Unua Damo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua damo de Usono)
Unua Damo de Usono
Jill Biden
Jill Biden
titolo • pozicio
Unua Damo
Komenco 30-a de aprilo 1789 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Jill Biden, la Unua Damo de Usono (edzino de Joe Biden), foto de januaro 2021.

La Unua Damo de Usono (angle First Lady of The United States; mallongigita FLOTUS) estas neoficiala titolo kaj pozicio tradicie tenita de la edzino de la prezidanto, ĝis la fino de lia ofico.[1] Historie, se prezidanto ne estas geedziĝinta (fraŭlo) aŭ se la edzino de la prezidanto estas nekapabla agi kiel Unua Damo, la prezidanto kutime demandas virinan parencon aŭ amikon agi kiel Blanka Doma gastigantino. Aktuale de la 20-a de januaro 2021 la Unua Damo de Usono estas Jill Biden, edzino de la 46-a Prezidanto de Usono Joe Biden. La antaŭa Unua Damo estis Melania Trump.

La pozicio de la Unua Damo estas neoficiala kaj portas ne oficialajn devojn. Tamen, unuaj damoj tradicie tenis tion ĉi kiel tre videbla pozicio en Usona registaro.[2] La rolo de la Unua Damo evoluis laŭlonge de la jarcentoj. Ŝi estas, unue kaj plej antaŭe, la gastigantino de la Blanka Domo.[2] Ŝi organizas kaj ĉeestas oficialajn ceremoniojn kaj funkciojn de ŝtato aŭ kune kun aŭ en loko de, la prezidanto.

Nuna[redakti | redakti fonton]

La nuna Unua Damo estas Jill Biden. Nuntempe estas kvin vivantaj eksaj unuaj damoj: Rosalynn Carter, edzino de Jimmy Carter; Hillary Rodham Clinton, edzino de Bill Clinton; Laura Bush, edzino de George W. Bush; Michelle Obama, edzino de Barack Obama; kaj Melania Trump, edzino de Donald Trump.

Deveno de la titolo[redakti | redakti fonton]

Dolley Madison estis konsiderita kiel edzino de la unua Prezidanto kiel "Unua Damo" ĉe ŝia enterigo en 1849.

La uzo de la titolo Unua Damo priskribante la edzinon aŭ gastigantinon ĉe prezidanto komencis en Usono. En la komencaj tagoj de la respubliko, estis ne ĝenerale akceptita titolo por la edzino de la prezidanto. Multaj fruaj unuaj damoj esprimis sian propran preferon por kiel ili estu traktitaj, inkluzivante la uzadon de tiaj titoloj kiel "Damo", "S-ino Prezidanto" kaj "S-ino Prezidantino"; Martha Washington estis ofte nomita kiel "Damo Vaŝingtono." Unu el la plej fruaj uzoj de la termino "Unua Damo" estis aplikita al ŝi en ĵurnala artikolo de 1838 kiu aperis en la St. Johnsbury (VT) Caledonian, la aŭtoro, "S-ino Sigourney", pristudis kiel Martha Washington ne ŝanĝis, eĉ post kiam ŝia edzo Georgo fariĝis prezidanto, skribis ke "La unua damo de la nacio ankoraŭ konservis la kutimojn de antaŭa vivo. Falinta en neniu nefaremo, ŝi lasis la kapkusenon ĉe tagiĝo kaj post matenmanĝo, retiriĝis al sia ĉambro por unu horo por la studo de la skribaĵoj kaj sindediĉo".[3]

Unuaj Damoj (de maldekstre dekstren) Michelle Obama, Laura Bush, eksa Sekretario de Stato kaj prezidenta kandidato Hillary Clinton, Barbara Bush kaj Rosalynn Carter dum la dediĉo de la George W. Bush Prezidenta Biblioteko kaj Muzeo en 2013.

