Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
شورای ملی مقاومت ایران
Shoraye Melli-e Moghavemat-e-Iran'
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Estro Mariam Raĝavi
Fondiĝo 1981
Retejo [1] arabe, germane, angle, hispane, persa, france, itale
v  d  r
Information icon.svg

La Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (mallonge: NKIR; شورای ملی مقاومت ایران; Shoraye Melli-e Moghavemat-e-Iran) estas parlamento en ekzilo, fondita en 1981 en Francio de iranaj opoziciuloj, surbaze de kvin politikaj partioj, el kiuj la plej grava estas la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP).

En 2013 la prezidanto de NKIR estis Mariam Raĝavi, gvidanto de OMIP, loĝanta en Parizo. Kungvidanto estas ŝia edzo Masud Raĝavi, kvankam li ne faris iujn ajn publikajn elpaŝojn ekde komenco de la Iraka milito en 2003. Irano de unu flanko kaj Usono, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj aliflanke, plurfoje diskutis ĉu NKIR estu konsiderata nura politika alo de OMIP[1], do same komplica al terora agado, aŭ nur laŭleĝa politika reprezentanto de la irana opozicio.[2]

La 20-an de februaro 2008 dum gazetkonferenco en Bruselo NKIR deklaris, ke en Irano ekzistas sekretaj lokoj, kie daŭras laboro pri kreado de atombombo.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unafoje NKIR estis fondita la 21-an de julio 1981 surbaze de OMIP tiam estrita de Masud Raĝavi[4], kaj eks-prezidanto de Irano Abolhasan Banisadr, al kiuj aldoniĝis Nacia Demokratia Fronto kaj Demokratia Partio de Irana Kurdistano. Post partopreno en bataloj de la Irana-Iraka milito je la iraka flanko, la Nacia Demokratia Fronto kaj Abolhasan Banisadr forlasis NKIR.[5]

En la 1980-aj reprezentanto de NKIR en Svislando estis Kazem Raĝavi, vaste konata irana defendanto de homaj rajtoj, pli aĝa frato de Masud Raĝavi. La 24-an de aprilo 1990 li estis pafmurdita laŭvoje el Ĝenevo al Coppet fare de iranaj sekretaj agentoj.[6]

La 6-an de junio 1993 en Karaĉio (Pakistano) kvar nekonatoj murdis Muĥamed Hasan Arbab (ankaŭ konata kiel Moĥamad Han Baluĉ), anon de NKIR. Dum la atako estis ankaŭ murdita hazarda preteriranto kaj grave vundita infano. La irana registaro deklaris, ke laŭ la peto de la familio de Muĥamed Hasan Arbab ĝi enketas lian murdon.[7] La 16-an de marto samjare en Romo je la 9-30 du nekonatoj mortpafis la reprezentanton de NKIR en Italio Muhamed Hosejn Nagdi. Iam li estis portempa aferŝarĝito de Irano en Italio, sed poste aliĝis al la opozicio. Post murdo de Kazem Raĝavi li ekhavis korpogardistojn kaj antaŭ la morto ricevis minacojn. La irana registaro deklaris, ke ĝi ne havas informojn pri cirkonstancoj de tiu morto, sed informis, ke la murdito estis ano de OMIP, lastatempe kritikis ĝin pro kunlaboro kun la iraka reĝimo, do supozeble li estis murdita de OMIP.[7]

En 1996 en Istanbulo (Turkio) estis murditaj Zaĥra Raĝabi kaj Ali Moradi, anoj de NKRI. La turka registaro deklaris persona non grata kvar kunlaborantojn de la Ĝenerala konsulejo de Irano en Istanbulo. Poste almenaŭ unu iranano estis kondamnita en Turkio kiel komplica je tiuj murdoj.[8]

NKRI deklaris sian respondecon pri bombeksplodo en julio 1998 en Tehrano, pro kio pereis kelkaj kunlaborantoj de juĝejoj. La irana registaro neis tion. Samjare en aŭgusto NKRI prenis respondecon pri la murdo de Asadola Laĝevardi, eksa ĝenerala direktoro de la iranaj prizonoj. Laŭ informoj dum tiu atako pereis ankaŭ du aliaj homoj.[9]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

NKIR enhavas pli ol 500 konsilanojn, inter kiuj estas reprezentantoj de etnaj kaj religiaj minoritatoj kiel la kurdoj, beluĝoj, armenoj, judoj kaj zaratuŝtranoj. Inoj konsistigas 50 %. Kvin organizaĵoj anas en NKIR, inkluzive de OMIP.

