsea (ŝi naskiĝis la 27an de februaro 1980). Afero kun Monica Lewinsky kiu laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj en la jaro 1998 okazis informo pri midzado fare de tiama Prezidento de Usono Bill Clinton. Hilary Clinton loĝas en Chappaqua (Novjorkio).


Plua legaĵo[redakti | redakti fonton]