Dolley Madison estis laŭdire nomita "Unua Damo" en 1849 ĉe ŝia enterigo en nekrologo farita de Prezidanto Zachary Taylor; tamen, ne skriba registro de ĉi tiu nekrologo ekzistas nek iu ajn de la ĵurnaloj de ŝia epoko nomigis ŝin per tiu titolo.[4] Iam post 1849, la titolo komencis esti uzita en vaŝingtonaj sociaj cirkloj. Unu el la plej frue konataj skribaj ekzemploj venas de la 3a de novembro, 1863, en taglibra eniro de William Howard Russell, en kiu li parolis pri klaĉo pri "la Unua Damo en la Lando," aludanta al Mary Todd Lincoln. La titolo unue akiris tutlandan rekonon en 1877, kiam gazeta ĵurnalisto Mary C. Ames aludis al Lucy Webb Hayes kiel "la Unua Damo de la Lando" dum raportado pri la ekposteniĝo de Rutherford B. Hayes. La ofta raportado pri aktivecoj de Lucy Hayes helpis disvastigi uzadon de la titolo ekster Vaŝingtono. Populara komedia ludado de 1911 pri Dolley Madison fare de dramisto Charles Nirdlinger, titoliĝis La Unua Damo en la Lando, kaj popularigis la titolon cetere. De la 1930aj jaroj ĝi estis en larĝa uzado. Uzo de la titolo poste disvastiĝis de Usono al aliaj landoj.

Kiam Edith Wilson ekregis la taskaron de ŝia edzo en 1919 post kiam li havis malfortigitan sanon, unu respublikana senatano nomigis ŝin "la Prezidentino kiu plenumis la revon de la sufragetoj ŝanĝi ŝian titolon de Unua Damo al Defakta Unua Viro."[5]

La edzino de la Vicprezidanto de Usono estas foje aludita kiel la Dua Damo de Usono, sed ĉi tiu titolo estas multe malpli ofta.

Pluraj virinoj kiuj ne estis la edzinoj de prezidantoj servis kiel Unua Damo, kiel kiam la prezidanto estis fraŭlo aŭ vidvo aŭ kiam la edzino de la prezidanto estis nekapabla plenumi la devojn de la Unua Damo ŝi mem. En ĉi tiuj okazoj, la pozicio estis plenigita de virina parenco aŭ amikino de la prezidanto, kiel Martha Jefferson Randolph dum la prezidanteco de Jefferson, Emily Donelson kaj Sarah Yorke Jackson dum Jackson-a, Mary Elizabeth (Taylor) Bliss dum Taylor-a, Mary Harrison McKee dum prezidanteco de Benjamin Harrison, je la morto de ŝia patrino kaj Harriet Lane dum Buchanan-a.

Rolo[redakti | redakti fonton]

Burns identigas kvar sinsekvajn ĉefajn temojn de la rolo de Unua Damo: kiel publika virino (1900–1929); kiel politika famulo (1932–1961); kiel politika aktivulo (1964–1977); kaj kiel politika entrudulo (1980–2001).[6]

Misura Guberniestro John Ashcroft kaj Unua Damo Barbara Bush kun grupo de "Gepatroj kiel Instruistoj" ĉe la St. Louis Ferguson-Florissant Lerneja Distrikto en oktobro 1991. S-ino Bush (sur skuseĝo) estas leganta la libron Bruna Urso, Bruna Urso al la infanoj.
Unuaj Damoj Nancy Reagan, Barbara Bush (stare, maldekstre dekstren), Lady Bird Johnson, Pat Nixon, Rosalynn Carter kaj Betty Ford (side, maldekstre dekstren) ĉe la dediĉo de la Ronald Reagan Prezidenta Biblioteko, novembro 1991

La pozicio de la Unua Damo ne estas elektebla kaj ne inkludas oficialajn devojn. Tamen, unuaj damoj tenis tre videblan pozicion en Usona registaro.[2] La rolo de la Unua Damo evoluis laŭlonge de la jarcentoj. Ŝi estas, unue kaj ĉefe, la gastigantino de la Blanka Domo.[2] Ŝi organizas kaj ĉeestas oficialajn ceremoniojn kaj funkciojn de ŝtato aŭ kune kun aŭ en loko de, la prezidanto.