Ĉiuj konsilanoj havas po unu voĉo kaj ĉiuj decidoj estas aprobataj de simpla plejmulto da voĉoj. NKIR enhavas 25 komitatojn, kiuj post okazonta falo ne la nuna irana reĝimo anstataŭu ĝin. Ĉiun komitaton estras grava politikisto, kiu estas spertulo pri respektiva fako. Oni planas, ke la portempa registaro regos nur 6 monatojn, dum kiuj ĝi aranĝu liberan kaj justan balotadon en Leĝodonan kaj Konstitucian kunvenojn. Post tio la portempa registaro transdonu potencon al elektitaj reprezentantoj de la irana popolo.

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1993 NKIR unuanime elektis Mariam Raĝavi kiel prezidanto por transira periodo. Ŝi devos observi pacan transdonon de la povo al la irana popolo post la falo de la reĝimo.

La 16-an de junio 1995 ŝi deklaris dum la mitingo en Dortmund (Germanio), kiun partoprenis 15 mil irananoj, la dokumenton «Ĉarto pri ĉefaj rajtoj» por estonta Irano.

Programo[redakti | redakti fonton]

Homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

NKIR promesas sekvi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj ĉiujn internaciajn konvenciojn pri homaj rajtoj, inkluzive de «libereco de asocioj, libereco de penso kaj vorto, amaskomunikiloj, politikaj partioj, sindikatoj, konsilioj, religioj kaj konfesioj, libereco de profesio kaj preventado de iuj ajn rompoj de individuaj kaj sociaj rajtoj kaj liberecoj».

Virinoj[redakti | redakti fonton]

NKIR agnoskas «la rajton de virinoj voĉdoni kaj balotiĝi kiel kandidatoj en ĉiunivelaj balotoj kaj la rajton voĉdoni en ĉiuj referendumoj», «la rajton pri laboro kaj libera elekto de profesio, la rajton okupi iujn ajn ŝtatajn oficojn, inkluzive de prezidanto kaj juĝisto», «la rajton libere elekti vestojn», «la rajton uzi sen iu ajn diskriminacio ĉiujn instruajn, edukajn, sportajn kaj artajn resursojn, la rajton partopreni en ĉiuj sportaj konkuroj kaj arta agado».

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

NKIR akceptas ekziston de la nacia kapitalismo kaj merkato, privata posedo kaj entreprenoj, kaj ankaŭ privatajn investojn. Ĝi substrekas, ke por modernigi la nacian ekonomion estas bezonata kunlaboro kun evoluintaj landoj.

Religia libereco[redakti | redakti fonton]

NKIR subtenas la ideon pri apartigo de religio kaj ŝtato. Laŭ ĝia deklaro «ĉiuj formoj de diskriminacio rilate adeptojn de diversaj religioj kaj konfesioj koncerne plenumon de iliaj individuaj kaj sociaj rajtoj estas malpermesitaj. Neniu civitano havu iujn ajn privilegiojn aŭ estu objekto de iuj senigoj rilate balotiĝon, elektorajton, dungitecon, edukadon, eblon iĝi juĝisto, aŭ rilate sociajn rajtojn, pro kredo aŭ malkredo, interalie religio kaj konfesio».

Naciaj malplimultoj[redakti | redakti fonton]

NKIR agnoskas rajtojn de ĉiuj etnaj kaj naciaj malplimultoj. Ĝi akceptis la planon de aŭtonomio de Irana Kurdistano kun pliĝustigo, ke «administrado de ĉiuj aferoj en la aŭtonoma distrikto Kurdistano» krom koncernaj eksteran politikon, nacian defendon, nacian sekurecon, internacian komercon kaj doganon «estas sub regado de la aŭtonomia administracio».

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko de NKIR baziĝas sur sendependeco, estimo al la Statuto de Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj konvencioj kaj interkonsentoj, politiko de bona najbareco, internacia kaj regiona kunlaboro kaj rezigno pri interveno al internaj aferoj de aliaj landoj. NKIR subtenas pacprocezon en Proksima Oriento kaj celas konservadon kaj protekton de la paco kaj trankvileco en la regiono kaj kondamnas iun ajn agresion kaj ekspansionismon. NKIR kontraŭas disvastiĝon de nuklea armilo, produktadon de armilo de amasa detruo kaj balistikaj misiloj.

