Mateo Maximoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mateo Maximoff
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1917 (1917-01-17)
en Barcelono
Morto 24-an de novembro 1999 (1999-11-24) (82-jaraĝa)
en Montreuil
Lingvoj katalunahispana • Kalderash Romani • franca
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Mateo Maximoff (naskiĝis la 17-an de januaro 1917 en Barcelono, mortis la 24-an de novembro 1999 en Francio[1]) estas romaa-franca evangelia pastro, konata kiel la unua romaa verkisto. La vivmisio de Maximoff estis konservi la rakontojn kaj legendojn, la kredaron kaj vivmanieron de la romaoj preter ĉiu romantikigo, kaj samtempe transdoni la kulturon de la romaoj, por veki komprenemon por ili. Li ankaŭ dokumentis la kulturon de la romaoj uzante filmon kaj fotarton, tradukis la Biblion en la kelderaŝa, parolata de la kalderaŝaj romaoj, nuntempe (2024) la plej disvastigita diasporo de romaoj en la mondo[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis kalderaŝa romao. Post la ekapero de la Hispana Enlanda Milito, li elmigris al parencoj en Francio. Dum la 2-a Mondmilito, post kiam laTria Regno okupis Francion, li kaj lia familio estis arestitaj. En 1961 li iĝis evangelia pastro. Li poste tradukis la Biblion al la romaa lingvo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Post la romano "Ursitory", li verkis pliajn romanojn. Li verkis entute 11 romanojn.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tradukoj de liaj verkoj en 15 lingvoj (inkl. en Esperanto aperonta en 2024).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pl) Романы Культуры и Джиипэн: Цыганская Культура и Жизнь, arkivita de la originalo ĉe Wayback maŝino, la 14-an de oktobro 2007, alirite la 4-an de januaro 2021.
  2. (de) Sabine Adler, Vom Rand in die Mitte der Gesellschaft, la 8-an de aŭgusto 2008, alirite la 2-an de februaro 2024

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Florian Cioaba