Ambaŭ, kaj Martha Washington kaj Abigail Adams akiris famon dum la Revolucia Milito kaj estis traktita kvazaŭ ili estis "damoj" de la brita reĝa tribunalo.[2] Dolley Madison popularigis la rolon de Unua Damo okupanta en penoj helpi orfojn kaj virinojn, vestanta laŭ elegantaj modoj kaj alloganta gazetan priraportadon kaj riskanta sian vivon savi ikonecajn trezorojn dum la Milito de 1812. Madison fiksis la normon por la rolo kaj ŝiaj agoj estis la modelo por preskaŭ ĉiu Unua Damo ĝis Eleanor Roosevelt en la 1930aj jaroj.[2] Atakita de paraliziga malsano, Prezidanto Franklin D. Roosevelt ne estis kapabla veturi ĉirkaŭ la lando, do s-ino Roosevelt plenumis ĉi tiun rolon. Ŝi skribis ĉiusemajnan ĵurnalan kolumnon kaj gastigis radian programon.[2] Jacqueline Kennedy dediĉis penon al redekorado kaj restarigado de la Blanka Domo dum ŝi estis Unua Damo.[2]

Laŭ la paŝo de la 20a jarcento fariĝis ĉiufoje pli ofte por unuaj damoj elekti specifajn aferojn plenumendajn, kutime tiujn kiuj ne estu politike malharmoniigaj. Oftiĝis por la Unua Damo dungi personaron por subteni ĉi tiujn aktivecojn. Lady Bird Johnson iniciatis ekologian protekton kaj plibeligadon; Pat Nixon instigis volontulismon kaj veturis amplekse eksterlande; Betty Ford subtenis la rajtojn de virinoj; Rosalynn Carter helpis tiujn kun mensaj kriplaĵoj; Nancy Reagan fondis la konsciigan kampanjon Just Say No kontraŭ drogoj; Barbara Bush antaŭenigis legokapablon; Hillary Clinton serĉis reformi la kuracadan sistemon en Usono; kaj Laura Bush subtenis la homrajtajn grupojn de virinoj kaj instigis infanaĝan legokapablon.[2] Michelle Obama fariĝis identigita kun subtenado de militistaj familiojn kaj pritraktis infanaĝan obezecon.[7]

Sinjorino Clinton estis elektita Usona Senatano de Nov-Jorkio en 2001 kaj estis la Sekretario de Ŝtato en la Obama administracio de 2009 al 2013. Multaj unuaj damoj, inkluzivanta Jacqueline Kennedy, Nancy Reagan kaj Michelle Obama estis grava modotendencimontrantoj.[2] Estas forta tradicio kontraŭ la agado de la Unua Damo ekster dungado dum servado kiel gastigantino de la Blanka Domo.[8] Tamen, kelkaj unuaj damoj ekzercis gradon de politika influo estanta grava konsilisto al la prezidanto.[2] Dum kampanjo de Hillary Clinton por balotado al la Usona Senato, la filino de la paro, Chelsea, transprenis multe de roloj de la Unua Damo.

Oficejo de la Unua Damo[redakti | redakti fonton]

Unuaj Damoj (de maldekstre dekstren) Nancy Reagan, Lady Bird Johnson, Hillary Rodham Clinton, Rosalynn Carter, Betty Ford kaj Barbara Bush ĉe la "Naciĝardeno Vespero, Tributo al Unuaj Damoj de Usono", 11a de majo, 1994. Jacqueline Kennedy Onassis, ne ĉeestis pro malsano, fakte mortis semajnon post ĉi tiu foto estis farita.