Terorisma statuso[redakti | redakti fonton]

Irano konsideras NKIR terorisma organizaĵo, same ĝi estas traktata en Usono. Usono konsideras NKIR ne memstara organizaĵo, sed nura politika branĉo de OMIP, kiu estas konsiderata terorisma organizaĵo. Tamen iuj usonaj politikistoj nomas tian pritrakton senbaza, fondita sur senpruvaj asertoj de la irana reĝimo. Interalie Dick Armey, kiu estis gvidanto de la plimulto en la Usona Domo de Reprezentantoj inter 1995 kaj 2003 supozis, ke la Usona ministro pri eksteraj rilatoj de komenco eraris, inkluzivinte NKIR en la liston de teroraj organizaĵoj. Alireza Jafarzadeh estis oficiala reprezentanto de NKIR en Usono ĝis fermo de ties oficejo en 2002 laŭ ordono de la usona administracio.[10] Laŭ The Wall Street Journal[11] por la administracio de la prezidanto Bill Clinton NKIR estis nura ŝanĝmono dum intertraktado kun la irana reĝimo. Referencante al Martin Indyk, tiama asistanto de la usona ministro pri eksteraj aferoj pri Proksima Oriento, inkluzivo de NKIR en la liston de teroraj organizaĵoj en 1997 devis signali al Teherano pri preteco de Usono por interparoli kaj cedi. Laŭ li prezidanto de Irano Mohammad Ĥatami konsideris tion tre grava afero.

Eŭropa Unio ekde majo 2004 opinias, ke NKIR estas parto de OMIP, sed en la liston de teroraj organizaĵoj estis inkluzivita nur OMIP kun pliĝustigo: «sen NKIR». La 26-an de januaro 2009 la Konsilio de la Eŭropa Unio konsentis forigi OMIP el tiu listo.[12][13]

La 28-an de septembro 2012 la Ministerio de Usono pri eksteraj aferoj oficiale forigis OMIP el la listo de teroraj organizaĵoj.[14]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DC Court of Appeals Rules Against NCRI Petition for Review of "Foreign Terrorist Organization" Designation (angle). United States courts of appeals, Vaŝingtono (2004-07-09). Alirita 2013-01-26.
  2. Sam Dealey (2002-03-25). “A Very, Very Bad Bunch” An Iranian group and its surprising American friends (angle). National Review. Alirita 2013-01-26.
  3. Iran still building warheads, say dissidents (angle). ArabianBusinnes.com (2008-02-21). Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26.
  4. Супонина Е. (2002-04-04). "Экспорт терроризма под лозунгами ислама" (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2013-02-08. Alirita 2013-02-08.
  5. (2006) Modern Iran (angle).
  6. Jim Bates (1990-05-10). Ruthless assassination of dr. Kazem Rajavi. Hon. Jim Bates in the House of Representatives (angle). GlobalSecurity. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2013-01-08.
  7. 7,0 7,1 Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 50-я сессия. E/CN.4/1994/50 (ruse), p. 12. Unuiĝintaj Nacioj (1994-02-02). Alirita 2013-01-29.
  8. Генеральная Ассамблея ООН. 53-я сессия. A/53/423 (ruse), p. 15. Unuiĝintaj Nacioj (1998-09-23). Alirita 2013-02-08.
  9. Генеральная Ассамблея ООН. 53-я сессия. A/53/423 (ruse), p. 16. Unuiĝintaj Nacioj (1998-09-23). Alirita 2013-02-08.
  10. Doug Lorimer (2006-02-22). IRAN: US relies on terrorists for nuke 'intelligence' (angle). Green Left Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26.
  11. Andrew Higgins, Jay Solomon (2006-11-29). “Iranian Imbroglio Gives New Boost To Odd Exile Group”, The Wall Street Journal (angle). 
  12. Philippa Runner (2009-01-26). EU ministers drop Iran group from terror list (angle). EUobserver.com. Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26.
  13. Mark John (2009-01-26). EU takes Iran opposition group off terror list (angle). Reuters. Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26.
  14. Scott Shane (2012-09-21). Iranian Dissidents Convince U.S. to Drop Terror Label (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26.