La Oficejo de la Unua Damo de Usono estas responsa al la Unua Damo por ke ŝi efektivigu siajn devojn kiel gastigantino de la Blanka Domo kaj ankaŭ zorgadas por ĉiuj sociaj kaj ceremoniaj eventoj de la Blanka Domo. La Unua Damo havas sian propran personaron kiu inkluzivas ĉefon de personaro, gazetaran sekretarion, Socian Sekretarion de la Blanka Domo, Ĉefan Flordezajniston, ktp. La Oficejo de la Unua Damo estas ento de la Blanka Doma Oficejo, filio de la Administra Oficejo de la Prezidanto.[9] Kiam Unua Damo Hillary Clinton decidis plutrakti konkuradon por Senatano de Nov-Jorkio, ŝi flankenmetis siajn devojn kiel unua damo kaj translokiĝis al Chappaqua, Nov-Jorkio, por establi ŝtatan rezidejon.[10][11] Ŝi rekomencis siajn devojn kiel Unua Damo post gajni sian senatan kampanjon kaj Hillary Clinton retenis siajn devojn kiel ambaŭ Unua Damo kaj Usona Senatano por la deksep-taga koincido de ambaŭ postenoj antaŭ fino de la postentempo de Bill Clinton.[12][13]

Ekspozicioj kaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Establita en 1912, la Unua Dama Kolekto estis unu el la plej popularaj allogoj ĉe la Smithsonian Institucio. La originala ekspozicio malfermis en 1914 kaj estis unu el la unua ĉe la Smithsonian dediĉitaj al elstaraj virinoj. Originale koncentrita plejparte sur modo, la ekspozicio nun iĝas pli profunde interesata en la kontribuaĵoj de unuaj damoj al la prezidanteco kaj al la usona socio. En 2008, "Unuaj Damoj ĉe la Smithsonian" malfermis ĉe la Nacia Muzeo de Usona Historio kiel parto de ĝia remalfermanta jarfesto. Tiu ekspozicio servis kiel ponto al la muzevastigita ekspozicio pri historio de unuaj damoj kiu malfermis la 19an de novembro 2011. "La Unuaj Damoj" esploras la neoficialan sed gravan pozicion de unua damo kaj la vojoj laŭ kiuj diversaj virinoj plenumis la rolon fari iliajn proprajn kontribuaĵojn al la prezidentaj administracioj kaj al la lando. La ekspozicio montras 26 vestaĵojn kaj pli ol 160 aliajn objektojn, varie de tiuj de Martha Washington al Michelle Obama kaj inkluzivas blankdoman fajencon, proprajn posedaĵojn kaj aliajn objektojn de la unika kolekto de Smithsonian de materialoj de unuaj damoj.[14]

Unua Damo kaj modo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj unuaj damoj atingis atenton pro sia vesto kaj stilo. Jacqueline Kennedy, ekzemple, fariĝis tutmonda moda ikono: ŝia stilo estis kopiita de komercaj fabrikistoj kaj imitita de multaj junaj virinoj kaj ŝi estis nomita por la Listo de Internacie Plejbone Vestitaj Virinoj en 1965.[15][16] Michelle Obama ankaŭ ricevis gravan atenton pro siaj modaj elektoj. Stila verkisto Robin Givhan laŭdis Michelle Obama en la Daily Beast, argumentante ke stilo de la Unua Damo helpis plibonigi la publikan bildon de la oficejo.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FLOTUS. Open Dictionary. MacMillan Dictionary (1a de Oktobro 2011). Alirita 4a de Januaro 2012.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Anthony, Carl SferrazzaAnthony, Carl Sferrazza. The Role of the First Lady. America.gov (26a de Septembro 26 2008). Arkivita el la originalo je 2009-05-10. Alirita 4a de Majo 2009.
  3. "Martha Washington", St. Johnsbury (VT) Caledonian, 7a de Aŭgusto 1838, paĝo 1.
  4. First Lady Biography: Dolley Madison. National First Ladies' Library. Arkivita el la originalo je 2012-05-09. Alirita 2015-11-13.
  5. Creeden, Sharon. (1999) In Full Bloom: Tales of Women in Their Prime. August House, p. 30.
  6. Burns, Lisa M.. (2008) First Ladies and the Fourth Estate: Press Framing of Presidential Wives. DeKalb, IL: Northern Illinois University Press. ISBN 978-0875803913.
  7. Michelle Obama. The White House. Alirita 4a de Majo 2010.
  8. Caroli, Betty Boyd. (2003) First Ladies from Martha Washington to Laura Bush. Oksfordo: Oxford University Press, p. 200.
  9. Executive Office of the President. The White House.
  10. http://www.washingtonpost.com/wp-srv/WPcap/2000-01/05/073r-010500-idx.html
  11. http://www.nytimes.com/1999/11/24/nyregion/mrs-clinton-to-be-official-new-yorker.html
  12. http://www.nytimes.com/2000/11/10/nyregion/the-race-won-the-senator-elect-resumes-her-first-lady-duties-at-the-white-house.html
  13. http://www.nytimes.com/2001/01/04/nyregion/a-day-of-firsts-as-mrs-clinton-takes-the-oath.html
  14. The First Ladies. National Museum of American History, Smithsonian Institution. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 4a de Aprilo 2012.
  15. VF Staff (1965) World's Best Dressed Women. Vanity Fair. Arkivita el la originalo je 2013-07-12. Alirita 15a de Februaro, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-12. Alirita 2021-12-26.
  16. Zilkha, Bettina. (2004) Ultimate Style: The Best of the Best Dressed List. Nov-Jorko, NY: Assouline, p. 64–69, 90. ISBN 2-84323-513-8.
  17. Givhan, Robin (2012). First Lady Fashion Fatigue. The Daily Beast. Alirita 30a de oktobro 2014.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anthony, Carl Sferrazza (1992). First Ladies: The Saga of the Presidents Wives and Their Power 1789–1961. New York: Quill/William Morrow. ISBN 978-0688112721. resumo kaj tekstoserĉilo
  • Bailey, Tim (Spring 2013). "America's First Ladies on Twentieth-Century Issues: A Common Core Unit". History Now 35.
  • Berkin, Carol, ed. (Spring 2013). "America's First Ladies". History Now 35.
  • Böck, Magdalena (2009). The Role of First Ladies: A Comparison Between the US and Europe (eBook ed.). Munich: GRIN Verlag. ISBN 9783640421534.
  • Deppisch, Ludwig M. The Health of the First Ladies: Medical Histories from Martha Washington to Michelle Obama (McFarland, 2015). x, 232 pp.
  • Lugo-Lugo, Carmen R. & Bloodsworth-Lugo, Mary K. (2011). "Bare Biceps and American (In) Security: Post-9/11 Constructions of Safe(ty), Threat, and the First Black First Lady". Women's Studies Quarterly 39 (1): 200–217. doi:10.1353/wsq.2011.0030.
  • Pastan, Amy (2008). First Ladies. London: DK. ISBN 9780789473981. Kun multaj bildoj.
  • Roberts, John B. (2004). Rating The First Ladies: The Women Who Influenced the Presidency (2nd ed.). New York: Citadel Press. ISBN 978-0806526089. resumo kaj tekstoserĉilo
  • Troy, Gil (1997). Affairs of State The Rise and Rejection of the Presidential Couple Since World War II.
  • Truman, Margaret (1996). First Ladies: An Intimate Group Portrait of White House Wives. New York: Facett Columbine. ISBN 978-0449223239. resumo kaj tekstoserĉilo
  • Watson, Robert P. (2003). "Toward the Study of the First Lady: The State of Scholarship". Presidential Studies Quarterly 33 (2): 423–441. doi:10.1111/j.1741-5705.2003.tb00038.x.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]